W. Averell Harriman

William Averell HARRIMAN (15-a de novembro 1891 en Novjorko, Usono26-a de julio 1986 en Yorktown Heights, Novjorkio) estis usona politikisto, kiu tenis la kontaktojn kun la Sovetunio dum la dua mondmilito kaj la malvarma milito.

W. Averell Harriman
Persona informo
W. Averell Harriman
Naskonomo William Averell Harriman
Naskiĝo 15-an de novembro 1891 (1891-11-15)
en Novjorko
Morto 26-an de julio 1986 (1986-07-26) (94-jaraĝa)
en Yorktown Heights
Tombo Arden vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Groton School • Universitato Yale vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo W. Averell Harriman
Familio
Patro E. H. Harriman vd
Patrino Mary Williamson Averell vd
Gefratoj Mary Harriman Rumsey • E. Roland Harriman • Cornelia Averell Harriman • Carol Averell Harriman vd
Edz(in)o Marie Norton Harriman • Pamela Harriman vd
Infanoj Mary Averell Harriman • Kathleen Lanier Harriman vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • poloisto • entreprenisto vd
Aktiva en Nov-JorkioVaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Edward Henry Harriman fervoja entreprenisto. Li eklaboris ĉe Union Pacific Railroad Company en 1915, estis ties ĉefdirektoro inter 1932–46. Dum regado de prezidento Franklin D. Roosevelt, li estis oficisto de Nacia Rekonstrua Administrado, (National Recovery Administration), poste laboris ĉe Nacia Defenda Konsila Komisiono (1940–41 National Defense Advisory Commission) kaj ties posteulo, la Produktad-direkta Ofico (Office of Production Management). Prezidento Roosevelt komisiis lin en 1941 veturi al Grand-Britio kaj Sovetunio por trakti la usonajn lend-lease-helpon. Li estis ambasadoro de Usono inter 1943–46 en la Sovetunio, ekde aprilo ĝis oktobro de 1946 en Britio. Li agadis inter 1947–48 kiel ministro pri komercado.

Harriman estis specifa komisiito de Usono inter 1948-1950 en la restaŭriga programo de Eŭropo. Oni nomumis lin en 1950 specifa konsilisto de la prezidento, en 1951 direktoro de la Reciproka Sekureca Ofico (Mutual Security Agency). Li provis akiri prezidentecon de la Usona Demokrata Partio (en 1952 kaj 1956). Li estis inter 1954-1958 guberniestro de Novjorkio, sed li malvenkis kontraŭ Nelson A. Rockefeller. Li laboris ekde 1961 ĝis 1963 kiels ŝtatsekretaro de la prezidento pri la eksterlandaj aferoj. Tiutempe li agadis por usona apogo de la neŭtra laosa registaro kaj partoprenis traktadojn pri la atomekspoda silento. Li estis dum regado de Lyndon B. Johnson vojaĝanta ambasadoro, li gvidis inter 1968 kaj 1969 la usonan pecdelegitaron de Usono en Parizo. Li pensiiĝis en 1969, sed neoficiale plu aktivis.

Verkoj redakti

  • America and Russia in a Changing World (Usono kaj Rusio en la ŝanĝiĝanta mondo; 1971
  • Special Envoy to Churchill and Stalin, 1941–1946 (Speciala komisio al Churchill kaj Stalin; kun Elie Abel, en 1975.