Walter Landor Dickens

Walter Savage Landor DICKENS (8a de februaro 1841 – 31a de decembro 1863) estis la kvara gefilo kaj dua filo de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine. Li iĝis oficira aspiranto en la armeo de la Brita Orienthinda Kompanio ĝuste antaŭ la Hindia ribelo de 1857. Tiu ribelo rezultis en tio ke la Brita Krono etendis rektan regadon al tuta Hindio, kaj Dickens plue servis en tio kio estis tiam la Brithindia Armeo ĝis sia morto.

Walter Landor Dickens
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1841 (1841-02-08)
en Marylebone
Morto 31-an de decembro 1863 (1863-12-31) (22-jaraĝa)
en Kolkato
Mortokialo aorta aneŭrismo
Tombo South Park Street Cemetery
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoMary DickensKate PeruginiFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Okupo
Okupo militisto
vdr

Kiam liaj gepatroj separiĝis en 1858, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.