Wapping
Wapping (|ˈ|w|ɒ|p|ɪ|ŋ|} estas distrikto en East End, Londono, Anglio, en la London Borough of Tower Hamlets. Ĝi situantas inter la norda bordo de la Rivero Tamizo kaj la iama kvartalo simple nomita The Highway. La proksimeco de Wapping al la rivero havigis fortan marecan karakteron, kion ĝi plutenas danke al la riverbordaj trinkejoj kaj ŝtuparoj kiaj Prospect of Whitby kaj Wapping Stairs.
Wapping | |||
---|---|---|---|
kvartalo de Londono vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
Regiono | East End | ||
Urbodistrikto | London Borough of Tower Hamlets | ||
Poŝtkodo | E1W | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 30′ N, 0° 4′ U (mapo)51.5073-0.061000000000007Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 4′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wapping [+] | |||
Multaj el la originaj konstruaĵoj estis detruitaj dum la konstruado de la Londonaj Kajoj kaj Wapping estis plue serioze damaĝita dum la nomita Blitz, nome atako dum la Dua Mondmilito. Kiam la Londonaj Kajoj dekadencis post la Dua Mondmilito, la areo ekruiniĝis, kaj grandaj stokejoj restis malplenaj. Poste la areo iĝis hejmo por riĉaj konstruaĵoj.
Rupert Murdoch translokigis siajn firmaojn News International al Wapping en 1986, rezulte en sindikata polemiko kiu estis konata kiel "Batalo de Wapping".
Referencoj
redaktiNotoj
redaktiBibliografio
redakti- Martha Leigh, Memories of Wapping 1900-1960: Couldn't Afford the Eels, The History Press Ltd (4 July 2008), ISBN 0-7524-4709-2
- Madge Darby, Waeppa's People: History of Wapping, Connor & Butler (Dec 1988), ISBN 0-947699-10-4
- National Council for Civil Liberties, No Way in Wapping: Effect of the Policing of the News International Dispute on Wapping Residents, Civil Liberties Trust (May 1986), ISBN 0-946088-27-6
Eksteraj ligiloj
redakti- Lokregistara retejo
- ExploringEastLondon - Wapping Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de Thames Police Museum
- What's in Wapping - retejo de loka komunumo Arkivigite je 2014-06-07 per la retarkivo Wayback Machine