Warth-Weiningen
Warth-Weiningen komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1174 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1200 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Warth-Weiningen | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Koordinatoj | 47° 35′ 0″ N 8° 52′ 0″ O / 47.58333 °N, 8.86667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 0″ N 8° 52′ 0″ O / 47.58333 °N, 8.86667 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 1200 |
Areo | 8,3 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8532 |
Komunumkodo | 4621 |
GeografioRedakti
Warth-Weiningen situas en la Turvalo vidalvide de la alfluo de Murg al la rivero Turo. Kun la kantona ĉefurbo Frauenfeld la komunumo estas ligita per ponto trans Turo. Sur la teritorio de la komunumo situas la fama Kartuziejo Ittingen, iama Monaĥejo de la kartuzianoj.
Al la komunumo apartenas la municipoj kaj setlejoj Warth, Weiningen, Geissel, Nergeten kaj Weckingen.
TrafikoRedakti
Pere de la publika trafiko Warth-Weiningen atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Frauenfeld al Eschenz. La komunumo havas apud Frauenfeld ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A7.
HistorioRedakti
La unuas dokumenta mencio de Weiningen datiĝas el la jaro 1219 kiel Winingin. La komunumo tiam troviĝis sub la malalta jurisdikcio de la Kartuziejo Ittingen, kies historio estas forte ligita kun Warth kaj Weiningen.
La hodiaŭa komunumo estiĝis la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Warth kaj Weiningen.