Washoe (ĉimpanzo)

Washoe (naskiĝinta ĉ. septembro, 1965 - mortinta je 30-a de oktobro, 2007) estis ĉimpanzino, kiu, onipretende, estis la unua nehoma besto, kiu lernis paroli homan lingvon, t.e. usonan signolingvon. Ŝi ankaŭ transdonis iom da sia scio al sia adoptita filo, Loulis. Dum ŝia uzo de usona signolingvo estas konfirmita, ĉu ĝi konsistigas lingvouzon oni ankoraŭ disputas.

Kiel parto de esploreksperimento pri besta lingvoakirado, Washoe evoluigis modestan kapablon komuniki kun homoj per usona signolingvo. Ŝi nomiĝis laŭ Distrikto Washoe, Nevado, kie ŝi plenkreskiĝis kaj lernis uzi signolingvon. Washoe vivis ĉe Universitato Central Washington ekde 1980. La 31-an de oktobro, 2007, oficistoj de la Chimpanzee and Human Communication InstituteInstituto pri Komunikado Inter Ĉimpanzoj kaj Homoj ĉe la kampuso de la universitato anoncis, ke ŝi mortis la antaŭan tagon 42-jaraĝe.

Vidu ankaŭ redakti