Waterbury (Konektikuto)

Waterbury estas grandurbo en Usono, en subŝtato Konektikuto, en Kantono New Haven. La urbego apaertenas al urbaro de Novjorko.

Situo de Waterbury en Konektikuto kaj en la kantono

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Preĝejo de Sankta Anna en Waterbury

Waterbury situas sur ebenaĵo en nordorienta parto de Usono, en meza parto de Konektikuto, en norda parto de la kantono. Hartford (Konektikuto) troviĝas 53, Novjorko 124 km.

HistorioRedakti

La unua mencio okazis en 1673 en formo "Mattatock". En 1686 ĝi ricevis la nunan nomon Waterbury. Kresko estis malrapida dum la unuaj cent jaroj de Waterbury. La manko de plugtero senkuraĝigis novajn alvenintojn, krome la loĝantoj suferis pro la granda inundo de 1691 kaj la granda malsano de 1712. eEn la frua 19-a jarcento oni komencis produkti latunon. La nova industrio altiris multajn laboristojn el la mondo. Waterbury urbiĝis en 1853. Alia fama Waterbury-produkto estis la unu-dolara poŝhorloĝo.

TrafikoRedakti

 
Panoram o en Waterbury
 
Horloĝa turo en Waterbury

El Waterbury aŭtovojoj kuras al Hartford, Novjorkio, Masaĉuseco, Bridgeport (Konektikuto), fervojoj kuras al Hartford kaj Bridgeport. La urbego havas flughavenon.

KlimatoRedakti

En Waterbury la averaĝa temperaturo varias inter 3-16 °C. En januaro averaĝe estas -9 °C, en julio averaĝe estas 28 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 1361 mm. En ĉiuj monatoj oni mezuras precipitaĵojn, kiu kulminas en oktobro kaj malkulminas en februaro.

VidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de WikiTrans el la angla Vikipedio
 
Vojo en Waterbury