Wasilków

urbo en nuntempa Pollando

Wasilków (prononco [vasilkuv]) estas urbo en Podlaĥia provinco en Pollando, proksime al la ĉefurbo de la provinco – Białystok. Wasilków apartenas al komunumo Wasilków en distrikto Białostocki. En la jaroj 19751998 Wasilków apartenis al Bjalistoka vojevodio.

Wasilków

Blazono

Blazono
urbo
Wasilków (Pollando)
Wasilków (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wasilkowa
Provinco Podlaĥia
Distrikto Distrikto Białostocki
Komunumo Komunumo Wasilków
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 12′ N, 23° 12′ O (mapo)53.20523.204444444444Koordinatoj: 53° 12′ N, 23° 12′ O (mapo)
Areo 28,15 km²
Loĝantaro 8751 (en 2004)
Loĝdenso 310,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 16-010
Telefona antaŭkodo 85
TERYT 3202602134
Estro Mirosław Bielawski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Białostocka 7
Poŝtkodo de estraro 16-010
Telefono de estraro 85 718-54-00
Fakso de estraro 85 718-57-00
Poŝto de estraro burmistrz@wasilkow.pl
Komunuma retejo http://www.um.wasilkow.pl
vdr

La urbo havis 8751 enloĝantojn la 31-an de decembro 2004.

Tra la urbo kondukas internacia fervoja linio de Varsovio al Sankt-Peterburgo kaj vojo al Kuźnica Białostocka (limpasejo al Belorusio).

Historio redakti

En la jaroj 19771979 dum arkeologia elfosaĵo oni trovis bronzepokan setlejon de rangifer-ĉasistoj. Iliaj spuroj (ceramiko, iloj) estis trovataj en kelkdek lokoj ĉirkaŭ la urbo. Daŭre nekonata estas historio de komenca setlado de Slavoj.

En la 11-a jarcento Wasilków estis parto de la Kieva Rusio. Unua historia fonto pri la loko, kie poste oni fondis la urbon, devenas el 1358. Tiam mazovia kaj litovia princoj subskribis interkonsenton pri disdivido inter Mazovio kaj Litovio. Plej grava dato en historio de Wasilków estas la 8-a de decembro 1566, kiam Zygmunt August la 2-a donacis urban rajton al ĝi (laŭ la magdeburga rajto, tre utila al loĝantoj). Oni ankaŭ ricevis rajton pri uzado de blazono (prezentanta kapon de alko) kiel sigelo.

Ekde 1576 kiel starosto estis Łukasz Górnicki – unu el la plej eminentaj polaj humanistoj dum Renesanco. Tiam oni kreis novan strukturon de la urbo kun urbodomo sur granda urboplaco.

En 17-a jarcento en Wasilków loĝis ĉ. 500 homoj.

En 1719 unita arkiepiskopo Kiszka konsekris kapelon apud fonteto en Święta Woda ("Sankta Akvo"). Ĝi estas unua historia informo pri tiu loko.

....

27-an de majo 1990, dum unua demokrata loka baloto post 50 jaroj, preskaŭ tute venkis "Civitana Komitato"



Eksteraj ligiloj redakti