Majoro Walter REED (13a de Septembro, 1851 – 22a de Novembro, 1902), estis usonarmea kuracisto kiu en 1901, estris la teamon kiu konfirmis la teorion de la kuba doktoro Carlos Finlay ke la flava febro estas transigita de partikulara specio de moskito, pli ol per rekta kontakto. Tii trovo pelis al la novaj fakoj de epidemiologio kaj biomedicino, kaj ebligis la pluigon kaj finkompletigon de la vorko de la Panama Kanalo (1904–1914) fare de Unsoio. Reed fakte sekvis la laboron startigitan de Carlos Finlay kaj direktoritan de George Miller Sternberg, kiu estis nomita la "unua usona bakteriologo".

Walter Reed
Persona informo
Walter Reed
Naskiĝo 13-an de septembro 1851 (1851-09-13)
en Belroi
Morto 22-an de novembro 1902 (1902-11-22) (51-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis per apendicito vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Novjorko • New York University School of Medicine • University of Virginia School of Medicine • Universitato de Virginio vd
Familio
Infanoj Walter L. Reed vd
Profesio
Okupo armea kuracisto • zoologo • entomologo vd
Laborkampo epidemiologiopatologiobakteriologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esplorado redakti

 
Walter Reed
Poŝtmarko de Usono de 1940.

La elrompo de Reed pri la esplorado pri flava febro estas amplekse konsiderata mejloŝtono en biomedicino, kio malfermis novajn rigardojn por esplorado kaj humanitarismo. Lia laboro estas konsiderata etendo de la laboro de Carlos J. Finlay, farita dum la 1870-aj jaroj en Kubo (tia m ankoraŭ hispana kolonio), kio finfine elstariĝis en 1900. Finlay estis la unua kiu teoriigis, en 1881, ke moskito estas portanto, nuntempe konata kiel vektoro de malsano, de la organismo kiu kaŭzas la flavan febron: moskito kiu pikas viktimon de la malsano kaj poste pikas kaj tial infektas sanan personon. Li prezentis tiun teorion en la Internacia Sanitara Konferenco de 1881, kie ĝi estis bone riceevita. Unu jaron poste Finlay identigis moskiton de la genro Aedes kiel la organismo transportanta la flavan febron. Lia teorio estis sekvita por rekomendoj por kontroli la moskitan populacion kiel vojo kontroli la etendon de la malsano. Tiu malkovro helpis William C. Gorgas malpliigi la efikojn de moskito-transportataj malsanoj en Panamo dum la usona kampanjo, el 1903 antaŭen, por konstrui la Panaman Kanalon. Antaŭ tio, ĉirkaŭ 10% de la laboristaro estis mortinta ĉiujare pro malario kaj flava febro.

En 1912, Reed postmorte ricevis tion kio poste estos konata kiel la Medalo Walter Reed kiel agnosko de lia laboro por batali la flavan febron.

Bibliografio redakti

  • Bean, William B., Walter Reed: A Biography, Charlottesville: University Press of Virginia, 1982.
  • Bean, William B., "Walter Reed and Yellow Fever", JAMA 250.5 (August 5, 1983): 659–62.
  • Pierce J.R., (2005). Yellow Jack: How Yellow Fever Ravaged America and Walter Reed Discovered its Deadly Secrets. John Wiley and Sons. ISBN 0-471-47261-1
  • de Kruif, Paul (1926). "ch. XI Walter Reed: In the Interest of Science – and for Humanity!". Microbe Hunters. Blue Ribbon Books. New York: Harcourt Brace & Company Inc. pp. 311–333. Alirita la 30an de Majo, 2021.

Eksteraj ligiloj redakti