Gipoj

(Alidirektita el Vulturoj)

La Gipoj (laŭ la latina scienca nomo) aŭ Vulturoj (laŭ populara nomigo) estas genro de malnovmondaj vulturoj en la familio de birdoj Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn, milvojn, buteojn kaj akcipitrojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gipoj
Gipo Gyps fulvus
Gipo Gyps fulvus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Egipienoj Aegypiinae
Genro: Gyps
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas tipaj vulturoj, kun senpluma kapo, larĝaj flugiloj kaj ĉefe malhela plumaro. Ili estas grandaj kadavromanĝantaj birdoj, kiuj manĝas ĉefe kadavraĵojn de mortintaj animaloj. Malnovmondaj vulturoj trovas kadavraĵojn nur per vidkapablo.

Reprezentantoj de tiu grupo troviĝas tra plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ĝenerale kvar specioj loĝas en Suda Azio, dum almenaŭ tri en Afriko, krom la konata Gipo, kiu moviĝas inter la tri kontinentoj.

La karaktera senpluma kapo estas neceso ke ĝi ne estu makulita el samgo kaj aliaj kadavrofluidaĵoj, kiuj malhelpus purigon, vidkapablon kaj elflugeblon.

Specioj redakti

Prahistoria specio estas konata nur el restoj el fosilio troviĝanta en lokoj de Meza al Fina Pleistoceno ĉe centra kaj orienta Mediteraneo: Gyps melitensis.

Eksteraj ligiloj redakti