Walter Scott

skota verkisto

Walter SCOTT, ekde 1820: Sir Walter Scott, en esperanto Valtero Skoto[1] (naskiĝis la 15-an de aŭgusto, 1771, mortis la 21-an de septembro, 1832), estis skota verkisto.

Walter SCOTT
Persona informo
Walter Scott
Naskiĝo 15-an de aŭgusto, 1771
en Edinburgh, Skotlando
Morto 21-an de septembro, 1832
en Melrose, Skotlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Dryburgh Abbey vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Abbotsford House vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Reĝa Liceo Edinburgo • Kelso High School • Jordan High School • University of Edinburgh School of Law vd
Subskribo Walter Scott
Familio
Patro Walter Scott vd
Patrino Anne Rutherford vd
Edz(in)o Charlotte Carpenter (Charpentier)
Infanoj Charlotte Sophia Lockhart • Anne Scott • Charles Scott • Sir Walter Scott, 2nd Baronet vd
Profesio
Alia nomo Jedediah Cleishbotham • Laurence Templeton • Somnambulus • Malachi Malagrowther • Clutterbuck • Lawrence Templeton vd
Okupo poeto • dramaturgolingvistotradukisto • romanisto • muzikologo • biografo • verkistojuĝisto • poeto-juristo • advokatohistoriisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva en Skotlando vd
Aktiva dum 1814–1832 vd
Verkado
Literatura movado Romantikismo
Verkoj Waverley ❦
Rob Roy ❦
Ivanhoe ❦
La Rakonto de Maljuna Mortemo ❦
The Lady of the Lake vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Scott naskiĝis en Edinburgh. Li studis juron kaj eklaboris poste kiel advokato en la praktikejo de sia patro. Sian literaturan karieron li komencis per tradukoj de i.a. verkoj de Goethe. Migradoj tra sia patrujo vekis en li la intereson pri skotaj baladoj, kiuj nur buŝe estis transdonataj de generacio al generacio. Li kolektis kaj eldonis ilin en redaktita formo en 1802/03. Post tio li komencis verki epopeojn. Famon li tamen akiris ĉefe per siaj romantikecaj historiaj romanoj, kiuj influis verkistojn kiel ekz. Victor Hugo, Charles Dickens, Alexandre Dumas (patro) kaj Wilhelm Hauff.

Li mortis en Abbotsford.

Listo de verkoj redakti

  • Minstrelsy of the Scottish Border (1802/03)
  • Lady of the Lake (1810)
  • Waverly (1814)
  • Guy Mannering (1815)
  • The Lord of the Isles (1815)
  • Rob Roy (1818)
  • Ivanhoe (1819)
  • Kenilworth (1821)
  • Quentin Durward (1823)
  • Redgauntlet (1824)
  • Woodstock (1826)
  • The Life of Napoleon Buonaparte (1827)

Aperis en Esperanto redakti

  • Bertramo Risingham (Rokeby). Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. D. H. Lambert. , trovloko: La Brita Esperantisto / The British Esperantist (1905--) 15 150, trovloko: La Brita Esperantisto / The British Esperantist (1905--) 15 177
  • Brava Dundee. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. Janet Caw. , trovloko: Kantaro Esperanta (Londono, 1926) 34.
  • Flodden. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. J. S. Dinwoodie. , trovloko: Skota antologio (Kardo, 1978) 220
  • Joĉjo Hazeldean. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. W. Auld. , trovloko: printempo 75 7.
  • Jock de Hazeldean. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. A. B. Deans. , trovloko: Kantaro Esperanta (Londono, 1926) 39.
  • Kies estas la animo. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. J. C. Rust (Esp. 10,381). , trovloko: La Brita Esperantisto / The British Esperantist (1905--) 07 160.
  • La fortuno de Marteno Valdek. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. Karolo Madrigalo (= C. W. Ballard). , trovloko: La suda kruco 21 12 13 98.
  • La gastejo de Aberfoyle. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. Hugh Martin (?). , trovloko: Esperanto en Skotlando 118 11.
  • La potenco de amo. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. Johanino Baird. , trovloko: La revuo 8 295.
  • La rakonto de Vagul-Vilĉjo. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. Hugh Martin. , trovloko: Skota antologio (Kardo, 1978) 23

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti