Wałbrzych
Wałbrzych (germane Waldenburg) estas urbo en sudokcidenta Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo) en la provinco Malsupra Silezio, kaj funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Wałbrzych, kiu duone ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 104 401 loĝantoj sur areo de 84,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 231 loĝantoj/km².

Wałbrzych | |||||
germane: Waldenburg | |||||
Flago | Blazono | ||||
![]() ![]() | |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Wałbrzycha | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wałbrzych | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 380000 | ||||
Fondita en | 9-a jarcento | ||||
Urborajtoj | Proksimume 1400 | ||||
Koordinatoj | 50° 47′ N, 16° 17′ O (mapo)50.78333333333316.283333333333Koordinatoj: 50° 47′ N, 16° 17′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 350 m | ||||
Areo | 84,79 km² | ||||
Loĝantaro | 104401 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 231 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 58-300 ĝis 58-309 kaj 58-316 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DB | ||||
TERYT | 5020121091 | ||||
Estro | Roman Szełemej | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | pl. Magistracki 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | um@um.walbrzych.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 58-300 | ||||
Telefono de estraro | 74 665-51-00 | ||||
Fakso de estraro | 74 665-51-18 | ||||
Poŝto de estraro | um@um.walbrzych.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Gzira, Foggia, Vannes, Hradec Kralove, Freiberg, Jastarnia, Tula (Rusio), Dnipro | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.walbrzych.pl/ | ||||
Najbaraj vilaĝoj estas Świebodzice (Freiburg) norde, Lubiechów (Liebichau) kaj Witoszów Górny (Oberbögendorf) nordoriente, Bystrzyca Górna (Oberweistritz) kaj Zagórze Śląskie oriente, Olszyniec (Erlenbusch) kaj Jedlina-Zdrój (Bad Charlottenbrunn) sudoriente, Rybnica Leśna (Reimswaldau) kaj Unisław Śląski (Langwaltersdorf) sude, Boguszów-Gorce (Gottesberg-Rothenbach) okcidente kaj Szczawno-Zdrój (Bad Salzbrunn) nordokcidente.
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo Książ (germane Fürstenstein)
Notindaj loĝintoj
redakti- Bernhard Kötz, germana esperantisto
- Wolfgang Menzel, literaturhistoriisto
- Abraham Robinson, matematikisto
Esperanto en Waldenburg
redaktiKomenciĝis kurso por laboristoj tie en 1913. Danke al la fervora laboro de GEA-membrino Frieda Schönfeld oni sukcesis fondi 1921 tie grupon sub la nomo “Esperanto-Asocio Verda Stelo“ kun 25 membroj. Ekde 2012 organizitis diversaj Esperanto-aranĝoj en la urbokvartalo Szczawno-Zdrój (la historia banloko Bad Salzbrunn).
Bildaro
redakti-
ŝaktoj "Mathilde" (post 1946 Matylda) kaj "Bahnschächte" (Chrobry) de 1882, aktivaj ĝis 1994
-
Tribunalo (Amtsgericht/Sąd Rejonowy)
-
Kastelo Książ (Fürstenstein)
-
Urboplaco
-
Urbodomo
-
Preĝejo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj
-
Rigardo al la urbocentro el urba parko
-
Kastelo Książ (Fürstenstein)