Vulcano (insulo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vulcano |
Vulcano (elparolu: Vulkano; esperantigebla kiel "Vulkano") estas insulo de vulkana deveno, troviĝanta en insularo Liparaj insuloj en Tirena Maro. Tio estas la plej suda insulo de la insularo, ĝi troviĝas nur 25 km de marbordo de Sicilio. La areo de insulo estas 21 km2.
Vulcano | ||
---|---|---|
monto • stratovulkano • vulkaninsulo • Vulkanaro [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Insularo | Liparaj insuloj | |
Supermara alteco | 500 m s.l.m. [+] | |
Koordinatoj | 38° 24′ N, 14° 58′ O (mapo)38.404214.9658Koordinatoj: 38° 24′ N, 14° 58′ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Monte Aria | |
- alteco | 500 m s.l.m. | |
Longo | 7,5 km (5 mi) | |
Larĝo | 4,2 km (3 mi) | |
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Vulcano | ||
Vikimedia Komunejo: Vulcano Island [+] | ||
Geografio redakti
La surfaco de insulo estas kreita de vulkanaj produktoj de kelkaj vulkanoj, vidu vulkanon Vulcano.
Historio redakti
La insulo estis loĝata jam ekde malnovepoko, nuntempe tie daŭre vivas ĉirkaŭ 700 homoj.
Ekonomio redakti
Ĉefa fonto de enspezoj estas turismo, en la pasinteco tio estis minado de mineralo sulfuro.
Kotbano redakti
Proksime de la haveno estas varmaj vulkanaj kotoj ligitaj al la sulfura agado de la insulo. La kotbanoj estas unu el la altiroj altirante multajn homojn por preni varman banon.