Walid JUMBLATT (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1949) estas nuntempe la gvidanto de la Progresema Socialisma Partio (PSP) de Libano kaj la plej grava Druza politikisto de Libano.

Walid Jumblatt estas la filo de Kamal Jumblatt, la fondinto de la Progresema Socialisma Partio, kiu en la praktiko ĉiam reprezentis la interesojn de la druza komunumo. En 1977 Kamal estis murdita, kaj lia filo Walid transprenis la gvidadon de la organizaĵo. Dum la Libana civila milito, ls PSP fariĝis unu el la plej fortaj paramilitaj organizaĵoj, kaj ĝi batalis ĉefe kontraŭ la maronitaj fortoj, kaj kune kun la Sirianoj kaj la Palestinanoj. Dum la milito, Walid Jumblatt subtenis la Sirian intervenon en Libano, sed post la morto de la prezidanto Hafez Al-Assad en 2000, li komencis kampanji por la fino de la Siria regado de Libano. Nuntempe, li estas forte kontraŭ la Siria influo en Libano, kaj post la murdo de la kontraŭ-Siria politikisto Rafik Hariri en 2005, multaj timas ke Jumblatt povus esti en danĝero.