Tynaarlo

municipo en Drento, Nederlando
(Alidirektita el Vries)

Tynaarlo (53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo)53.0666666666676.5666666666667 ) estas nederlanda municipo en la nordo de la provinco Drento (Drenthe) en Nederlando kaj la nova nomo por la municipo Zuidlaren. La municipo ekestis en 1998 pro kuniĝo de la municipoj Eelde kaj Vries.

ISO
Municipo Tynaarlo

Flago de la municipo Tynaarlo

Blazono de municipo Tynaarlo

Flago de la municipo Tynaarlo Blazono de municipo Tynaarlo
Situo de la municipo Tynaarlo
nederlanda municipo
Provinco Drento
Ĉefloko Vries
Areo
 - Tero
 - Akvo
147,65 km²
143,73 km²
3,93 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
34592 (2023)
222 loĝ./km²
Geografia situo 53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo)53.0666666666676.5666666666667Koordinatoj: 53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo)
Tynaarlo (Nederlando)
Tynaarlo (Nederlando)
DEC
Tynaarlo
Tynaarlo

Map

Gravaj trafikaj arterioj A28, N34, N386
CBS-municipokodo 1730
Telefona kodo 0592, 0598
Poŝtkodo 9470-9478, 9480-9485, 9490-9491, 9493-9499, 9760-9769
Oficiala retejo https://www.tynaarlo.nl/
vdr

En la komenco la municipo nomiĝis Zuidlaren, sed post protestoj el la antaŭaj municipoj Vries kaj Eelde oni decidis elekti pli neŭtralan nomon, nome tiu de relative malgranda vilaĝo kiu situas inter la tri grandaj vilaĝoj. Fine de 2023 en la municipo vivis 34 592 loĝantoj sur areo de 147,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 234 loĝantoj/km². De tiu teritorio 3,93 km² estas akvo: partoj de la Zuidlaardermeer kaj la Paterswoldsemeer situas en la municipo)

Je la 7-a de majo 2004 oni ekuzis la novan komunuman domon en Vries. Ĝis tiam la oficistoj laboris dise sur diversaj lokoj de antaŭ la komunuma kunfandiĝo.

Ĉefgrupoj redakti

La municipo Tynaarlo havas deknaŭ oficialajn ĉefgrupojn.

Nombro da loĝantoj po ĉefgrupo je la 1-a de januaro 2006:

Eelde-Paterswolde 10.744
Zuidlaren * 10.410
Vries 4465
Tynaarlo 1754
Yde 888
Zeijen 737
De Groeve 459
Donderen 430
Midlaren 362
Zeegse 339
Zuidlaarderveen 329
Eelderwolde 302
De Punt 228
Bunne ** 216
Taarlo 117
Winde 106
Oudemolen (Malnova Muelejo) 89

* Inkluzive de Schuilingsoord, Westlaren en Zuides
** Inkluzive de Bunnerveen

Fonto: CBS

Publika transporto redakti

La fervojlinio Zwolle-Groningen iras tra la municipo, sed sen haltejo (en la pasinteco ĉe la vilaĝo Tynaarlo estis haltejo Zuidlaren). La bustransporto estas prizorgata de la kompanio Arriva, kaj estas celata por granda parto je la urbo Groningen.

Buslinioj:

  • linio 44: Hoogezand-De Groeve-Zuidlaren-Westlaren-Tynaarlo-Vries
  • linio 50: Groningen-Haren-De Punt-Vries-Assen (parto Haren-De Punt rapidservo, do sur la A28)
  • linio 51: Groningen-Haren-Glimmen-De Punt-Vries-Assen
  • linio 650: Groningen-Vries-Assen (rapidservo dum pinthoroj)
  • linio52: Station Groningen Noord-Korrewegwijk-Groningen CS-De Wijert-Eelderwolde -Paterswolde-Eelde-De Punt (kuniĝo al linio 51 kaj linio 50 de/al Assen)
  • linio 653: Groningen-Eelde (Lerneja linio al la "Terra College")
  • linio 58: Groningen-Haren-Midlaren-Zuidlaren-Annen-Assen
  • linio 658: Groningen-Haren-Midlaren-Zuidlaren-Annen-Gieten
  • linio 86: Groningen-Peize-Donderen-Norg
  • kvartalbuso 93: Zuidlaren-De Groeve-Zuidlaarderveen-Annen
  • Q-liner 318: Groningen-Westlaren-Zuidlaren-Annen

Urbestroj redakti

  • 1998 - 2005 - Hein Pannekoek
  • 2005 - 2008 - Jan Rijpstra
  • 2008 - 2013 - Frank van Zuilen
  • 2013 - nun - Piet Adema

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Drento  
Aa en Hunze | Assen | Borger-Odoorn | Coevorden | De Wolden | Emmen | Hoogeveen | Meppel | Midden-Drenthe | Noordenveld | Tynaarlo | Westerveld
Nederlando | Provincoj | Municipoj