Malfermi la ĉefan menuon

Wacław Korabiewicz

Wacław Korabiewicz (naskiĝis la 5-an de majo 1903 r. en Sankt-Peterburgo, mortis la 15-an de februaro 1994 en Varsovio) - pola raportisto, poeto, vojaĝisto, kolektisto de etnografiaj eksponaĵoj.

Filo de Antoni Korabiewicz kaj Stefania Matusewicz. Infanaĝe loĝis en Peterburgo kaj en familia bieno en Litovio.

En la jaroj 1927-1932 studis medicinon kaj etnografion en la Universitato de Stefan Batory en Vilno. Dum la studado estis kunfondinto kaj membro de Akademia Klubo de Vilnaj Vagabondoj (kiel skribas en siaj verkoj Czesław Miłosz, pro alta kresko estis nomata "Kilometro"). Ankaŭ fondis "Sekcion de Originala Kreado" ĉe Rondo de Polistoj de la universitato. Debutis en "Reduta" (Vilno 1925), siajn versaĵojn presis en diversaj poeziaj volumetoj kaj en revuoj.

En 1930 ekvojaĝis per kajako ĝis Turkio kaj Grekio. Post studoj laboris komence kiel kuracisto en Ŝtata Supera Mar-Lernejo en Gdynia. En la jaroj 1931-1939 estis ŝipa kuracisto sur velŝipo "Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio), partoprenante en ĝiaj marekskursoj. En 1934, kun sia unua edzino, Janina Haazówna ekvojaĝis per kajako al Barato. Post eksplodo de la Dua mondmilito estis internigita en Stokholmo kune kun skipo de la velŝipo. Poste laboris en ŝipo "Piłsudski", loĝis en Londono, kie i.a. estis fondinto de Rondo de Prizorgo de Soldatoj. Poste en San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, de kie organizis helpon al polaj militkaptitoj. En 1942 partoprenis ekspedicion en la brazilan ĝangalon. De 1943 loĝis en Afriko kiel delegito de la pola registaro en ekzilo en Londono, ĝis 1946 en Lusaka, kie flanke de Ministerio de Socia Prizorgo flegis polajn militkaptitojn en internigejoj de Norda Rodezio. Poste en Daresalamo (Tanganjiko). Laboris kiel anstataŭanto de muzea gardisto en "King George Vth Memorial Museum", esplorante folkloron de britaj teritorioj en Afriko kaj Mozambiko, ankaŭ estis kuracisto de loka malsanulejo. En 1954, post ekspedo de pluraj eksponaĵoj al pola Muzeo de Popolaj Kulturoj en Młociny (kvartalo de Varsovio) estis forigita de Tanganjiko. Sekve de tio restadis en Londono kaj en la jaroj 1954-1956 en Etiopio, kie laboris kiel kuracisto.

En 1958 revenis al Pollando. De 1959 ĝis 1961 en epidemiologia stacio en Ganao. Poste en Varsovio. En 1963 kaj 1976 transdonis plurajn eksponaĵojn al Ŝtata Etnografia Muzeo kaj al Nacia Muzeo en Varsovio. Li organizis ekspoziciojn dediĉitaj al siaj kolektoj de afrika arto (kiel la ekspozicio "Masqual - la kruco de Etiopio", Nacia Muzeo, Varsovio 1966). Partoprenis multajn esplorvojaĝojn al Afriko kaj al landoj de Proksima Oriento.

Li loĝis en Varsovio ĉe la strato Natolińska. Post lia morto ujo kun postmortaj cindroj estis dronigita en la Balta Maro.

VerkaroRedakti

  • Kajakiem do minaretów (Per kajako al minaretoj; raportaĵo)
  • Żaglem do jogów (Per velo al joganoj; raportaĵo)
  • Eskulap w Etiopii (Kuracisto en Etiopio; raportaĵo)
  • Sztuka Afryki w zbiorach polskich (Arto de Afriko en polaj kolektoj) 1966; angle: African art in Polish collections, Polonia Publishing House 1966; france: L'art de l'Afrique noire dans les collections polonais, Polonia 1966)
  • The Ethiopian cross (albumo; Holy Trinity Catedral, Addis Abeba 1973)
  • Złowiłem życie (Mi ĉaskaptis la vivon; aŭtobiografio)
  • Śladami amuletu (Laŭ postsignoj de amuleto)
  • Krzyż koptyjski i jego naśladownictwa: kolekcja Wacława Korabiewicza - Le croix copte et son évolution: collection Wacław Korabiewicz (ekspozicia katalogo)
  • Wiara leczy. Rzecz o dziwnych lekach (Kredo kuracas. Pri strangaj kuraciloj)
  • Inne drogi Jezusa. O czym milczy Kościół (Aliaj vojoj de Jesuo. Pri kio silentas la Eklezio)