Vsevolod Illarionoviĉ PUDOVKIN (ruse Все́волод Илларио́нович Пудо́вкин) (16a de februaro 189330a de junio 1953[1][2]) estis rusa kaj soveta kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro kiu disvolvigis influajn teoriojn pri muntado. La ĉefverkoj de Pudovkin estas ofte kontrastataj kun tiuj de lia samtempulo Sergej Eisenstein, sed dum Eisenstein uzis muntadon por gloriigi la povon de homamasoj, Pudovkin preferis koncentriĝis al la kuraĝo kaj rezistemo de individuoj.

Vsevolod Pudovkin
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1893 (1893-02-16)
en Penza
Morto 30-an de junio 1953 (1953-06-30) (60-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoTutrusia Ŝtata Instituto de KinematografioQ4031944 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristoverkisto • filmaktoro • reĝisoro • pedagogopublikigisto vd
Aktiva en Rusia Imperio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekkarieris kiel inĝeniero, sed post iĝis militkaptito de germanoj dum la Unua Mondmilito aliris al kinarto. Tie ekkarieris per reklamaj filmoj, poste per mutaj filmoj kiaj Patrino (1926) kie li jam revoluciis la tradician muntadon. Kun postaj filmoj kiaj La fino de Sankta Peterburgo (1927), kaj Ŝtormo super Azio (konata ankaŭ kiel La heredanto de Gengis Ĥan) ĝi komponis trilogion je la servo de la bolŝevika revolucia politiko. En 1928, je la alveno de la sonkino, Pudovkin, Sergej Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov subskribis la Manifeston de Sono, en kiu la oni studis la eblojn de sono kiu ĉiam estis subkomprenita kiel komplemento al la bildo. Tiu ideo aperos en liaj venontaj filmoj: nome Simpla kazo (1932) kaj La dizertinto (1933), verkoj kiuj na atingis la bonkvaliton de pli fruaj verkoj.

Referencoj redakti

  1. Schnitzer, Luda. (1973) Cinema in Revolution. Da Capo Press. ISBN 0306802856.
  2. Gillespie, David C.. (2000) Early Soviet Cinema. Wallflower. ISBN 1903364043.

Publikigitaj verkoj redakti

Referencoj redakti

  • Mother kromaj DVD, Los Orígenes del Cine, Suevia Films, Hispanio.

Eksteraj ligiloj redakti