Sir Walter William "Wally" Herbert (24a de oktobro 193412a de junio 2007) estis brita polusesploristo, verkisto kaj artisto. En 1969 li iĝis la unua homo tute agnoskita kiel piedirinto al la Norda Poluso, en la 60a jariĝo de la fama, sed disputita, ekspedicio de Robert Peary.[1]

Wally Herbert
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1934 (1934-10-24)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 12-an de junio 2007 (2007-06-12) (72-jaraĝa)
en Inverness
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esploristo • polusa esploristo • surveyor • verkistoilustristo
vdr

Wally Herbert, komence subtenanto de Peary, priesploris la registrojn de Peary en 1989 kaj trovis ke ekzistis signifaj diferencoj en la navigaciaj arkivoj de la esploristo. Li konkludis ke Peary ne atingis la Poluson.[2]

Dum sia polusa kariero, kiu daŭris pli ol 50 jarojn, li pasis 15 jarojn en la naturaj regionoj de la polusa mondo. Li veturis kun hundoteamoj kaj malfermaj boatoj dum ĉirkaŭ 23,000 mejloj – pli ol duono de la distanco tra neesploritaj areoj.[3]

Inter siaj kelkaj libroj, kiujn li mem ilustraciis, estis verkoj temis pri polusesplorado. Li havis ankaŭ soloajn ekspoziciojn de siaj pentraĵoj kaj desegnoj. Li ricevis mendon de la National Geographic Society por revizii kaj konsili pri la registroj de Peary pri lia notita ekspedicio de 1909. En The Noose of Laurels (1989), Herbert konkludis ke Peary estis falsinta kelkajn registrojn kaj ke neniam li estis atinginta la Nordan Poluson, kvankam ja li estis proksime. La konkludoj de Herbert estis amplekse akceptitaj. En 2000 li ricevis honoron de kavaliro pro siaj polusaj atingoj.

Referencoj redakti

  1. Channel 4, "Sir Wally Herbert dies" 13a de Junio 2007[rompita ligilo]
  2. "Sir Wally Herbert", The Independent, 16a de Junio 2007.
  3. "'Greatest polar explorer' Sir Wally Herbert dies", The Times Online, 13a de Junio 2007

Literaturo redakti

  • Richard Sale, Polar Reaches: The History of Arctic and Antarctic Exploration, Mountaineer Books, 2002

Eksteraj ligiloj redakti