Lionel Walter Rothschild

(Alidirektita el Walter Rothschild)

Lionel Walter ROTHSCHILD, dua barono Rothschild, Barono de Rothschild (8a de februaro 1868 - 27a de aŭgusto 1937), ano de la familio Rothschild, estis brita bankisto, politikisto, kaj zoologo.

Lionel Walter Rothschild
Persona informo
Walter Rothschild, 2nd Baron Rothschild
Naskiĝo 8-an de februaro 1868 (1868-02-08)
en Londono
Morto 27-an de aŭgusto 1937 (1937-08-27) (69-jaraĝa)
en Tring
Tombo Willesden Jewish Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Magdaleno vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Dinastio Rothschild vd
Patro Nathan Rothschild, 1st Baron Rothschild vd
Patrino Emma Louisa Rothschild vd
Gefratoj Charles Rothschild vd
Infanoj Olga Alice Muriel Rothschild vd
Profesio
Okupo bankisto • politikisto • ornitologo • entomologo • lepidopterologio vd
Laborkampo zoologioentomologioornitologiopolitikisto • financisto • kolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Walter Rothschild estis la unuenaskito kaj heredanto de sinjoro [Nathan] Rothschild, imense riĉa financisto, de la internacia Rothschild-financa dinastio, la unua nekonvertita (al kristanismo) juda nobelheredanto en Anglio.[1]

La plej aĝa de tri filoj, Walter ŝajne havis delikatan sanon kaj estis edukita hejme. Kiel juna viro li vojaĝis en Eŭropon, studante en la universitato de Bonn dum unu jaro antaŭ membriĝi ĉe Magdalene College ĉe Kembriĝo. En 1889, forlasante Kembriĝon post du jaroj, li estis postulata iri en la familia bankejo por studi financojn.

En la aĝo de sep, li deklaris ke li prizorgus zoologian muzeon. Kiel infano, li alportis insektojn, papiliojn, kaj aliajn bestojn.[1] Inter liaj dorlotbestoj ĉe la familia hejmo en Tring Park estis kanguruoj kaj ekzotaj birdoj.[1] Estis proksime de Tring kie Rothschild travivis "Judĉason" kiam li estis subigita de sia ĉevalo kaj atakita fare de laboristoj dum ĉasrajdado.[2]

Jam 21jaraĝa, li kontraŭvole iris por labori al la familia banko, N. M. Rothschild & Sons en Londono. Li laboris tie de 1889 al 1908. Al li evidente mankis ajna intereso aŭ kapablo en la financa profesio, sed estis ne ĝis 1908 kiam li estis finfine permesita prirezigni ĝin. Tamen, liaj gepatroj establis zoologian muzeon kiel kompenson, kaj pagis la fakturon por ekspedicioj ĉien ajn tutmonde por elserĉi bestojn.[1]

Rothschild estis 6' 3" alta, suferis de parolperturbo kaj estis tre timida, sed li havis foton faritan rajdade sur grandega testudo, kaj veturis kaleŝon tiratan de ses zebroj ĉe la Palaco Buckingham por pruvi ke zebroj povus esti malsovaĝigitaj.[1]

Kvankam li neniam geedziĝis, Rothschild havis du amantinojn, unu el kiuj donis al li filinon.[3] En 1929 li aĉetis unu el la plej grandaj domegoj en la Supra Orienta Flanko de Manhatano, Novjorko, ĉe la 70-a strato, kun pli da 1,000 m².

Zoologia kariero redakti

 
Rothschild kun siaj famaj zebroj (Equus burchelli) ĉe kaleŝo, kiun li ŝoforis al la Palaco Buckingham por demonstri, ke la nesovaĝan karakteron de zebroj al publiko
 
Lord Rothschild ĉe Giganta testudo

Rothschild studis zoologion ĉe la Magdalene College, ĉe Kembriĝo.[4] Kiam li rekontis kun Albert C. L. G. Günther aperis lia intereso pri la taksonomio de birdoj kaj papilioj.

Kvankam Rothschild mem vojaĝis kaj kolektis en Eŭropo kaj Nordafriko dum multaj jaroj, liaj labor- kaj san-zorgoj limigis sian interagadon, kaj komence ĉe Kembriĝo li utiligis aliajn - esploristojn, profesiajn kolektantojn, kaj lokanojn - por kolekti por li en malproksimaj kaj malmulte konataj mondopartoj. Li ankaŭ dungis taksidermistojn, bibliotekiston, kaj, plej grave, profesiajn sciencistojn por labori kun li por zorgi kaj kunskribi la rezultajn kolektojn: Ernst Hartert, por birdoj, de 1892 ĝis lia emeritiĝo en la aĝo de 70 en 1930; kaj Karl Jordan por entomologio, de 1893 ĝis la morto de Rothschild en 1937.

Ĉe ĝia plej granda, la kolekto de Rothschild inkludis 300,000 birdajn haŭtojn, la ovojn de 200,000 birdoj, 2,250,000 papiliojn, kaj 30,000 skarabojn, same kiel milojn da specimenoj de mamuloj, reptilioj, kaj fiŝoj. Ili formis la plej grandan zoologian kolekton iam amasigitan de privata individuo.

Li estis la unua kiu priskribis la subspecion de la Rotsĉilda ĝirafo (Giraffa camelopardis rothschildi), subspecio kun kvin kornoj anstataŭe de du, kiu estis nomita laŭ li.[1] Ĝi estas ankaŭ konata kiel la Uganda aŭ Baringa ĝirafo, kaj estas plej endanĝerigita de la naŭ subspecioj. Ankaŭ aliaj 153 insektoj, 58 birdoj, 17 mamuloj, tri fiŝoj, tri araneoj, du reptilioj, unu miriapodo, kaj unu vermo kunportas lian nomon.[1]

Rothschild malfermis sian privatan muzeon en 1892. Ĝi gastigis unu el la plej grandaj naturhistoriaj kolektoj en la mondo, kaj estis malferma al publiko. En 1932 li estis devigita vendi la vastan plimulton de sia birdokolekto al la Usona Muzeo de Naturhistorio post esti ĉantaĝita fare de virino.[1][5] En 1936 li donacis la reston de la kolekto al la kuratoroj de la Brita Muzeo. La Walter Rothschild Zoological Museum ĉe Tring nun estas dividaĵo de tiu Muzeo pri natura historio de Londono.[6]

Rothschild ricevis honordoktorecon fare de la Universitato de Giessen en 1898, estis elektita kuratoro de la Brita Muzeo en 1899, kaj estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono en 1911.

Li verkis libron Extinct Birds, kiu publikiĝis en 1905.

Politika kariero redakti

Walter Rothschild estis parlamentano de la Liberala kaj de la Liberalunionista partioj por Aylesbury de 1899 ĝis li retiriĝis de politiko ĉe la parlamenta balotado de 1910. [1]

Cionismo kaj la Balfour Deklaracio redakti

Kiel aktiva cionisma kaj proksima amiko de Chaim Weizmann, li laboris por formuli la skizo de la deklaracio por juda patrujo en Palestino. La 2an de novembro 1917 li ricevis leteron de la brita eksterlanda sekretario, Arthur Balfour, direktita al lia londona hejmo ĉe 148 Piccadilly. En tiu letero la brita registaro deklaris sian subtenon por la establado en Palestino de "nacia hejmo por la judoj". Tiu letero iĝis konata kiel la Balfour Deklaracio.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Pen Ultimate / Sticking my neck out - Haaretz - Israel News. Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 2011-12-26.
  2. "The House of Rothschild: The world's banker, 1849-1999", Niall Ferguson. Penguin, 2000. ISBN 0-14-028662-4, 9780140286625
  3. Hannah Rothschild, "The Butterfly Effect", Bonhams Magazine, Spring 2009 Arkivigite je 2009-11-10 per la retarkivo Wayback Machine, pages 18-21.
  4. Venn, RTST887LW, Rothschild, the Hon. Lionel Walter.
  5. Barrow, Mark V. (2000) A Passion for Birds. Princeton University Press. p. 192
  6. Thackray, J. and Press, B. 2001. The Natural History Museum: Nature's Treasurehouse. NHM Publishers, London, 144 pp.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti