Walter Edmond Clyde Todd

usona ornitologo

Walter Edmond Clyde TODD (6a de septembro 187425a de junio 1969), ĝenerale konata kiel W.E. Clyde Todd, estis usona ornitologo.

Walter Edmond Clyde Todd
Persona informo
Walter Edmond Clyde Todd
Naskiĝo 6-an de septembro 1874 (1874-09-06)
en Smithfield
Morto 25-an de junio 1969 (1969-06-25) (94-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Geneva College vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

El 1891 Todd abandonis sian studadon ĉe Geneva College kaj eklaboris por la Usona Sekretario de Agrikulturo, kie lia unua tasko estais katalogi kolekton de birdaj stomakenhavoj konservitaj en alkoholo. En Vaŝingtono li renkontis elstarajn scienculojn kiaj Robert Ridgway, el kiuj li lernis labormodelon.

El 1898 Todd eklaboris por la Carnegie Museums de Pittsburgh por kolekti birdospecimenojn en Pensilvanio kaj poste en nordorienta Kanado pri kio li poste verkos la librojn Birds of Western Pennsylvania (1940) kaj Birds of the Labrador peninsula and adjacent areas (1963). Krome li faris multajn priskribojn de novaj taksonoj kaj studoj pri sistematiko baze sur la muzea kolekto de novtropikaj birdoj. Poste li fakulis pri Arkto[1], ĉar li malsanis je malario kaj konvenis al li vivi en tiaj lokoj [2]. Ĉiukazel ia unua verko estis The Birds of Santa Marta pri tia regiono de Kolombio.[3]

Li inter aliaj bonfaraj agadoj iniciatis la fondon de rezervejo kiu poste la Audubon Society of Western Pennsylvania (ASWP) pluigis.

Referencoj redakti

  1. Institutional History of the Carnegie Museum of Natural History
  2. http://elibrary.unm.edu/sora/Auk/v087n04/p0635-p0649.pdf Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine In Memoriam Walter Edmond Clyde Todd - The Auk
  3. The Birds of the Santa Marta Region of Colombia: A Study in Altitudinal Distribution, El Annals of the Carnegie Museum, April 2, 1922.


Eksteraj ligiloj redakti