Wangen-Brüttisellen

komunumo de Svislando
Wangen-Brütisellen
Blazono de Wangen-Brüttisellen
Preĝejo de Wangen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 24' N, 8° 38' E
Areo 7,90 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 8602
Komunumkodo 200
Mapo de Wangen-Brüttisellen
vdr

Pri la komunumo redakti

Wangen-Brüttisellen estas komunumo en la distrikto Uster en la svisa Kantono Zuriko. Ĝi havis 7056 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
<samll>Fachtrabdomo en la vilaĝocentro de Wangen

Wangen-Brüttisellen situas en Glattvalo en la plej norda parto de la distrikto Uster. Ĝi konsistas el la du municipoj Wangen kaj Brüttisellen, kiuj en la jaro 1831 estis kunigitaj al unu politika komunumo. Dum Brüttisellen komplete industriiĝis, Wangen povis konservi grandparte sian kamparecan aspekton.

Trafiko redakti

Wangen-Brüttisellen estas per busoj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La veturado al la stacidomoj de DietlikonStettbach en Zuriko ĉe la limo de Dübendorf buse daŭras malpli ol 10 minutojn.

Ekonomio redakti

En Brüttisellen troviĝas distribuejoj de pluraj grandmagazenoj kiel ekzemple Koka-kolao. La komunumoj de la tuta regiono formas praktike unu grandan industri- kaj komerccentron, kiu estas komplete ligita kun la urbo Zuriko. La regiono bone prosperas kaj senlaboreco praktike ne ekzistas.

Historio redakti

 
Vilaĝa puto en Wangen

Tombmonteto el la Hallstatt-kulturo (500-800 antaŭ Kristo) pruvas, ke la regiono de Wangen-Brüttisellen loĝata. En la jaro 1192 Wangen estis donacita al la Johanitoj de Bubikon far la Togenburganoj. En la jaro 1618 la urbo Zuriko aĉetis la komunumon Wangen. Ek de la jaro 1831 la municipoj Wangen kaj Brüttisellen formas kune la politikan komunumon Wangen-Brüttisellen.

Blazono redakti

 
Blazonoj de Wangen kaj Brüttisellen

La blazono de la municipo Wangen montras kanabtigon. Ĝi per decido de la komunuma konsilataro de la jaro 1934 fariĝis la oficiala blazono de la komunumo Wangen-Brüttisellen.

La municipo Brüttisellen havas ankaŭ propran blazonon, kiu montras rozon. La rozo memorigas al la legendo, laŭ kiu en mezepoko nur du fratinoj postvivis la peston. Ili edziniĝis al rapersvilanoj, kio kaŭzis, ke Brüttisellen fariĝis tributdeva al Rapperswil. La rozo en la blazono ŝajanas esti atesto por tiu legendo.

Kvankam la blazono de Wangen estas la oficiala blazono por ambaŭ komunumoj en la plej multaj oficialaj dokumentoj de la komunumo aperas ambaŭ blazonoj.

Eksteraj ligiloj redakti