Weißenberg (Palatinato)
La monto Weißenberg (tradukita „blanka monto“) sur la teritorio de la komunumo Merzalben en la im Rejnlando-Palatinata distrikto Südwestpfalz estas 609,9 m alta monto de la Palatinata Arbaro. Ĝi havas de sudo al nordo etendiĝantan selforman pinton, kiu havas distancon de 280 m unu al la alia. La monto konsistas el sabloŝtono. Sur la pinto troviĝas la 35 m alta Luitpoldturm, de kiu oni havas vastan elrigardon trans la tuta Palatinata Arbaro kaj trans ĝi al la Hunsrück, Donnersberg, Taunus, Odenwald, Nigra Arbaro kaj la Vogezoj. La monto estas parto de la Biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.
Weißenberg | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 609,9 m | ||
Situo | Merzalben, distrikto Südliche Weinstraße, [ Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Palatinata arbaro | ||
Geografia situo | 49° 15′ N, 7° 50′ O (mapo)49.25267.8255Koordinatoj: 49° 15′ N, 7° 50′ O (mapo) | ||
| |||
Geografio redakti
Situo redakti
La monto situas en la centro de la meza Palatinata Arbaro en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi altiĝas ĉ. 6,5 km orientnordoriente de Merzalben kaj 8 km norde de Hauenstein proksime al la domareto Hermersbergerhof, kiu apartenas al Wilgartswiesen. La monto estas parto de la Frankenweide, centra masivo de la Palatinata Arbaro. Al nordo sekvas la montoj Hortenkopf (alteco 606,2 m), Mosisberg (alteco 608,7 m) kaj la Eschkopf (alteco 608,3 m).
Altaĵo kaj pinto redakti
Akvejoj redakti
Klimato redakti
Precipitaĵo redakti
stacio | precipitaĵo (mm) |
---|---|
Hermersbergerhof | 1095 |
Leimen | 1071 |
forsta domo Taubensuhl | 1125 |
Johanniskreuz | 1004 |
Trippstadt | 941 |
Annweiler | 910 |
Lemberg | 898 |
Temperaturo redakti
La avaraĝa jara temperaturo estas en meza alteco de la Weißenberg 7 ĝis 8 °C kaj malaltiĝas apud la pinto al 6 ĝis 7 °C. Vintre ĝi estas –1 ĝis –2 °C kaj atingas en julio temperaturon de 15 ĝis 16 °C.
Vento redakti
Klimato | Weißenberg (pinto) |
Frankenthal (malaltebenaĵo) |
---|---|---|
percipitaĵo | ~1150 mm | 528 mm |
jara- temperaturo |
6–7 °C | 9–10 °C |
komenco de la printempo |
10.5.–15.5. | 20.4.–25.4. |
vento | ofte; ofte forte |
malpli ofte ofte modere |
bioklimataj aspektoj |
modera stimula klimato |
ŝarĝ- klimato |
Panoramo de la pinto redakti
Vidindaĵoj redakti
Literaturo redakti
- Winfried Lang: Herausragend im Pfälzerwald: Der Luitpoldturm und sein Panorama. Plöger. Annweiler. 2009.ISBN 978-3-89857-254-5
- Kurt Reh:Luitpoldturm auf dem Weißenberg. eldonisto Adolf Hanle. Meyers Naturführer Pfälzerwald und Weinstraße.Bibliographisches Institut. Mannheim.1990. paĝoj=82–84. ISBN 3411071311