Władysław Stróżewski

Władysław STRÓŻEWSKI [vŭadisŭav struĵefski] (naskiĝis la 8-an de junio 1933 en Krotoszyn) - pola filozofo, profesoro de Jagelona Universitato kaj aliaj altlernejoj, ano de Pola Scienca Akademio, prezidanto de Pola Filozofia Societo. Daŭriganto de fenomenologi-tradicio de Roman Ingarden. Li dediĉas sin al problemaro el tereno de historio de filozofio, ontologio, filozofio de homo, aksiologio kaj estetiko.

Władysław Stróżewski
Persona informo
Władysław Stróżewski
Naskiĝo 8-an de junio 1933 (1933-06-08) (90-jaraĝa)
en Krotoszyn
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Scienca vojo redakti

En la jaroj 1952-1956 studis en Katolika Universitato de Lublin, kie en Filozofia Fakultato magistriĝis surbaze de laboraĵo Filozofio de esto en "De divinis nominibus" de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, verkita sub gvido de Stefan Swieżawski. En 1958 samloke defendis doktorecan disertaĵon Fundamentoj de teorio de transcenda belo, ĉe Mieczysław Albert Krąpiec. En 1968 habilitiĝis en Jagelona Universitato surbaze de la disertaĵo El historio de nead-problemaro. En 1984 iĝis eksterordinara profesoro, kaj en 1992 la ordinara. Aŭtoro de 10 gravaj libroj kaj pli ol 200 artikoloj, en kelkaj lingvoj.

Elektitaj verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Encyklopedia 100-lecia KUL (Enciklopedio de la 100-jariĝo de KUL), dua volumo, p. 678, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018 ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-612-7 (dua volumo)