Wawrzyniec HAJDA (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1844 en Piekary Rudne; nun kvartalo de Tarnowskie Góry, mortis la 27-an de marto 1923 en Piekary Śląskie) estis popola aktivulo kaj poeto, ministo, organizanto de pola patriota agado. Apartenis al tiuj, kiu dum la tuta vivo batalis kaj rekonstruis en Silezio estontan Pollandon. Aŭtoro de ĉ. 200 verkoj (portempaj versaĵoj, fabeloj, rakontoj, legendoj), parte perditaj, kie profetis pri renaskiĝo de Pollando.

Wawrzyniec Hajda
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1844 (1844-08-08)
Morto 27-an de marto 1923 (1923-03-27) (78-jaraĝa)
en Piekary Śląskie
Lingvoj pola vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Wawrzyniec Hajda ne partoprenis lernejon. En lia hejmo oni zorgis pri la pola lingvo kaj lia unua instruistino estis la patrino. Dum epidemio de tifo kaj ĥolero en 1856 mortis ambaŭ gepatroj. Orfigitaj infanoj mem devis prilabori sian vivtenon.

En 1871, baldaŭ post edziĝo al Paulina Bednorz, renkontis lin tragedio, li perdis vidpovon pro tro frua eksplodo de dinamito. Neniam reakiris vidkapablon. De tiu tempo sekvis nova etapo en lia vivo. Komencis agi en la nacia kampo. Kontakton kun junularo realigis en polaj societoj, kiuj plenumis rolon de popolaj universitatoj, kie estis lekcioj pri pola historio kaj pola literaturo.

Lia agado kaj famo radiis malproksimen ekster Silezio. Multe da homoj deziris lin koni kaj viziti. Private venis: germana filozofo Friedrich Wilhelm Nietzsche, Maria Skłodowska-Curie kun sia edzo kaj tiutempa parlamentano Wojciech Korfanty, kaj ankaŭ generalo Józef Haller, kiu vizitis lin dufoje. Dum la lasta vizito, jam ĉe la mortolito de la malsaniĝinta maljunulo, genuante, petis pri beno por si kaj renaskigita patrio. Kun paso de la tempo Piekary Śląskie iĝis modelo por aliaj polaj komunumoj en Silezio. Kiel zorganto pri la nacia spirito li edukis du generaciojn de junularo, kiuj transprenis iniciaton daŭrigante la agadon en nacia kampo.

Bibliografio redakti

  • Sacrum i Profanum w kulturze regionu - śląscy pisarze polsko i niemieckojęzyczni (Sankteco kaj malsankteco en la kulturo de la regiono - sileziaj verkistoj pol- kaj germanlingvaj), kolekta laboraĵo: K. Budzik, J. Krzewska, K. Miroszczuk, K. Tomanek, M. Wrotniak, Piekary Śląskie 2005
  • Wawrzyniec Hajda (1844-1923): śląski działacz społeczno – narodowy (Wawrzyniec Hajda (1844-1923): silezia soci-nacia aganto), Danuta Sieradzka, Andrzej Żydek, Piekary Śląskie 1994
  • Niewidomy wieszcz (Blinda profeto), Henryk Szczepański, de socia revuo de Pola Asocio de Nevidantoj "Pochodnia" 6/2004