Vyškov

distrikta urbo en Ĉeĥio
Eble vi serĉas Výškov.

Vyškov estas urbo en Ĉeĥio kun 20 426 loĝantoj (2023), situanta en Moravio, sur supra fluo de rivereto Haná, 34 km nordoriente de urbo Brno.

Vyškov
germane Wischau
urbo
Urbodomo en Vyškov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vyškov
Kromnomoj: Moravia Versajlo, Hanakia Versajlo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Drahanská vrchovina
Ŝoseo D1
 - fervojstacio Vyškov na Moravě
Memorindaĵoj Vyškov kastelo, Restaĵoj de remparoj
Riveroj Malá Haná, Haná
Situo Vyškov
 - alteco 254 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 12″ N 16° 59′ 35″ O / 49.27000 °N, 16.99306 °O / 49.27000; 16.99306 (mapo)
Areo 50,40 km² (5 040 ha)
Loĝantaro 20 426 (2023)
Denseco 405,28 loĝ./km²
Pordego Vyškova pordego
Ĝardeno Kastela ĝardeno
Unua skribmencio 1141
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 592889
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 13
Bazaj setlejunuoj 30
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vyškov
Retpaĝo: www.vyskov-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rostěnice-Zvonovice, Topolany, Radslavice, Prusy-Boškůvky, Armea spaco Březina, Hlubočany, Drnovice, Pustiměř, Luleč, Ježkovice, Krásensko, Křižanovice u Vyškova kaj Podomí.

Historio redakti

Arkeologiaj trovaĵoj atestas loĝigon de tiu ĉi spaco jam en la malflrua ŝtona tempo. La unuaj skribmencioj estas el la jaro 1141, kiam la vilaĝo estis landsinjora posedaĵo. Fine de la 12-a jarcento ĉi tien estis transportita administra centro el Pustiměř. En 1248 Vyškov fariĝis posedaĵo de olomoucaj episkopoj kaj ĝi restis ilia preskaŭ 600 jarojn. En la 2-a duono de la 13-a jarcento la devene landsinjora vilaĝo ŝanĝiĝis en vilaĝon de urba tipo kaj ĝi akiris urbajn rajtojn. En la 14-a jarcento Vyškov estis jam urbo. En la tempo de husanaj militoj ĝi estis dezertigita de husanoj, en la tempo de hungaraj militoj ĝi estis forbruligita. Pluajn perdojn ĝi suferis dum la tridekjara milito. Prosperon ĝi ĝisatendis en la 2-a duono de la 17-a jarcento. Tiutempe ĉi tie estis eĉ episkopa monerstampejo kaj Vyškov havis kromnomon Moravia Versajlo. Incendio neniigis la urbon kaj kastelon en la jaro 1753. Malgraŭ tio, ke la renovigita kastelo ankoraŭ gastigis kelkajn signifajn personecojn (en la jaro 1800 ĉi tie renkontiĝis la rusa caro Aleksandro la I-a kun la aŭstria imperiestro Franciso), ĝi plu neniam atingis sian estintan belecon. Post napoleonaj militoj en la 1-a duono de la 19-a jarcento estis detruitaj la urbaj pordegoj kaj la urbo akiris novan spacon por evoluo.

 
Laŭtempa desegnaĵo de Vyškov el la jaro 1720

La kernon de la urbo kreas triangula placo kun apudaj stratoj, kiujn foje ĉirkaŭigis remparoj kun tri enirejpordegoj. Hodiaŭ konserviĝis kelke da restaĵoj de la remparoj.

La kastelo en Vyškov staras en loko de devena gotika burgo el la 15-a jarcento. Kastelĝardeno estis fondita ankaŭ en la 15-a jarcento, post la sveda invado ĝi estis renovigita. En la konstruaĵo de la kastelo estas lokigita Muzeo de regiono de Vyškov, kiu koncentras kolektaĵojn historiajn, arkeologiajn, etnografiajn kaj kolektaĵon de belartoj. Konata estas ankaŭ ampleksa kolektaro de popolceramiko el Vyškov, kies produktado havis en Vyškov sian fonregionon de komence de la 18-a jarcento ĝis la jaro 1945. Renesanca urbodomo en la placo devenas el la jaro 1569. Ĝi estis renovigita en 1613 kaj en duono de la 18-a jarcento. Al renesancaj konstruaĵoj apartenas kapelo de sankta Anno kun fragmentoj de surmuraj pentraĵoj. La kapelo devenas el la 16-a jarcento.

En la urbo estas grava fabriko Rostex, kulturon prizorgas Biblioteko Karel Dvořáček kaj Muzeo de Vyškov-regiono kaj por amuzo servas Akvoparko Vyškov. En majo 2006 estis malfermita dinoparko, do parto de zoo kun figuroj de pratempaj saŭroj.

Membrigo de urbo redakti

Vyškov membriĝas en 13 partojn, kiuj situas sur kvin katastraj teritorioj:

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 802
188010 747
189011 270
190011 921
191012 801
192112 432
JaroLoĝantoj
193012 341
195012 318
196112 413
197014 013
198018 330
199123 111
JaroLoĝantoj
200122 514
201121 391
201421 341
201621 250
201721 120
201820 999
JaroLoĝantoj
201920 883
202020 807
202120 304
202220 187
202320 426

Personecoj redakti

Eminentaj famuloj de la urbo estas verkisto Karel Dvořáček kaj sciencisto, vojaĝisto, verkisto kaj arabisto Alois Musil.

Esperanto redakti

En Vyškov okazis la 11-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 2005.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti