Walt DISNEY, plennome Walter Elias DISNEY ([wɔːltə(r) ˈdɪzni]; Esperantigite Valtero Eljas DIZNEJ), (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Ĉikago, Ilinojo, mortis la 15-an de decembro 1966 en Los-Anĝeleso, Kalifornio), estis mondkonata usona kin-produktoro, reĝisoro, scenaristo, desegnofilmisto, voĉaktoro, desegnisto pri komiksoj, entreprenisto, spektaklisto kaj aktivulo. Disney estas fama pro sia influo en distrado kaj amuzado en la 20-a jarcento. Kiel kunfondinto de Walt Disney Productions kun sia frato Roy O. Disney, Walt iĝis unu el la plej konataj film-produktistoj en la mondo. La korporacio, kiun li kunfondis, nun konata kiel The Walt Disney Company, hodiaŭ enspezas proksimume 35 miliardojn da usonaj dolaroj.

Walt Disney
Oskar-premiito
Persona informo
Walt Disney
Naskonomo Walter Elias Disney
Naskiĝo 5-an de decembro 1901 (1901-12-05)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 15-an de decembro 1966 (1966-12-15) (65-jaraĝa)
en Burbank, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kardivaskula kolapso vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Religio Kongregaciismo vd
Lingvoj anglausona angla vd
Loĝloko KansasurboLos-Anĝeleso • Marceline • Ĉikago vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kansasurba Arta Instituto • McKinley High School • Central High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Walt Disney
Familio
Dinastio Disney family vd
Patro Elias Disney vd
Patrino Flora Call Disney vd
Gefratoj Roy O. Disney vd
Edz(in)o Lillian Disney vd
Infanoj Diane Disney Miller vd
Profesio
Alia nomo Disney, Walter Elias vd
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroanimaciisto • televida prezentisto • voĉaktoro • verkisto • produktoro • pentristo • inventistoscenaristo • filmaktoro • ilustristo • karikaturisto • reĝisoro • aktoroproduktoro vd
Aktiva dum 1920–novembro 1966 vd
Verkado
Verkoj Mickey Mouse vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Disney ĉefe estas notinda pro sia film-produktora laboro, pro esti populara spektaklisto, kaj pioniro de animacio kaj kreado de amuzparkoj. Li kaj siaj kunlaborantoj kreis multajn el la plej famaj fikciaj roluloj, inkluzivante Mickey Mouse, por kiu Disney estis originala voĉaktoro. Disney ricevis 59 kandidatiĝojn por Akademiaj Premioj kaj gajnis 26 "Oskarojn", inkluzivante rekordon pro kvar Oskaroj en unu jaro. Li ankaŭ gajnis sep Premiojn Emmy.

Disney estis timida, memkritika kaj nesekura homo private sed li adoptis varman kaj maltimidan publikan figuron. Li havis tre altajn postulnivelojn kaj esperojn por tiuj kun kiuj li laboris. Kvankam estis akuzoj ke li estas rasistokontraŭjudisma, tio estis kontraŭdirita de kelkaj kiuj konis lin. Lia reputacio ŝanĝiĝis en la jaroj post lia morto, el portanto de landaj patriotaj valoroj al reprezentanto de Usona imperiismo. Li tamen restis grava figuro en la historio de animacio kaj en la kultura historio de Usono, kie li estas konsiderata nacia kultura ikono. Lia kinlaboro plue estas montrita kaj adaptita; lia samnomaj studio kaj kompanio plutenas siajn altajn kvalitnivelojn en produktado de pooula distrado, kaj la amuzparkoj Disney kreskiĝis laŭ grando kaj nombro por altiri vizitantoj en kelkaj landoj.

Unuaj jaroj redakti

Infanaĝo redakti

Walt Disney naskiĝis la 5-an de decembro de 1901 kaj havis la tipan infanaĝon de tiama filo de farmisto. Lia patro, Elias Disney (1859-1941), kies praparencoj devenis el Irlando, alvenis al Usono de Kanado kaj mallongan tempon post edziĝi al Flora Call (18681938),[1][2] en la jaro 1888, ili ekloĝis en Ĉikago. Walt estis la kvara el kvin gefiloj.[3] En 1906, la familio translokiĝis al bieno proksime al Marceline en Misurio. Disney diris poste, ke tiuj jaroj estis la plej feliĉaj de lia vivo. Ĉar li kaj lia fratino Ruth estis tro junaj por kunlabori al la biena laboro, ilia tempo pasis inter ludoj. Tiam okazis la unuaj provoj je desegnado de Disney kiam li pentris pagote la ĉevalon de najbaro[4] kaj naskiĝis lia ŝato pro la trajnoj. Disney ekdisvolvigis kapablon labori per akvarelo kaj krajonoj.[2] Li loĝis proksime al la Fervojo de Atchison, Topeka kaj Santa Fe kaj pro tio enamiĝis de trajnoj.[5] Li kaj sia pli juna fratino Ruth eliris al lernejo samtempe en Park School en Marceline fine de 1909.[6]

En 1909, Elias Disney ekmalsaniĝis pro tifoida febro kaj malgraŭ la helpo de liaj plej aĝaj gefiloj, ne eblis daŭrigi la bienan laboron. Li preskaŭ kontraŭvole vendis la bienon kaj la familio luis domon ĝis la jaro 1910, kiam ili translokiĝis al Kansasurbo.[7] Por Walt Disney estis malfacile akcepti forlasi sian kamparan medion. En Kansasurbo, Disney amikiĝis kun kolego Walter Pfeiffer, el familio de teatremuloj, kiu enkondukis Disney en la mondon de vodevilo kaj kino. Tuj li pasigis pli da tempo ĉe Pfeiffer ol hejme.[8]

Elias trovis laboron pri ĵurnaldisdonado por la ĵurnalo Kansas City Star. Walt kaj Roy kunlaboris je la disdonado, kio estis postulema laboro. Ĝi postulis vekiĝi ĉiutage je la 4a kaj duono nokte. Disney iĝis lernanto de la Benton Grammar School (Gramatika Lernejo Benton) en 1910 kaj sukcese finis tie je la 18-a de Junio de 1911. Li ne estis bonega lernanto pro la nokta laboro kaj ofte li endormiĝis. Tamen li pluigis la ĵurnaldisdonadon dum ses jaroj.[9] Li estis revema kaj ofte desegnadis por pasigi la tempon. Kaj iris ankaŭ al sabataj lernejoj kaj lernis per koresponda kurso de Bildstrio.[2][10]

Elias forlasis sian laboron en Kansasurbo, translokiĝis kun sia familio al Ĉikago kaj tie, li akiris parton el la entrepreno O'Zell Company, kiu produktis trinkaĵojn.[11] Tiam Walt daŭrigis sian lernadon en la gimnazio McKinley High School. Samtempe, li laboris por sia patro kaj vespere iris al Arta Instituto de Ĉikago.[12]

Adolesko redakti

Dum la gimnaziaj jaroj, li desegnis la bildstriojn en la gimnazia ĵurnalo, The village voice. Liaj bildstrioj temis pri politiko kaj patriotismo, bazitaj je la unua mondmilito.[13][14]

En 1918, li volis sekvi la ekzemplon de sia frato Roy, kiu aliĝis al la armeo. Walt forlasis la gimnazion por ankaŭ aliĝi al la armeo. Tamen la armeo malakceptis lin pro esti tro juna. Li eksciis ke la Ruĝa Kruco akceptis 17-aĝajn knabojn por labori en la ambulancoj kaj li falsis sian naskiĝatestilon por ŝajnigi ke li naskiĝis en 1900 anstataŭ 1901. La Ruĝa Kruco akceptis lin sed Disney neniam partoprenis en batalo ĉar kiam lia trejnado finiĝis kaj li iris al Eŭropo, tiam ankaŭ la milito finiĝis.[15] Dum la restado en Eŭropo, li ŝoforis ambulancon en Francujo, plenigis la ambulancon per desegnoj kaj desegnis ankaŭ por militista gazeto.[16] Tiam Walt ekis fumi kaj neniam lasis tiun kutimon. En 1919 li petis liberiĝi el sia armea devigo kaj oni revenigis lin al Usono. Tie li eklaboris por komercaj ilustraĵoj por reklamado, teatroprogramoj kaj katalogoj. Li ankaŭ amikiĝis kun la kolega artisto Ub Iwerks.[17]

En 1920, li estis inicita de la Ordeno DeMolay (angle: Order of DeMolay) en la unua Kapitulo de la Ordeno en Kansasurbo, Misurio[18]. Ordeno DeMolay estas internacia frateca organizaĵo por junuloj (de 12- ĝis 21-jaraĝaj), simile al framasonismo. La titolo DeMolay venas el franca nomo de Jacques de Molay (/ĵak de mole/), lasta grandmajstro de Templanoj.

Profesia komenco redakti

 
Pornegoca koverto de Walt Disney montras memportreton, ĉirkaŭ 1921.
Newman Laugh-O-Gram (1921)

Walt Disney volis daŭrigi sian artan karieron. Li translokiĝis al Kansasurbo, kie lia frato Roy havis laboron en banko. Roy kontaktis amikon, kiu trovis laboron por Walt en Pesemen-Rubin Art Studio. Tie li kreis reklamaĵojn por ĵurnaloj, magazinoj kaj kinejoj. Estis en tiu loko kie li renkontis kaj amikiĝis al Ub Iwerks. Ambaŭ decidis krei kune novan negocon.

Disney kaj Iwwerks fondis la entreprenon "Iwerks-Disney Commercial Artist" en januaro de la jaro 1920. Ili ne sukcesis havi multajn klientojn kaj fine forlasis la entreprenon. Poste "Kansas City Film Ad", dungis ilin kaj tie ili laboris pri kinejaj reklamaĵoj, kreitaj per prateknikoj por bildmovado. La eblecoj, kiujn havis bildmovado fascinis al Disney. Dum pluraj tagoj li legis pri la temo en biblioteko kaj pri anatomio kaj mekaniko. Li profitis sian tempon en tiu entrepeno por eksperimenti pri bildmovado kaj kinaj teknikoj. Li eĉ provis hejme per kamerao, kiun li prunte prenis de la laborejo.

Post du jaroj en "Kansas City Film Ad", Disney decidis krei novan entreprenon. En 1922 fondis la entreprenon "Laugh-O-Gram Films, Inc.", por krei desegnofilmetojn bazitaj je popolaj fabeloj kaj infanaj rakontoj. Inter liaj dungitoj estis Iwerks, Hugh Harman, Rudolph Ising, Carmen Maxwell, kaj Friz Freleng. La filmetoj populariĝis en Kansasurbo sed la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj. Post krei la lastan filmeton (parte desegna, parte realbilda), kiu estis Alice's Wonderland (La Mirlando de Alico), la entrepreno anoncis bankroton en 1923.

Tiam Walt decidis provi en Holivudo. Li vendis sian kameraon kaj ekhavis sufiĉan monon por trajna senrevena bileto al Kalifornio kaj kunportis tien la filmeton pri Alico. Li intencis forlasi la movbildan kinon ĉar li pensis ke ne eblis konkuri kontraŭ la entreprenoj el Novjorko. Li volis fariĝi filmreĝisoro kaj vizitis ĉiun kinentreprenon serĉante laborpostenon sed sensukcese. Tial li reprovis je movbilda kino.

Lia unua holivuda laborejo estis remizo ĉe sia onklo Robert. Li sendis la filmeton Alice's Wonderland al novjorka filmdisdonistino Margaret Winkler, kiu montris grandan intereson pro la filmeto kaj dungis Disney por produkti pli da filmoj miksante desegnajn movbildojn kaj realajn bildojn.

Walt petis al Roy preni sur sin la administradon de la nova entrepreno. Roy akceptis. Disney ankaŭ petis al la familio de la ĉefrolulino de Alico (Virginia Davis) translokiĝi al Holivudo kaj ankaŭ ili akceptis. Aldone ankaŭ la familio de Iwerks translokiĝis tien. Tiel naskiĝis la Disney Brothers' Studio.

La novaj filmetoj titolitaj "Alice's Comedies" (Komedioj de Alico) atingis sukceson. Tiuj filmoj havis plurajn aktorinojn por la ĉefrolo ĝis 1927, kiam ĉesis la produktadon de la serio, tamen tiam la desegnoroluloj fariĝis la plej gravaj roluloj.

Oswald la bonŝanca kuniklo redakti

 
Kineja afiŝo por Trolley Troubles (1927).

En 1927, Charles B. Mintz, kiu estis la edzo de Margaret Winkler, nun regis ŝian negocon. Li petis novan filmoserion nur desegnobildan, kiu estus disdonota de Universal Pictures. La nova filmoserio estis "Oswald the Lucky Rabbit" (Osvaldo la bonŝanca kuniklo) kaj ĝi tuj havis sukceson. Iwerks kreis kaj desegnis la rolulon. Ĝia sukceso pligrandigis la kinstudion de la fratoj Disney. Tiel Walt dungis denove Harman, Ising, Maxwell kaj Freleng.

En februaro de la jaro 1928, Disney veturis al Novjorko por negoci novan monan interkonsenton kun Mintz. Tamen Mintz volis pagi malpli al Disney kaj aldone Mintz anoncis ke nun la dungitoj de Disney nome Harman, Ising, Maxwell kaj Freleng, estis fakte dungitoj de Mintz. Iwerks daŭris kun Disney. Disney ne akceptis la kondiĉojn kaj li devis forlasi la kuniklon Osvaldon ĉar uzrajtoj apartenis al Universal Pictures. La entrepreno Disney reakiris laŭleĝe la uzrajton pri Osvaldo en la jaro 2006.

Mickey Mouse (Miĉjo Muso) redakti

 
Disney kun Mickey Mouse.

Walt Disney decidis krei novan rolulon. Oni ne certe scias ĉu la ideo pri la nova rolulo estis de Disney aŭ de Iwerks sed certe ambaŭ partoprenis en la kreado de Mickey Mouse.

La unua kina apero de Mickey okazis la 15-an de majo de la jaro 1928 en la senvoĉa filmeto Plane Crazy (Freneza aviadilo). Ĉar la filmdisdonistoj ne interesiĝis pri tiu filmeto nek pri la sekva, Disney kreis la sonan filmeton Steamboat Willie, kiu havis grandan sukceson. Tial oni sonorigis la antaŭajn filmentojn kaj de tiam ĉiuj la filmoj de Disney estos sonhavaj. Disney donis sian voĉon al Mickey ĝis 1947.

Mickey iĝis popularega kaj la Ligo de Nacioj premiis al Disney deklarante la muson "simbolo pri bonvolo" en la jaro 1935. En januaro de la jaro 1930 Mickey ekaperis en ĵurnala bildstrio, kiu havis scenaron de Disney kaj desegnojn de Iwerks. Dum la 1930-aj jaroj Disney tute kovris la merkaton per produktoj pri Mickey, kiuj havis grandan sukceson.

Silly Simphonies (Stultaj Simfonioj) redakti

Krom la filmetoj de Mickey, en la jaro 1929, Disney komencis novan filmserion titolitan "Silly Simphonies" (Stultaj Simfonioj). La unua estis "The Skeleton Dance" (La Danco de la skeletoj), kiun plene desegnis Iwerks. Iwerks estis respondeca de la plej granda parto de la filmetoj produktitaj de Disney inter 1928 kaj 1929.

Iwerks decidis lasi la filmstudion de Disney ĉar malgraŭ sia granda laboro, li ĉiam estis subulo. Tial Disney senespere serĉis iun, kiu kapablus anstataŭi al Iwerks. Disney ne kapablis fari lian laboron nek same bone nek, ĉefe, same rapide. Dume, Iwerks lanĉis sukcesan filmoserion titolitan "Flip the Frog" (Flipo la rano), kiu estis la unua bildmovada filmo kaj kolora kaj sona. Iwerks ankaŭ prezentis aliajn du seriojn kaj lia sukceso minacis la sukceson de Disney.

Disneys dungis plurajn personojn por fari la laboron, kiun Iwerks senhelpe faris, kaj prezentis lian unuan kolorfilmon titolitan "Flowers and Trees" (Floroj kaj Arboj) en 1932, kiu estis unu el la "stultaj simfonioj" kaj gajnis la Oskaron pro esti la plej bona filmeto bildmovada de tiu jaro.

En 1932, Disney ankaŭ gajnis honoran Oskaron pro Mickey Mouse, kies filmetoj koloriĝis ekde 1935.

La ora epoko de la desegnofilmoj redakti

"La frenezaĵo de Disney": Neĝulino kaj la sep nanoj redakti

 
Bildo de Neĝulino kaj la sep nanoj.

En 1934, Disney ekplanis produktadon por longfilmo pri Neĝulino. Tiam, kiam oni eksciis tion, la filmindustrio nomis la projekton "La frenezaĵo de Disney" kaj ĉiuj pensis ke tiu projekto lasus al Disney en bankroto. Lia edzino kaj lia frato provis konvinki Walt por lasi tiun projekton. Disney dungis Don Graham, kiu estis instruisto en la Arta Instituto Chouinard, por instrui al la laborantoj de la filmstudio. Ili uzis la filmoserion de "stultaj simfonioj" por praktiki kredeblan desegnomovadon pri homoj, la kreadon de desegnaj roluloj kun propra personeco, specialajn efektojn kaj la uzadon de fakaj iloj. Tio estis granda klopodo por atingi la altan kvaliton, kiun Disney postulis.

La produktado de Neĝulino kaj la sep nanoj okazis inter 1935 kaj 1937. Antaŭ fini la filmon, la produktadon haltiĝis ĉar la filmstudio ne havis pli da mono. Disney devis montri la filmon al la estrado de la Banko de Ameriko, kiu prunte donis la monon al li. La unua prezentado de la filmo okazis la 21-an de decembro de 1937 kaj ĝi ricevis grandan ovacion. La unua kostotakso estis 250 mil dolaroj, tamen la produktado kostis fine unu miliono kvarcent okdek ok mil dolarojn. La filmo estis la plej sukcesa en la jaro 1938 kaj enspezis ok milonojn da dolaroj. Li aĉetis, per la mono gajnita, domon por siaj gepatroj. Misfunkcio de la gasforno de tiu domo, mortigis la patrinon, unu monaton poste. Tiu akcidento akompanis lin dum lia tuta vivo, kaj ĝi suferigis lin je kulposento.

Tiu sukceso faciligis al Disney konstrui novan laborejon en Burbank. En 1940 Disney produktis du longfilmojn pli: Pinokjo kaj Fantasia; el kiuj la dua estis sufiĉe riska projekto, ĉar ne temis pri tipa historio sed pri ok klasikmuzikaj verkoj (inter aliaj de Beethoven, Bach kaj Igor Stravinski), kune kun bildmovadaj rakontetoj similaj al la "stultaj simfonioj", kiuj fluis laŭ la muziko. La sukceso estis sufiĉe neregula.

Samtempe daŭris la kreado de novaj mallongaĵoj pri la steluloj Mickey, Donald, Goofy kaj Pluto, el kiuj elstaris la mallongaj filmoj Brave Little Tailor (Brava Tajloreto) (1938) kaj The Pointer; ambaŭ havis Miĉjon Muson kiel ĉefrolulon. La produktado de la serio "Stultaj Simfonioj" finis en 1939.

Striko en 1941 redakti

 
Disney en 1935.

Post pluraj provoj, la laboristoj de desegnofilma industrio organiziĝis en sindikato. Tiel en 1938 aperis la Screen Cartoonists Guild (Gildo de Ekrandesegnistoj). La sindikato multe laboris por anigi desegnistojn kaj la plejmulto el la desegnofilmaj studioj agnoskis la sindikaton. Tamen, Disney malpermesadis la aniĝon de siaj dungitoj en la sindikato. Aliflanke, ekde 1937 estis kreskante malkontento inter la laboristoj de Disney. Kvankam ili havis la plej bonan salajron de tiu profesio, ili konsideris ke estis neplenumitaj promesoj pri ekstraj pagoj pro ekstraj laborhoroj. Ekzemple, "Neĝblankulino kaj la sep nanoj" havis senprecedencajn profitojn en la desegnofilma kinarto; tamen la laboristoj ne partoprenis je la profitoj (verdire, Disney ŝuldiĝis por konstrui la novajn kinstudiojn en Burbank kaj aldonite, Pinokjo kaj Fantasia ne sukcesis tiom, kiom li esperis). Krome, la nomoj de multaj laboristoj ne aperis en la finaj nomlistigoj de la filmoj.

En 1941, Herbert Sorrell, la ĉefa sindikata estro de la laboristoj de Disney, klopodis trakti la agnoskiĝon de la S.C.G. sen sukceso. Desegnistoj, kiuj havis gravan postenon en la entrepreno, ekzemple Art Babbitt kaj Bill Tytla, aliĝis al siaj kunlaborantoj. Disney konsideris tion kiel personan perfidon kontraŭ si; do, li maldungis Babbitt kaj dekses laboristojn pliajn. Je la 28-a de majo, laboristoj grandnombre strikis. Tiun matenon, post alveni laborejen, Disney trafis multajn strikgrupojn, kiuj baris la aliron al la studioj.

Laŭ la striko daŭradis, la malkontento kreskis. La studia laboristaro dividiĝis preskaŭ je kvindek elcentoj kaj okazis pluraj luktaj ekprovoj. Disney mem, laŭ kelkaj atestoj, preskaŭ manbatalis kontraŭ Babbitt. Mallonge antaŭ la finiĝo de la striko, Disney pro sugesto de Nelson Rockefeller, kiu estis direktoro de la agentejo pri rilatoj al Latinameriko en la Ŝtata Departamento, ekveturis por rondiri, kiel Bonvola Ambasadoro; tio helpis por trankviligi humorojn en la du kontraŭaj partoj.

Fine, influita de la popola opinio, kiu simpatiis kun la striko, kaj danke al perado kaj de la federacia estraro kaj de pluraj premgrupoj (inter aliaj, ties ĉefa kreditoro, la Banko de Ameriko), Disney akceptis agnoski la sindikaton. La striko finiĝis je la 29-a de julio, post naŭ semajnoj de la komenco. La laboristoj atingis salajran plibonigon kaj konsenton pri agnosko de sia laboro en la finaj nomlistadoj de la filmoj. Tamen, Disney neniam pardonis la strikintojn kaj pluraj el ili estis maldungitaj tuj, post la leĝo permesis ĝin kaj aliaj decidis maldungiĝi pro la malafabla traktado, kiun ili ricevis en sia labora medio. Pluraj, el kiuj decidis forlasi, estis Vladimir William Tytla, John Hubley, Stephen Bosustow, Dave Hilberman kaj Walt Kelly.

La striko difektis la patre zorgeman kaj konkordeman reputacion de la Walt Disney Company, havitan dum la 1930-aj jaroj. Tamen, ne malgradiĝis la akceptado, kiun havis la publiko al la varomarko.

Milita tempo redakti

 
Disney desegnante Goofy por grupo de knabinoj en Argentino, 1941.

Malgraŭ ke Pinokjo kaj Fantasia ne atingis la eksterordinaran sukceson, kiun atingis Neĝblankulino, la tenera filmo Dumbo, kies produktadon ne povis haltigi la strikon, eklanĉiĝis en oktobro de 1941. Ĝi havis grandan sukceson kaj iĝis granda enspezofonto. Mallonge poste, en decembro, Usono ekpartoprenis en la Dua Mondmilito. La studioj kunlaboris kun la usona estraro produktante edukajn filmojn kaj filmojn pri militaferoj, krom aliajn filmojn, kiuj celis plibonigi la humoron kaj la moralon de la militistoj. Inter tiuj estas Der Fuehrer's Face (La vizaĝo de la Führer), Education for Death ("Eduko por morto"), Reason and Emotion ("Kialo kaj emocio"), kaj la longfilmo Victory Through Air Power ("Venko per aerarmeo", 1943), en kiu la ideo pri la neceso konstrui pli da bombaviojn estis defendata.

Tamen, la entrepreno trapasis nebonan ekonomian epokon. La reklamaj filmoj ne donis profiton kaj Bambi ne sukcesis tiel, kiel la studioj esperis post ĝia lanĉo en aŭgusto de 1942. Por malpliigi elspezojn, dum la 1940-aj jaroj, Disney ne produktis novajn longfilmojn, sed produktis filmojn, kiuj enhavis plurajn mallongajn filmojn. Inter tiuj, la plej elstaraj estis Saludos Amigos (Salutojn amikoj - 1942, la originala titolo estas en la hispana), ĝia sekvo The three caballeros (La tri ĝentlemanoj - 1945), Song of the south (Suda kanto - 1946), Fun and Fancy Free (Amuzo sen engaĝiĝo - 1947), kaj The Adventures of Ichabod and Mr. Toad (Aventuroj de Ichabod kaj S-ro. Bufo 1949). En 1944 Disney havis bonan komercan ideon por plibonigi la profitojn de ĉiu filmo: relanĉi la filmon Neĝblankulino kaj la sep nanoj; tiel, relanĉado de filmoj post pluraj jaroj de la unua surmerkatigo, iĝis tradicio de la firmo.

Post la milito, malgraŭ la prospero, kiu estis tiam en Usono, la kinaj ŝatoj de la socio ŝanĝiĝis. La kinejestroj ekdemandis nur longajn filmojn, kaj ne plu interesiĝis pri mallongaĵoj, kiuj estis nepraj mallonge antaŭ en la komenco de ĉiu seanco. Tial Disney decidis diversigi la produktadon per la enkonduko de nedesegnaj filmoj por infanoj kaj televidaĵoj.

Fine de la 1940-aj jaroj, la studio denove sufiĉe bonfartis por rekomenci la produktadon de novaj longfilmoj: Cindrulino aperigita en 1950 (kiu estis la plej ŝatata de Disney); poste alvenis Alico en Mirlando (1951) kaj Peter Pan (1953). Ambaŭ ricevis malbonajn kritikojn pro dolĉigi tro multe la originalajn historiojn, forĵetante aferojn maltrankviligajn, komplikajn aŭ pensigajn.

Disney kaj kontraŭusonaj agadoj redakti

 
Dum ĵurnalistoj notas, Voĉparolanto Dies de la Kontraŭmalusona Komitato legas kaj testas sian leteron respondan al la atako de la prezidento Roosevelt al la Komitato, 26a de Okt., 1938. Kelkajn jarojn poste Disney estos implikita en la subprema agado de tiu komitato.

Post la striko de 1941, Disney sentis profundan malkonfidon al sindikatoj. En 1947, dum la unuaj jaroj de la Malvarma Milito, Disney atestis en la Komitato pri kontraŭusonaj agadoj ke la eksdungitoj kaj sindikataj aktivuloj Herbert K. Sorrell, David Hilberman kaj William Pomerance estis komunistaj aktivuloj. Disney eksplikis ke la striko de 1941, temis pri strategio de la Usona Komunista Partio por akiri influan povon en Holivudo.

Ekzistas dokumentoj, kiuj pruvas ke Disney laboris kiel sekreta agento por la FBI, ekde la unuaj jaroj de la jardeko de 1940 kaj tiuj dokumentoj pruvas ke en 1954 Disney estis promociita al speciala kontaktagento pro rekta ordono de J. Edgar Hoover. Tiuj ĉi dokumentoj ankaŭ pruvas ke scenaroj de kelkaj filmoj estis ŝanĝitaj pro peto de FBI. FBI zorgis pri opinioj, kiuj povus naskiĝi pro la apero de roluloj, kiuj estis FBI-agentoj en la filmoj de Disney.

Rimarkindas ke Disney mem estis esplorita de la FBI ĉar li estis suspektinda je esti komunisto.

La imperio de Disney redakti

Carolwood Pacific Railroad redakti

En 1949, Disney kaj lia familio akiris loĝdomegon kun granda bieno en la distrikto Holmby Hills de Los-Anĝeleso. Disney profitis la okazon por realigi sian revon pri havi propran trajnon. Helpe de Ward kaj Betty Kimball, Disney dezajnis planon kaj komencis konstrui miniaturan trajnon. La trajno nomiĝis Carolwood Pacific Railroad pro la nomo de strato Carolwood Drive, kie iam Disney loĝis. La lokomotivo ricevis la nomon Lilly Belle, honore de la edzino de Disney.

Diznejlando redakti

 
Birda vidaĵo de Diznejlando en Anahejmo, Kalifornio.

Jam de la 1940-aj jaroj, Disney pensis pri konstrui amuzparkon, kie liaj dungitoj kaj iliaj familioj povus amuziĝi. Post iom da tempo la projekto, unue malgrava, kreskis ĝis fariĝi Diznejlando.

Kutime, oni diras ke Disney estis inspirita de la parkoj Children's Fairyland en Oakland kaj la dana Tivoli en Kopenhago. Ankaŭ oni diras ke eble li inspiriĝis de la argentina parko República de los Niños en Manuel B. Gonnet, La Plata, tamen oni ne certas pri tio. Li vizitis multajn parkojn por preni ideojn. La plej multo el ili ŝajnis al li malpuraj kaj malbone administritaj.

Unue, li planis konstrui la parkon sur tereno, kiu estis proksima al la filmstudioj; sed urbo Burbank malakceptis lian konstruan permespeton, kaj aldone la tereno, fine estis tro malgranda. Tial oni aĉetis terenon kun surfaco de 700 km2, kiu estis plantejo por oranĝarboj kaj juglandarboj, en Anahejmo (kantono Orange, Kalifornio).

En 1952, Disney kreis filion de sia entrepreno, kies nomo estis WED Enterprises (nomita laŭ unuaj literoj de: Walter Elias Disney), por plani kaj konstrui la parkon. Kelkaj membroj de la studioj partoprenis en la konstruo kiel inĝenieroj kaj dezajnistoj.

La konstruado de Diznejlando komencis je la 21-a de julio de 1954. Preskaŭ unu jaron poste, je la 18-a de julio de 1955, la parko malfermiĝis por la publiko.

Etendiĝo redakti

 

Kiam Walt Disney Productions ekkonstruis Diznejlandon, ankaŭ ekinteresiĝis pri aliaj agadkampoj en la amuz-industrio. Treasure island (Trezorinsulo - 1950) estis la unua filmo neanimacia de tiu iniciato, baldaŭ poste oni faris aliajn: 20,000 Leagues Under the Sea (Kinemaskope - Dudek mil leŭgoj sub la maroj - 1954), The Shaggy Dog (La hararega hundo - 1959) kaj The Parent Trap (Intrigo por gepatroj - 1961). La entrepreno malkovris tre baldaŭ la gravecon de televido. Tial en 1950 oni produktis la unuan televidaĵon: noma Unu horo en Mirlando (One Hour in Wonderland). En televida kanalo ABC, Disney reklamadis sian novan amuzparkon per la programo Diznejlando. En tiu programo ankaŭ oni elsendis filmerojn de malnovaj filmoj de Disney. La unua ĉiutaga televidprogramo farita de la studio estis Mickey Mouse Club (Klubo de Miĉjo Muso), kiu daŭris, plurfoje alinomigita, ĝis eniĝis 1990-aj jaroj.

Laŭ la filmstudio etendiĝadis kaj plurigis sian agadokampon, Disney ekatentis malpli la animacian fakejon, kaj komisiadis pli kaj pli taskojn al siaj konfidataj animaciistoj, grupo nomita de li "la Naŭ Olduloj". Dum tiu tempo, la animacia fakejo verkis plurajn sukcesajn filmojn: Lady and the Tramp (Ledi kaj la senhejmulo - Kinemaskope - 1955), One Hundred and One Dalmatians (101 Dalmatoj - 1961), Sleeping Beauty (Dormanta Belulino - 1959), kaj The Sword in the Stone (La glavo en la ŝtono - 1963).

La produktado de mallongaj filmoj daŭris ĝis 1956. Tiam Disney decidis fermi tiun fakejon kaj ekde tiu momento, nur de tempo al tempo oni faris kelkajn filmetojn.

Filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Rackl, Lori (27a de septembro, 2009). "Walt Disney, the Man Behind the Mouse". Chicago Sun-Times. Arkivita el la originalo en la 3a de oktobro, 2009. Alirita la 21an de oktobro, 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 Crowther, Bosley (27a de aprilo, 2015). "Walt Disney". Encyclopædia Britannica. Arkivita el la originalo en la 25a de aprilo, 2016. Alirita la 12an de junio, 2019.
  3. Barrier 2007, pp. 9–10.
  4. Gabler 2006, pp. 9–10, 15.
  5. Broggie 2006, pp. 33–35.
  6. Barrier 2007, p. 16.
  7. Finch 1999, p. 10.
  8. Krasniewicz 2010, p. 13.
  9. Barrier 2007, pp. 18–19.
  10. "Biography of Walt Disney (1901–1966), Film Producer". The Kansas City Public Library. Arkivita el la originalo en la 25a de aprilo, 2016. Alirita la 12an de junio, 2019.
  11. Gabler 2006, p. 30.
  12. Mosley 1990, p. 39.
  13. Finch 1999, p. 12.
  14. "About Walt Disney". D23. The Walt Disney Company. Arkivita el la originalo la 25an de aprilo, 2016. Alirita la 13an de aprilo, 2016.
  15. Gabler 2006, pp. 36–38.
  16. "Walt Disney, 65, Dies on Coast; Founded an Empire on a Mouse". The New York Times. December 16, 1966. Arkivita el la originalo la 7an de majo, 2016. Alirita la 12an de junio, 2019.
  17. Thomas 1994, pp. 55–56.
  18. https://demolay.org/hall-of-fame/walt-disney/

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walt Disney en la angla Vikipedio.