Walvis Bay (afrikanse Walvisbaai, germane WalfischbuchtWalfischbai, ĉio signife "Balena Golfo") estas urbo[1] en Namibio kaj la nomo de la golfo ĉe kiu ĝi kuŝas. La urbo havas 85,000 loĝantojn kaj enhavas 29 km² de tera areo[2].

Walvis Bay
urbo • havenurbo • setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5017
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85 000  (2011) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 57′ S, 14° 30′ O (mapo)-22.94944444444414.506944444444Koordinatoj: 22° 57′ S, 14° 30′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 1124 km² ( 112 400 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Walvis Bay (Namibio)
Walvis Bay (Namibio)
DEC
Walvis Bay
Walvis Bay
Situo de Walvis Bay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Walvis Bay [+]
vdr

La golfo estis haveno por marŝipoj pro sia natura profundakva kajo, protektata de la terlango nome Pelican Point aŭ Pelikana Pinto, kaj estas la ununura natura haveno laŭlonge de la marbordo de la lando. Ĝi estas riĉa en planktono kaj marvivo, kaj pro tio tiuj akvoj allogis grandajn nombrojn de balenoj kio siavice allogis balenkaptistojn kaj fiŝkaptaj ŝipoj kaj de tie la nederlanda nomo Walvisch Baye kaj la angla Whale Bay. Ĝi iĝis eventual Walfish Bay, poste Walvish Bay, kaj laste Walvis Bay. Ĝi estis menciata ankaŭ kiel Walwich Bay[3] aŭ Walwisch Bay.[4]

Sukcedo de koloniistoj disvolvigis la lokon kaj la resursojn de tiu strategia havenurbo. La havena valoro rilate al la marvojo ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero kaptis la atenton de la mondaj povoj ekde ties malkovro. Tio klarigas la komplikan politikan statuson de Walvis Bay dum la jaroj.

La urbo situas ĝuste norde de la Tropiko de Kaprikorno ĉe la delto de la rivero Kuiseb kaj ĉe la fino de la fervojo TransNamib al Windhoek, kaj ĉe la ŝoseo B2.

Referencoj redakti

  1. Local Authorities. Association of Local Authorities in Namibia (ALAN). Alirita 1a de Oktobro 2012.
  2. "ELECTIONS 2010: Erongo regional profile", New Era, 16a Novembro 2010. Arkivigite je 2012-09-06 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-06. Alirita 2012-12-28.
  3. Charles Medyett Goodridge. (1832). "Narrative of a voyage to the South Seas" p.16 [1]
  4. Mrs. David Osborne. (1852). The World of Waters OR A Peaceful Progress o'er the Unpathed Sea [2] Arkivigite je 2012-02-17 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti