Vortonubo

Vortonubo (tag cloud en la angla) estas vida maniero prezenti la etikedojn plej uzatajn ĉe retejo por klasifiki bitajn (ciferecajn) entojn.

Vortonubo kun terminoj ligitaj al la reto.2.

Koncepto redakti

Ĝenerale, la plej uzataj etikedoj aperas per literoj pli grandaj ol malpli uzataj. Tradicie, cele facilan trovon de la plej popularaj etikedoj, la vortoj viciĝas alfabet-orde. Klaki sur vorto kondukos vin rekte al paĝoj tem-ligitaj kun tiu vorto. Male, en vortonubo, vortoj ordiĝas laŭ kriterioj ne alfabetaj. La plej unua kaj plej fama vortonubo aperis ĉe la retejo Flickr, retejo kiu ebligas fotopartumadon. Tiu unua provo estis bazita sur la serĉilo Referral Zeitgeist de Jim Flanagran kiu ebligas vidadon de retejoj trafantaj aliajn retejojn. La blogserĉilo Technorati poste popularigis tiajn vortonubojn.

Litertipo redakti

Du grandajn familiojn de vortonuboj oni povas distingi. Ili pli distingiĝas laŭ sia semantika valoro ol laŭ sia aspekto:

  • La unua familio de vortonubo klasifikas konceptojn laŭ tio, kiom ofte ripetiĝas vorto en artikolo. Tio ebligas simboligi laŭ ordo de graveco konceptojn, kiujn tuŝas artikolo.
  • La dua, pli transversa, kunigas en vortonubo etikedojn plej ofte ripetiĝantajn ĉe la tuta retejo aŭ en retligilaro. Temas ĉi-foje pri emfazo de la populareco de koncepto, kiu arigas plurajn ligojn al retejo aŭ retejaro. Tio estas aparte utila por transversa retumado, kiu ebligas kribri la tutan enhavon de retejoj tiaj, kiaj Flickr aŭ Technorati. La vortonubo tiam ebligas mezuri per unu rigardo la ĉi momentajn tendencojn tra terminoj plej ofte uzataj en la abonrilatigitaj retejoj.
  • En modernaj tempoj, vortnuboj povas esti uzataj por kolekti vivajn balotenketojn kaj engaĝi partoprenantojn en reala tempo.

Vidu ankaŭ redakti