Vota Katedralo de Szeged

Vota Katedralo de Szeged aŭ Katedralo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya) estas impona novromanika katedralo en Hungario, en urbo Szeged. Ĝi estas la 4-a plej granda preĝejo de Hungario.

Vota Katedralo de Szeged
Fogadalmi templom (12498. számú műemlék) 3.jpg
Koordinatoj46° 14′ 56″ N, 20° 8′ 57″ O (mapo)46.2490120.14919Koordinatoj: 46° 14′ 56″ N, 20° 8′ 57″ O (mapo)

ArkitektoFrigyes Schulek

Estiĝo1930


Map
Vota Katedralo de Szeged

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Szeged cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Aerfoto pri Vota Katedralo de Szeged
Aerfoto pri la katedralo, antaŭe estas mezepoka preĝejo

Bazaj informojRedakti

HistorioRedakti

En 1879 granda inundo okazis en Szeged. Poste la loĝantoj votis por konstrui grandan preĝejon. La konstruado komenciĝis apud la malnova preĝejo Demeter (=Demetrio) en 1913 el ruĝaj brikoj. Dum la 1-a mondmilito kaj iom poste la konstruado ĉesis. En 1924 jam meso okazis, sed la solena malfermo kun ĉeesto de Miklós Horthy okazis nur en 1930. Dekomence ĝi estis episkopa katedralo. Ĉirkaŭ la preĝejo universitato, episkopa palaco kaj biblioteko konstruiĝis same tiel el ruĝaj brikoj. Ili kune formas placon, kie oni aranĝas ĉiusomere festivalojn.

Sub la katedralo subpreĝejo etendiĝas, kie estas tomboj de episkopoj (ekzemple Gyula Glattfelder).

En la katedralo estis orgenisto kaj korusestro inter 1930-1944 Kálmán Antos.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

FontojRedakti