Walid Khalidi kaj en Esperanto Ŭalid Ĥalidi (en araba: وليد خالدي‎, 1925 en Jerusalemo) estas historiisto el Palestino edukita en la Oksforda Universitato kiu verkis etende pri la "Nakba" nome la ekzilo de Palestinanoj. Li estis kun-fondinto de la Instituto por Palestinaj Studoj, establitaj en Bejruto en Decembro 1963 kiel sendependa centro por esplorado kaj disvastigo de la problemoj de Palestinanoj kaj de la Araba-israela konflikto, kaj estis ties Ĝenerala Sekretario ĝis 2016.

Walid Khalidi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01) (99-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj arabaangla
Ŝtataneco Libano
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato de Londono
Okupo
Okupo historiisto
Verkoj All that remains
Arḍ al-Sifārah al-Amīrikīyah fī al-Quds : al-Malakīyah al-ʻArabīyah wa-al-maʼziq al-Amīrikī
al-Quds Miftāḥ al-Salām
Qabla al-shatāt
Q124257479
vdr

La unua instruposteno de Ĥalidi estis en la Oksforda Universitato, el kio li rezignis en 1956 kiel protesto pro la invado de Suezo fare de Britio. Li estis Profesoro pri Politikaj Studoj en la Usona universitato de Bejruto ĝis 1982 kaj esploristo en la Harvarda Centro por Internaciaj Aferoj.[1] Li instruis ankaŭ en la Universitato Princeton.

Li estas membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Li estis influa por fakularo, institucia disvolvigo kaj diplomatio. Lia akademia laboro partikulare, laŭ Raŝid Ĥalidi, ludis gravan rolon en la formado kaj de Palestino kaj de pli ampleksaj arabaj reagoj al la perdo de Palestino, kaj por la skizado de la neceso ke ili restu videblaj en la etoso de Mezoriento.[2]

Notoj redakti

  1. Hirsch & Housen-Couriel, 1995, p. 98.
  2. Rashid Khalidi, 'Walid Khalidi,' en Philip Mattar, Encyclopedia of the Palestinians, Facts on File, rev. ed. 2005 pp. 280-284.

Bibliografio redakti

  • Hirsch, Moshe kaj Housen-Couriel, Deborah (1995). Whither Jerusalem?: Proposals and Positions Concerning the Future of Jerusalem. Martinus Nijhoff Publishers. ISBN 90-411-0077-6