Walther von der Vogelweide

La tirolano Walther von der Vogelweide [Valter fon der Fógelvajde], * ĉirkaŭ 1170 norde de Bolzano-Bozen (?), † ĉirkaŭ 1230 proksime de Würzburg (?); la plej granda germanlingva poeto kaj trobadoro de la mezepoko. Pri lia biografio oni ne scias multon. Li eĉ citis nur, ke li lernis “singen und sagen” (germ. kanti kaj rakonti) en la kortego de Vieno. En 1198 li abandonis Vienon kaj vagis kiel vaganta bardo tra la germanlingvaj landoj. En 1203 reiris Vienon. En maljuneco li ekhavis feŭdon apud Würzburg. Lia instruisto estis Reinmar la maljuna.

Walther von der Vogelweide
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1170 (1170-01-01)
en Aŭstrio
Morto 1-an de januaro 1230 (1230-01-01) (60-jaraĝa)
en Vircburgo
Tombo Vircburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj mezaltgermanagermana vd
Profesio
Okupo komponisto
kantisto
dramaturgo
Minnesänger (en) Traduki
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Palästinalied ❦
Unter der Linden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

L'amkanto

redakti

Walther orientiĝis al la samtempa amkanto, tamen li kreis baldaŭ sian propran stilon, nome amkantojn kun elegika emo (“das trûren”, aĝa altgermane la malgajeco). Multloke oni konsideris perfide al la tradicia poetiko, precipe ĉar li ne kantis de "hôhe minne" (aĝa altgermane nobla amo = la malredira amo por aristokratinon), sed de l’amo por burĝaj knabinoj.

La politika kaj didaktika liriko

redakti

La politika liriko de Walther (germ. Spruchdichtung = diraĵo-liriko) enhavas temojn pri la reĝolando kaj nobela disciplino. Tial ke li vagis tra la landoj, li vidis ofte malkonvenaĵojn kia li ellaboris lirike. La diraĵoj (germ. Sprüche) rimiĝas pare, enhavas parte apologojn de animaloj, estas instruaj kaj senstrofaj.

Ekzempla poemo

redakti
(Codex Manesse, ĉirkaŭ 1300)

Ich saz ûf eime steine
dô dahte ich bein mit beine,
dar ûf satzt ich mîn ellenbogen;
ich hete in mîne hant gesmogen
daz kinne und ein mîn wange.
dô dâhte ich mir vil ange,
wie man zer welte solte leben...

Traduko

Mi sidis sur ia ŝtono
Kaj cerbumis, kruro supre de kruro.
Sur tiu mi lokis mian kubuton;
Mi havis premetita en mia mano
La mentonon kaj unu de miaj vangoj.
Do mi pensis multajn pensojn
kiel oni devus vivi en la mondo...

Eksteraj ligiloj

redakti

Por aŭskultemuloj

redakti

luditaj de la Salzburger Ensemble für Alte Musik Dulamans Vröudenton