Vorkuto

urbo de Komiio‎ en Rusio
(Alidirektita el Vorkuta)

Vorkuto (ruse Воркута) estas urbo en Rusio en nordo de Komiio, 160 km norde de la Arkta Cirklo, kies nomo devenas de la lingvo de nenecoj, kion oni povas traduki kiel multe da ursoj.

Vorkuto
administra dividaĵo de Rusio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 169900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52 292  (2021) [+]
Loĝdenso 1 755 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 67° 30′ N, 64° 2′ O (mapo)67.564.033333333333Koordinatoj: 67° 30′ N, 64° 2′ O (mapo) [+]
Alto 180 m [+]
Areo 29,8 km² (2 980 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Vorkuto (Rusio)
Vorkuto (Rusio)
DEC
Vorkuto
Vorkuto
Situo de Vorkuto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vorkuta [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 87410. La urbo estis fondita en jaro 1931. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1943.

La interurba telefona kodo estas 82151, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 67°30' norde, longitudo 64°02' oriente.

La urbo estas sur multjare frostiĝinta tero ĉe la samnoma rivero Vorkuta. En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 83.2 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 84.9 mil loĝantojn.

La urbo fifamas pro la tiamaj gulagoj de Stalin, en kiuj multmiloj da homoj mortis.

La gulago redakti

Organizaĵo

En la jaroj 1938-1960 en la ĉirkaŭaĵoj de Vorkuto troviĝis koncentrejoj de la gulago. Inter malliberigitoj estis miloj de poloj, germanoj, kaj silezianoj. Ili estis preskaŭ ununura laborforto de la loka ekonomio, precipe de la karbominejo. Nombro de enprizonigitoj dependis de la ondoj de reprezalioj en Sovetunio kaj de ekonomiaj postuloj:

  • komence - 15 mil (1938),
  • fine de la dua mondmilito — 45 mil (1945),
  • en kulmina (stalinisma) periodo - 73 mil (1951),
  • fine de la ekzisto - 15 mil (1960).

Ĉi tie ektroviĝis ankaŭ grupo de pli ol 250 atestantoj de Jehovo el Estona Soveta Socialisma Respubliko kadre de la "Operaco Nordo".

Polaj ekziligitoj

Ribelo

Julie 1953 en unu el koncentrejoj okazis la ribelo de malliberigitoj. Laŭ rakonto de John H. Noble, kelkaj koncentrejoj estis tute superregitaj de 400 malliberuloj, kiuj entreprenis migradon okcidenten al kelkcent kilometrojn distanca Finnlando, antaŭ ol estis kaptitaj kaj ekzekutitaj. En ĉiu koncentrejo Ruĝa Armeo kaj sekurecaj servoj rapide reakiris kontrolon. Tiu evento estis utiligita en komputila ludo Call of Duty: Black Ops.

Aliro

Al Vorkuto gvidas neniu itinero kaj oni ne povas ĝin atingi per mekanika motor-veturilo. Unu atingo-maniero kaj foriro de la urbo estas fervojo. Asfalta ŝoseo finiĝas 800 km antaŭ la urbo. Laŭvicajn 500 km oni trairas laŭ neformala vojo, uzatan de aŭtomobiloj, sed ĝi mankas en mapoj. La lastajn tricent kilometrojn oni povas trairi laŭ la fervoja linio. En 2011 okazis pola ekspedicio pere de ajngrundaj aŭtomobiloj organizita de fascinantoj de Toruń. Septembre 2012 motorciklan ekspedicion entreprenis motorciklisto de Silezio.

Ĝemelurboj redakti

Bibliografio redakti

  • Piotr Jendroszczyk, Workuta - miasto na planie czaszki (Vorkuto - la urbo sur plan ode kranio), Rzeczpospolita, la 1-a de februaro 1999
  • Ryszard Kapuściński, Imperium (Imperio), Czytelnik, Warszawa 2008
  • Barbara Anna Kuklewicz, Workuta - Golgota Syberii (Vorkuto - Golgoto de Siberio), Sejny 2008
  • М.Б. Смирнов, Система исправительно-трудовых лагерей в СССР 1928-1960, Memorial/Zwenia Moskvo 1998, 600 p. (M.B. Smirnow, Sistemo de resociigaj koncentrejoj kaj de trudlaboro en Sovetunio 1928-1960), en: [1]

Eksteraj ligiloj redakti