Vortica elektra centralo

(Alidirektita el Vortica elektrocentralo)

La vortica elektra centraloakvokirla elektra centralo estas ofte malgranda akva elektrocentralo, kiu eluzas gravitan vortican efikon.

Tipo redakti

Oni konstruas rondan ujon kun centra defluilo. La akvorotoro estas rekta kaj moviĝas laŭ ĉirkaŭ 20 turnoj por minuto.

Ekde inklino de 0,7 m kaj ĉirkaŭ 1000 litroj por sekundo oni povas uzi la centralon laŭ la aŭstria teĥnikisto Franz Zotlöterer, proprietulo de patento kaj inventisto de vortica elektrocentralo.

Centralo en Svisujo redakti

La malgranda centralo en Svisujo (Schöftland) havas inklinon de 1,7 metroj kaj diametron de 6,5 metroj. Oni povas produkti ĉirkaŭ 5 ĝis 15 kilovatojn por horo. La jara produkto estas ĉirkaŭ 1,000,000 ĝis 1,500,000 kWh.[1]

La kosto estis laŭ raporto de 2010 ĉirkaŭ 340.000 svisaj frankoj. La garantita enspezo estas 0,34 svisaj frankoj por kvh. Oni devas kalkule uzi la centralon por 20-25 jaroj, sed oni kalkulas la daŭron de centralo por 50 ĝis 100 jaroj.

La fiŝoj povas pasi la centralon en ambaŭ direktoj. Oni konstruas ankaŭ specialan fiŝohelpon laŭ altlernejoj HTW-Dresden[2] kaj Zittau-Görlitz (Germanujo)[3]. Danke al la "helpo" ankaŭ malgrandaj fiŝoj, kankroj kaj limakoj povas trapasi la centralon.

 
Vortica elektrocentralo (tipo), flave: turbino

Centralo en Ober-Grafendorf - Austrio redakti

 
Privo - Vortica elektrocentralo en Ober-Grafendorf, Aŭstrio
  • La aŭstria teĥnikisto Franz Zotlöterer faris la koncepton por malgrandaj centraloj :(70 cm ) kaj akvovolumo 0,1 m³/s, 33 turnoj). La fiŝoj povas apudpasi la centralon.
  • Oni povas longe uzi la turbinon. La detruo (kavitacio) ne estas granda.
  • La akvokirliĝo aerumas la akvon kaj helpas evoluon de mikroorganismoj.
  • La centralo en Ober-Grafendorf havas ujon de 5,5 m kaj inklinon de 1,5 m, la povo estas 10 kilovatoj. La patentita Zotlöter-a turbino faras 33 turnojn por minuto (0,55 Hz).[4]
  • La inklino de 2,5 m, kaj la akvokontinuaĵo de 10 m³/s: donas 150 kilovatojn.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Libroj kaj raportoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(diversaj raportoj):

Referencoj redakti

  1. Wasserwirbelkraftwerke Energie mit der Natur fü runs alle,natur und mensch, 4/2010 paĝoj 16-18
  2. HTW-Dresden
  3. Zittau-Görlitz
  4. [1] Arkivigite je 2010-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, gwwk.ch projektoj kaj centraloj
  5. watervortex.net: datenoj de povo Leistungsdaten Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine