Walter BLITH (1605–1654) estis angla verkisto pri agrikulturo kaj funkciulo ĉe la Commonwealth.

Dum la Angla Enlanda Milito li iĝis kapitano en la parlamenta armeo kaj konfiskisto de teroj de monarkistoj en Warwickshire kaj Coventry, same kiel pagokolektisto el teroj de episkopo de Worcester, kaj en 1649 kaj 1650 kontrolisto de konfiskitaj kronteroj en Bedfordshire, Cambridgeshire, Huntingdonshire kaj Norfolk. Li mem konfiskis kronteron ĉe Potterspury, Northamptonshire.[1]

Li estis membro de la cirklo ĉirkaŭ Samuel Hartlib, tutfakulo, kiu priskribis lin kiel "tre aminda kaj esperta amiko".[2]

Li defendis agrikulturan plibonigon, sed ne montris entuziasmon por ĉirkaŭbarado, pro ties rilato al malriĉuloj: ĉirkaŭbarado ne devus esti permesita ĉar ĝi okazigas senloĝigo.

Notoj redakti

  1. Thirsk 2004.
  2. Samuel Hartlib, eld.: A Discourse on Husbandrie... (London, 1652), 2nd e., "To the Reader".

Referencoj redakti

  • Joan Thirsk (2004; reta eldono, Jan 2008). "Blith, Walter (bap. 1605, d. 1654)". Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press.