Gaston Waringhien

franca profesoro kaj grava vortaristo kaj gramatikisto de Esperanto
(Alidirektita el Waringhien)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gaston WARINGHIEN [gasTOn varenGJEn], esperantigita Varingjeno, (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Parizo) estis franca profesoro kaj grava vortaristo, gramatikisto kaj historiisto de Esperanto. Li aperigis verkojn sub la pseŭdonomoj Georges E. Maura, A. Nurak, kaj A. Papadiamantopoulos.

Gaston Waringhien

Gaston Waringhien kaj la manuskripto de PIV, 1966
Persona informo
Aliaj nomoj Georges E. Maŭra
A. NURAK
A. PAPADIAMANTOPOULOS
Naskiĝo 29-an de julio 1901 (1901-07-29)
en Francio Lille, Francio
Morto 20-an de decembro 1991 (1991-12-20) (90-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Arthur Waringhien
Patrino Élise Sophie Waringhien
Edz(in)o Andrée Delebarre-Waringhien
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • poeto • esperantistohistoriistotradukistoverkistoesperantologo • universitata instruisto
Verkoj Plena Vortaro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Esperanto
Tradukis en Esperanton poezion
Verkis en Esperanto rigardu ĉi tien
Akademiano Prezidanto de AE
vdr

Vivo redakti

Waringhien estis profesoro interalie en la universitato de Tours kaj liceo Lakanal (Sceaux). Li kunlaboris al Grand Larousse Encyclopédique[1].

Esperanta agado redakti

Waringhien gvidis kursojn pri Esperanto, verkis kaj tradukis. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefredaktoro de La Nica Literatura Revuo. Li multe tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla kaj la germana, kaj kontribuis al la Angla Antologio. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li prilaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Grand Dictionnaire Espéranto-Français (Granda Vortaro Esperanta-Franca) (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de Plena Gramatiko (1935), poste nomita Plena Analiza Gramatiko (5a eld. 1985), kun Kálmán Kalocsay.

Elektitaj verkoj redakti

Postvivaj eldonoj:

Recenzoj redakti

Pri Eseoj I: Beletro

 
 Mi ne komprenas ke tiun sesan eldonon de „Stafeto" iu recenzinto povis

nomi luksa eldono. Tia ĝi tute ne estas. Komparu nur ekz. kun la Nord-Eŭropaj Esperantaj eldonajoj. Teknike ĝi estas eĉ malbona; ĉar post legado oni certe perdis la kovrilon. Sed jes la eldono plaĉas; bona papero kaj klara litero. La foto pri la verkinto estas de la studio Lorelle el Parizo. Laŭ mi ĝi (mi ne diras li!) estas malbela. Eble pro la fakto ke ĝi estas studo kaj eble volas havi signifon. La tuta supra duono montras la frunton (kun kelkaj haroj!). La aliaj partoj de la kapo sur la malsupra duono. Sed plej gravas la enhavo de la libro. Tiu estas absolute rimarkinda. Waringhien estas certe multflanka talentulo. Do ankaŭ varia enhavo. Ne ke ĉiuj eseoj estas egalvoraj. Tute ne. ekz. inter la eseoj kiuj vekas la ridemon mi ne tiom ŝatis „Unu horo kun la Piratoj" kaj certe ne la „Kontribuo Modesta pri la Ŝercologo" kiu estas laŭ mi malsukcesinta, kiom la „Demopo de la preseraroj" kiu estas vere bonege skribita. En la dua parto la „Esperantistaj Siluetoj" estas kun vervo priskribitaj kaj tiuj eseoj estas tre rekreaj. Eĉ kortuŝa estas tiu pri Helmi Dresen. La eseo pri Eŭgeno Lanti montras en kiu grado Esperanto povas plenigi, eĉ posedi la animon de iu homo kaj kiom da ideologia valoro kuŝas en Espero. Tiun ĉiuj Esperantistoj devus legi. Legu kaj debatu dum grupkunvenoj ! Same absolute ĉiuj samideanoj devus legi la eseon „Esperanto kaj la kompara Literaturo". Ĝi pritraktas eldiron de la fama Franca filologo Antoine Meilleit (tiel) rilate la naivecon de esperantistoj kiuj volas traduki elstarajn verkojn de la literaturo. Kiu el ni kapablus bone kaj klare kaj komplete kontraŭargumenti ? En tiu eseo li trovas la ĝustan respondon, objektivan, adekvatan. Mi ne volas priparoli tie-ĉi ĉiujn dudek eseojn. Mi ankaù ne volas priparoli la lingvon. Ne mi (kiu ?) devas dikti al Waringhien iun lecionon. La libro estas certe ne por komencantoj. Sed jes ĝi estas libro kiu pruvas ke valoras lapenon finlerni Esperanton. Tia libro estas unu de la rekompencoj post la penado el la studado pri nia lingvo. Mi fine aldonu ke en estas 12 paĝa glosareto pri teknikaj vortoj, propraj nomoj ktp. kaj ke estas ankoraŭ kelkaj preseraroj krom tiuj de la postĝustiga listo; ekz. p. 104 linio 20 kaj p. 108 linio 21.

Kiam en mia kolegia tempo iu profesoro volis kun entuziasmo rekomendi al ni libron, li diris uzante Latinlingvan formulon : tolle et lege. Same mi nun diras al vi, kara legant (in) o : prenu (t.e. aĉetu !) kaj legu! 
— NYT. Belga Esperantisto - Numero 346, Decembro, 1956

Bibliografio redakti

El la abunda literaturo pri Waringhien kaj diversaj aspektoj de lia verkaro menciindas minimume jenaj:

  • 2000: Cherpillod, André. Gaston Waringhien 1901-1991 - heroldo de la internacia lingvo / héraut de la langue internationale. Courgenard: La aŭtoro 2000, 79 p.
  • 1985: Haupenthal, Reinhard (ed.). Li kaj Ni. Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien (1901 - 29 Julio - 1981). Antverpeno, La Laguna: Eldonejo TK/Stafeto [1985], 512 p. (kun bibliografio de la verkaro de Waringhien)

Anekdotoj redakti

Oni povas aŭdi lin kiel rakontanton de la enkonduko de la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj (1964).

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Gaston Waringhien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Notoj redakti

  1. Radioprelego de Claude Gacond de 1992-02-13 okaze de la morto de Waringhien