Wilhelm Heinrich Walter Baade (naskiĝis la 24-an de marto 1893 en Schröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf, mortis la 25-an de junio 1960 en Göttingen) estis germana astronomo kaj astrofizikisto Li migris en Usonon en 1931.

Wilhelm Heinrich Walter Baade
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Persona informo
NomoWilhelm Heinrich Walter Baade
Dato de naskiĝo24-a de marto 1893
NaskiĝlokoSchröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf
Dato de morto25-a de junio 1960
MortolokoGöttingen
Aĝo je morto67
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj astrofizikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
Edz(in)oJohanna Bohlmann [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo, germana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoHenry Norris Russell Lectureship, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Bruce Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 10
930 Westphalia 10-a de marto 1920
934 Thüringia 15-a de aŭgusto 1920
944 Hidalgo 31-a de oktobro 1920
966 Muschi 9-a de novembro 1921
967 Helionape 9-a de novembro 1921
1036 Ganymed 23-a de oktobro 1924
1103 Sequoia 9-a de novembro 1928
1566 Icarus 27-a de junio 1949
5656 Oldfield 8-a de oktobro 1920
7448 Pöllath 14-a de januaro 1948
Walter Baade
Persona informo
Walter Baade
Naskiĝo 24-an de marto 1893 (1893-03-24)
en Schröttinghausen
Morto 25-an de junio 1960 (1960-06-25) (67-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Monastero vd
Familio
Edz(in)o Johanna Bohlmann vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto vd
Laborkampo astronomioastrofiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis pri matematiko, fiziko, geografio kaj astronomo en la universitatoj de Münster kaj Göttingen. Pro (aŭ dank'al) denaska difekto de la kokso, li eskapis el la devigan militservon kaj la unuan mondmiliton. En 1919 li ricevis sian doktorecon en la universitato de Göttingen, kaj dungiĝis en la observatorio de Hamburgo, kie li malkovris 10 asteroidojn, inter kiuj la tre discentrajn objektojn 944 Hidalgon kaj 1566 Ikaron. Tiu-ĉi asteroido, pasante tre proksime de Suno, permesis konstati la fenomenon de precesio de la periapsido antaŭvidita de la ĝenerala teorio de relativeco.

Dum restado en Usono okaze de la observo de suna eklipso en 1925, li konatiĝi kun Harlow Shapley kaj de li ricevis stipendion por lerni en la observatorioj de la Universitato Harvard, Yerkes, Lick kaj de Monto Wilson. Li tie observis la stelamasojn kaj la spiralajn galaksiojn.

Li reiris en Hamburgon en 1929, kaj denove iris Usonon, labori en la observatorioj Lick kaj de la Monto Palomar. Kun la preno de potenco de Adolf Hitler en Germanio, li suferis malpermeso de labori en sia lando kaj restis en Usono, kun Rudolph Minkowski.

Dum la dua mondmilito, li profitis de la deviga lumestingo, kiu malintensigis la luman poluon ĉirkaŭ la observatorio de Monto Wilson, por observi la centron de la Andromeda galaksio kaj distingi ties stelojn. De tiuj observoj, li difinis la du stelajn loĝantarojn (loĝantaroj I kaj II).

Tui sama observo montris la ekziston de du tipoj da cefeidoj, tiu, kiu kondukis duobligi la kalkulitan grandon de la konata universo.

Kun Fritz Zwicky, li difinis la supernovaojn kiel novaj astronomiaj objektoj[1] malsimilaj de la novaoj. Fritz Zwicky sugestis la ekziston de la neŭtronaj steloj, kaj ke tiaj objektoj povus rezulti de la supernovaoj.

Li identigis la Kraban Nebulozon kiel supernovaa restaĵo de la supernovao SN 1054, kaj studis la neŭtronan stelon ene de tiu ĉi en ĝiaj variaj elektromagnetaj elsendoaĵoj. (En la 1960-aj jaroj tiu objekto estis identigita kiel pulsaro.)

En 1951 li malkovris la Fenestron de Baade, regiono de la lakta Vojo malriĉa je kosma polvo, kiu permesas observojn de la galaksia centro.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nekrologiaj noticoj :