Votivkirche (Vieno)

Votivkirche (trad. Promesita preĝejo) estas preĝejo en Alsergrund de Vieno (Aŭstrio).

Promesita preĝejo
germane Votivkirche
katolika preĝejo • votive church
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 55″ N, 16° 21′ 31″ O (mapo)48.21527777777816.358611111111Koordinatoj: 48° 12′ 55″ N, 16° 21′ 31″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1856–1879
Specifo
Longo 85
Larĝo 55
Alto 99
Konstrumaterialo sabloŝtono
Mapo
Votivkirche (Vieno) (Vieno)
Votivkirche (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Roosoveltplatz, 8, Vieno
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Votivkirche
Oficiala paĝaro www.votivkirche.at
vdr

Historio redakti

Atenco redakti

Temas pri la promeso, ligita al saviĝo de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de la atenco okazinta la 18-an de februaro 1853. En tiu tago la 23-jaran imperiestron promenantan kun sia oficiro ĉirkaŭ palaco Hofburgo, atakis la 21-jara hungara naciisto, tajloro János Libényi. Li alkuris de malantaŭe kaj ponardis la imperiestron, eniginte longan tranĉilon en lian kolon. La dika ora brodaĵo, kovrinta la altan kolumon de la imperiestra jako, savis lin de neevitebla morto, sed la vundo sangis multege kaj vivminaco estis pli ol reala. La akompana oficiro kaj hazarda preterpasanto kaptis la teroriston, kiu baldaŭ estis forkondukita de polico, kriante: “Vivu Kossuth!” Laŭdire la imperiestro insistis, ke oni traktu la hungaron honeste kaj post ties antaŭvidebla ekzekuto eĉ donis etan pension al lia patrino[1].

Konstruado redakti

Post tio la imperiestra frato, arkiduko Ferdinand Maximilian alvokis loĝantaron de la imperio kolekti monon por konstrui la preĝejon honore al tiu mirakla saviĝo. La kampanjon partoprenis 300 mil homoj, danke al kio aperis 99 metrojn alta preĝejo, kiu cedas tiukampe nur al la Katedralo de Sankta Stefano[1].

La konstruado komenciĝis en 1856 kaj la sakrado okazis la 24-an de aprilo 1879, je la tago de la arĝenta geedziĝofesto de la imperiestro kaj lia edzino Elizabeto pli konata kiel Sisi[1].

La 26-jara arkitekto Heinrich von Ferstel elektis la novgotikan stilon, pro kio la preĝejo similas al la francaj gotikaj katedraloj. Tiutempe la urbomuro ankoraŭ ekzistis, do la preĝejo estis inter la unuaj konstruaĵoj lokitaj sur la Ringostrato. La paroĥanoj mankis, do la imponan kolosaĵon vizitis ĉefe soldatoj el apudaj garnizonoj, speciale multiĝintaj post la Hungara revolucio en 1848[1].

Kiel materialon oni uzis sabloŝtonon, kio necesigas ĉiaman renovigadon kaj atentan prizorgadon. Tamen ĝi travivis jam pli ol 150 jarojn, estis restaŭrita post damaĝoj de la Dua mondmilito kaj eĉ ricevis sekvantojn forme de tre similaj Gedächtniskirche en Speyer (Germanio) kaj Sint-Petrus-en-Pauluskerk en Oostende (Belgio)[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2019-02-25.