WWOOF estas mallongigo de angle Worldwide Opportunity on Organic Farms, kio signifas trad. tutmonda ŝanco en ekologiaj farmbienoj. Tiu organizo helpas trovi volontulojn por ekologiaj farmbienoj. Ekzistas WWOOF-grupoj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo (rigardu la eksterajn ligilojn). Ili ĉiuj havas similajn regulojn kaj kunlaboras por konatigi la celojn de WWOOF.

WWOOF
organizaĵo
Komenco 1971 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ la stato de 2016, Aŭstralio per 2600 gastigantoj havas la plej multajn gastigajn bienojn kaj firmaojn, sekvata per 2340 gastigantoj en Nov-Zelando per kaj 2052 en Usono.[1] En Britio estas 688 gastigantoj de la reteo.[1] Kvankam estas gastigantaj bienoj kaj firmaoj en 99 ŝtatoj tutmonde, ne ekzistas centra listo aŭ organizaĵo kiu registrus ĉiun unuopan gastiganton. Ĉar ne ekzistas centra internacia membreco, ĉiuj rekonataj landaj organizaĵoj de la reto celas teni similajn normojn kaj kunlabori proksime por teni laŭeble unuecan konsiston de la projekto.[2]

Bieno deziranta fariĝi WWOOF-gastiganto provizas ĉiujn detalojn al la nacia organizo. En landoj kie mankas WWOOF-grupo la bieno povas enlistiĝi en la sendependa listo (kontaktu WWOOF-Brition aŭ WWOOF-Aŭstralion por tio). La gastigantoj estas listigitaj en broŝuro aŭ sur sekura retejo. Interesitaj volontuloj pagas malgrandan ĉiujaran membrokotizon por ricevi interret-aliron aŭ kopion de tiu broŝuro kaj membrokarton. Ili povas rekte kontakti la bienojn por aranĝi viziton. La daŭro de la vizito povas esti de kelkaj tagoj ĝis monatoj aŭ eĉ jaroj.

WWOOF-volontuloj aŭ WWOOF-uloj (WWOOFers) ricevas nenian financan pagon. La gastiganto provizas manĝaĵon, loĝejon kaj eblecon lerni, kontraŭ helpo pri la agrikultura aŭ ĝardenuma laboro. La partopreno de la volontuloj en WWOOF-projekto nomiĝas familie WWOOFing (WWOOF-ado).

Malsamegaj homoj volontulas tra WWOOF, de feriantaj studentoj ĝis migrantaj hipioj aŭ homoj kiuj interesiĝas pri ekologia kultivado por mem ekkultivadi aŭ ĝardenumi tiel. La aĝgrupoj de WWOOF-uloj iras de junuloj (aŭ infanoj kun iliaj gepatroj) ĝis pensiuloj. Ankaŭ, la bienoj gamas de privata ĝardeno tra bienetoj ĝis koncesioj, komercaj bienoj, farmegoj, ktp.

Historio redakti

Dum aŭtuno 1971 la londona sekretariino Sue Coppard fondis la Organisation Working Weekends on Organic Farms (organizo pri semajnfina laborado en ekologiaj farmbienoj), por ebligi al medikonsciaj urbanoj aktivan subtenon de la ekologia agrikulturo. Ŝi organizis provsemajnfinon por kvar personoj en ekologia bieno en Sussex (regiono en la suda parto de Britio). La semajnfino estis pozitiva sperto, kaj por la volontuloj, kaj por la bienistoj kaj baldaŭ deambaŭflanke prezentis sin multaj volontuloj. La organizo rapide kreskis kaj adaptiĝis al la bezonoj de la volontuloj (WWOOF-uloj) kaj iliaj gastigantoj - tiel, pli longaj, ne nur semajnfinaj restadoj kreiĝis. Tiam la nomo de la organizo estis ŝanĝita al Willing Workers on Organic Farms (laborantaj volontuloj en ekologiaj farmbienoj). Pli poste la nomo ŝanĝiĝis al World-Wide Opportunities on Organic Farms (tutmondaj ŝancoj en ekologiaj bienoj), por klare esprimi ke WWOOF-ado tute ne temas pri laboro en la senco de eksterlandaj laboristoj.

En la sekvaj jaroj kreiĝis multaj naciaj WWOOF-organizoj. Dum la unua internacia WWOOF-renkontiĝo en la jaro 2000 ekzistis 15 naciaj organizoj, en 2005 estis 21 landoj kie eblas WWOOF-ado (WWOOFing = partoprenado en la projekto).

WWOOF hodiaŭ redakti

Dum la lastaj jaroj WWOOF-ado ne nur estis uzata fare de ekologikonsciaj, interesitaj homoj por ricevi enrigardon en la ekologian agrikulturon. Vojaĝantoj ĝenerale agnoskis ĝin kiel taŭga ebleco por trovi senpagajn manĝojn kaj loĝlokojn. Ĉi tiun evoluadon la ekologiaj bienistoj rigardas kun miksitaj sentoj. Unuflanke estas ĉiam pli da homoj, kiuj pretas helpi al la kultivistoj pri la ĉiutagaj laboroj, aliflanke la nova generacio de WWOOF-uloj starigas ofte pli altajn postulojn kaj ne estas tiom koncernitaj, kiom estas la WWOOF-uloj, kiuj laboras por atingi spertojn pri ekologia agrikulturo aŭ subteni ĝin.

Ne nur la WWOOF-turismo, sed ankaŭ la sinteno de kelkaj bienistoj gastigantaj kreis problemojn. Tiel kelkfoje WWOOF-uloj estas rigardataj kiel malmultekostaj laboristoj, kiuj ne rajtas plendi, sed tamen laboru la tutan tagon kaj eble eĉ alportu spertojn kaj multajn utilajn kapablecojn.

Por ke ambaŭ flankoj komprenu tion, kion oni rajtas atendi de la alia flanko, kreiĝis la ses WWOOF-reguloj:

Kion WWOOF-uloj sciu pri la gastigantoj: Kion la gastigantoj sciu pri la volontulaj gastoj:
1. La gastigantoj ne malkontentos, se gasto faros laboron sen antaŭpeto. 1. Sencoplena laboro donas al la gastoj celon kaj sukcesosenton pli facile ol iu "hazarda laboro".
2. La gastigantoj ne ŝanĝas la litotukojn ĉiujn du horojn. 2. Bona laborado bezonas bonan manĝaĵon.
3. Vegetaranoj en nevegetarana hejmo rajtas tamen kuiri vegetare por ĉiuj. 3. Post ripoziga dormo en varma, seka, pura dormoĉambro, la gastoj vekiĝos la postan matenon energiplenaj kaj labormalsataj.
4. La telefono apartenas al la gastigantoj, kiuj devas pagi la fakturon ĉiumonate. 4. Se gastoj devas eltiri fiherbojn 8 horojn tage, bonas diri tion antaŭe!
5. Ne estas ĉiam la vico de la gastigantoj kuiri por ĉiuj. 5. Uzi maŝinojn kiel traktoroj kaj segiloj pro manka sperto povas esti danĝera por gasto.
6. Gastoj kiuj ĉiutage duŝas pli ol unu horon problable ĝenos la gastigantojn. 6. La frumatena laborkomenco devus normale ebligi diversajn libertempajn agadojn dum la posttagmezo (aŭ la lavadon de vestaĵoj ktp.)

WWOOF-organizoj redakti

En 2005 la subaj landoj havis sian propran WWOOF-organizon kaj do publikigis sian propran broŝuron. Gastigantoj el aliaj landoj estas listigitaj en ambaŭ listoj WWOOF-sendependaj kaj WWOOF-Aŭstralio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Paull, John (2016) retpaĝo Organics Olympiad 2016: Global Indices of Leadership in Organic Agriculture, angle, en la publikaĵo Journal of Social and Development Sciences. 7(2):79-87
  2. laŭ informoj el la centra retejo