Waldemar Baszanowski

Waldemar Romuald BASZANOWSKI (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1935 en Grudziądz, mortis la 29-an de aprilo 2011 en Varsovio) - pola halterlevisto. Kvarfoja pola reprezentanto de Olimpikoj, dufoja olimpika ĉampiono, kvinfoja mondĉampiono, sesfoja ĉampiono de Eŭropo, 24-foja mondrekordulo. Gajnis 9 ormedalojn de la ĉampioneco de Pollando, 61 fojoj fiksis rekordojn de Pollando. Honora prezidanto de la Pola Asocio de Halterlevo.