Vsevolod Ivanov

sovetia esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vsevolod Pavloviĉ IVANOV - estas konata sovetia esperantisto. Naskiĝis en 1900 en Odeso kaj mortis dum stalinaj reprezalioj la 24an de novembro 1937. Verkis en Esperanto kaj havis plumnomon L.Ivn.

Vsevolod Ivanov
Persona informo
Aliaj nomoj L. Ivn
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
en Odeso
Morto 23-an de novembro 1937 (1937-11-23) (37-jaraĝa)
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperantoukrainarusa
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo esperantistoesperantisto
vdr

Profesie li estis instruisto pri historio en mezlernejo. Li esperantistiĝis en 1916. Li kunlaboris al SAT-organoj per poemoj, kaj estis intima amiko de Miĥalski, kiu dediĉis al li plurajn poemojn. Poste li ankaŭ estis aktiva en IAREV.

Mikaelo Bronŝtejn, post rigardo al verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de Josip Pleadin, Geoffrey Sutton, kaj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj Vsevolod Ivanov (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).[1]

Li estis arestita en la 1-a de aŭgusto 1937 kaj mortpafita la 23-an de novembro 1937[2].

Verkoj redakti

Rete legeblaj poemoj redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti