Virtembergo
Virtembergo (foje nomata "Virtembergio", laŭ PIV "Vurtembergo"), germane Württemberg, estas historia teritorio en sudokcidenta Germanio kun la ĉefurbo Stutgarto. Ekde la 12-a jarcento ĝis 1495 ĝi estis graflando de la Sankta Romia Imperio, poste duklando. En 1806 ĝi estis rangaltigita al reĝlando kaj membris en la Rejna Federacio. Ekde 1871 ĝi estis membro-ŝtato de la Germana Imperiestra Regno. En la Novembra Revolucio 1918 ĝi estis deklarita Freier Volksstaat Württemberg = "Libera Popola Ŝtato Virtembergo" = "Respubliko Virtembergo", kiel lando de la Vajmara Respubliko. En 1945 ĝi estis dividita en la du partojn Württemberg-Baden (kune kun la norda parto de Badeno) kaj Württemberg-Hohenzollern. En 1952, la tri landoj Badeno, Württemberg-Baden kaj Württemberg-Hohenzollern estis unuigitaj al la nuna federacia lando Baden-Virtembergo.
1. Reĝlando Virtembergo 2. Respubliko Virtembergo | |||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1. Königreich Württemberg 2. Freier Volksstaat Württemberg | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
ŝtato de la Sankta Romia Imperio • historia regiono | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Areo:
|
19,508 km²
| ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
2 437 574 (1910)
| ||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj (ĉefe ŝvaboj)
| ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
Viena Kongreso, rangaltiĝo al reĝlando
| ||||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Reĝoj de Virtembergo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- duklando Virtembergo (1495 ĝis 1805)