Waterloo (memorejo 1815)

La Waterloo-memorejo 1815 estas muzeo pri la batalo de Waterloo en la Belga municipo en Braine-l'Alleud. La muzeo malfermis siajn pordojn la 22-a de majo 2015, plurajn semajnojn antaŭ la ducentjara memorceremonio de la batalo de Waterloo. Tra la muzeo la vizitanto ankaŭ havas aliron al la monteto kun la leono de Waterloo, la bieno de Hougoumont  kaj la panoramo de la batalo de Waterloo.

Waterloo
milita muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Belgio vd
Situo Braine-l'Alleud
Koordinatoj 50° 40′ 47″ N, 4° 24′ 15″ O (mapo)50.6797361111114.4041444444444Koordinatoj: 50° 40′ 47″ N, 4° 24′ 15″ O (mapo)
Waterloo (memorejo 1815) (Belgio)
Waterloo (memorejo 1815) (Belgio)
DEC
Situo de Waterloo (memorejo 1815)
Map
Waterloo
vdr
Memorejo 1815

La muzea konstruaĵo estis konstruita subtere por ne ĝeni la historian batalkampon. En tiu kunteksto, la regiona registaro aĉetis nombron de konstruaĵoj en la najbareco de la muzeo por konservi plej eble multe la originan pejzaĝon. La antaŭa vizitanto-centro estis malkonstruita kaj la muzeo estis anstataŭigita de nova konstruaĵo.

Kolekto

redakti

La 1815m² granda ekspoziciejo montras pere de dioramo ankaŭ la okazaĵojn kiuj kondukis al la batalo, ĝiaj partoprenantoj kaj la sekvojn kiujn ĝi havis por Eŭropo post la venko de la duko de Wellington sur Napoleono Bonaparte.

Filmprojekcio sur tridimensia kaj 25 m larĝa panorama ekrano elvokas la batalon.

Galerio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti