Waltraut SCHULZ, fraŭline Rose (naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1930 en Suhl, mortinta samloke la 28-an de oktobro 2017) estis germana kantistino de popola muziko en GDR. Dum multaj jaroj ŝi kantante partneris al Herbert Roth.

Waltraut Schulz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1930 (1930-08-19)
en Suhl
Morto 28-an de oktobro 2017 (2017-10-28) (87-jaraĝa)
en Suhl
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Waltraut Schulz, ĉ. 1970

Vivo redakti

Waltraut Schulz jam dum infanaj tempoj trejniĝis tirharmonike kaj prezentis sin unuafoje kun samklasaninoj en printempo 1946 en Suhl ĉe Pfingsthütte.

Mallonge poste ŝi fondis kun sia posta edzo kaj du aliaj muzikistoj etan ensemblon nome Das musikalische Kleeblatt. La repertuaron konsistigis ankaŭ usonaj ŝlagroj kiujn ekkonis la muzikfarantoj kiel Wehrmacht-militkaptitoj.

Komence de la 1950-a jaroj Schulz iĝis membro de Suhler Volksmusik, la posta bando Instrumentalgruppe Herbert Roth. Al ĝi ŝi anis inter 1951 kaj 1983 kaj multe da sukeso de ili sendube ŝuldiĝas ankaŭ al ŝia belega kaj facile identigebla voĉo. Poste ŝi turneis kun anoj de la trupo Musikalische Rennsteigwanderer por kiuj ŝi ankaŭ verkis kaj tekstojn kaj melodiojn.

Retiriĝo estis en 1992; an aprilo 2003 ŝi tamen ankoraŭfoje aperis sursceneje okaze de la 20-a datreveno de la fondo de Rennsteigwanderer en la Domo de la Filmharmoniistoj de Suhl. Ĝismorte ŝi vivis ĉe Haseltal.

Literaturo redakti

  • Annette Wiedemann, Holger Aderhold: Waltraut Schulz-Mein Album, una eldono, Kulturamt der Stadt Suhl, Suhl 2003
  • Harald Dressel: Unterwegs mit Herbert Roth, unua eldono, Lied der Zeit Musikverlag, Berlin 1976

Eksteraj ligiloj redakti