Weihnachts-Oratorium (Bach)

La Weihnachts-Oratorium (esperante kristnaskoratorio), BWV 248, estas sesparta oratorio por kantsoloistoj (SATB), miksita ĥoro kaj orkestro de Johann Sebastian Bach. Po unu parto estis unuafoje prezentita de la Thomas-ĥoro en Lepsiko dum la ses diservoj unua kristnaskotago en 1734 kaj epifanio en 1735 en la Nikolai-preĝejo kaj la Thomas-preĝejo anstataŭ la kantato.[1] La kristnaskoratorio apartenas al la plej famaj sakralaj komponaĵoj de Bach.[2] Oni ofte prezentas ĝin dum la advento kaj la kristnaska tempo komplete aŭ en partoj.

Memskribaĵo de la unua paĝo de Weihnachts-Oratorium

Historio kaj akceptado redakti

Antaŭuloj de la kristnaskoratorioj estis la kristnaskhistorioj ekestintaj en la 17-a jarcento. Ĉi tiuj historioj estis sakralaj konĉertoj, en kiuj la evangelio je altaj ekleziaj festotagoj estis aparte solene muzikigata. Konserviĝintaj ekzemploj por tio estas la kristnaskhistorioj de Rogier Michael (1602), Thomas Selle (proksimume 1660) kaj Heinrich Schütz (1664). Kiel en la pasionhistorioj en la kristnaskhistorioj en la centro staras la muzikigo de la biblia teksto, kadrigata kutime per enkonduka kaj finala konĉerto (Exordium kaj Conclusio).

Je Schütz la kristnaskhistorio estas unuece en F-maĵoro, la tipe kristnaska tonalo, komponita kaj dramece okupita. Dum kiam la evangeliisto redonas la rakontan biblian tekston per recitativo aŭ ariozo (sed ĉiam secco), en ok konĉertoj la unuopaj personoj estas okupataj per aliaj voĉoj (anĝelo per soprano kaj Herodo per baso) kaj la persongrupoj (anĝeloj, paŝtistoj, saĝuloj kaj pastroj) per pluraj kantvoĉoj kaj akompanataj per pluraj instrumentvoĉoj. Ankaŭ ĉe Selle aperas ĉi tiuj instrumentaj „intermezoj“.[3] Ĉe „Actus musicus auf Weyh-Nachten“ (proksimume 1683) de Johann Schelle tiam jam alvenas voĉkantaj enigaĵoj (himnostrofoj). Nur per la kompletigo per liberaj poeziaĵoj el la historio fariĝis oratorio.

Per sia nombro de madrigalaj poeziaĵoj laŭ formo de arioj kaj himnoj la kristnaskoratorio de Bach klare superis la kristnaskhistoriojn, havas pli ekligojn al la oratoriaj pasionoj kaj estas de li mem kaj de lia libreto nomata "oratorio". Samtempuloj de Bach kiel Johann Heinrich Rolle, Carl Heinrich Graun kaj Georg Philipp Telemann ankaŭ verkis kristnaskoratoriojn. La praktiko, disdoni tian grandformatan verkon sur plurajn festotagojn, ne devenas de Bach, sed ekligas al jam ekzistaj tradicioj. Dispartigo de la verko kaj prezentado tra pluraj kristnasktagoj estas ebla je la kristnaskhistorio de Schütz, certa je la verko de Schelle kaj ankaŭ verŝajna je la kristnaskhistorioj de Johann Philipp Krieger.[4] Bach konatiĝis kun ĉi tiu procedo en 1705 dum sia vizito en Lübeck, kie kadre de la vespermuzikadoj de Dietrich Buxtehude oni prezentis pli grandajn oratoriojn en tranĉoj tra pluraj tagoj. Ankaŭ je pasiono- kaj paskohistorioj de la 18-a jarcento tiaj disdonadoj ĉe diversaj diservoj estas dokumentitaj.[5]

La ekestotempo de la verko de Bach estis je la fino de kelkaj feliĉaj jaroj sub rektoro Johann Matthias Gesner (septembro 1730 ĝis Oktober 1734), kiu estis favora al Bach kaj ankaŭ okazigis la jam delonge necesa alikonstruado de la Thomas-lernejo.[6] La unua prezentado okazis la ses diservojn inter la unua kristnasktago (25-a de decembro 1734) kaj epifanio (6-a de januaro 1735). La partoj 1, 2, 4 kaj 6 estis prezentataj du fojojn je unu tago, alterne matenon kaj posttagmezon en la ĉefpreĝejoj St. Thomas kaj St. Nikolai, la partoj 3 kaj 5 nur en St. Nikolai.[7]

Pli postaj prezentadoj je la vivotempo de Bach ne estas dokumentitaj, tamen ne malverŝajnaj. Post la morto de Bach Carl Philipp Emanuel Bach heredis la praskriban partituron kaj la originalajn voĉojn. Trans Carl Friedrich Zelter ambaŭ venis al la Sing-Akademie zu Berlin, ĝis kiam ilin akiris en 1854 la Prusa Ŝtata Biblioteko, la nuna Ŝtata Biblioteko je Berlino. Kelkajn partojn Johann Theodor Mosewius probis en la 1840-aj jaroj. Sian remalkovron la kristnaskoratorio dankas al la Berliner Sing-Akademie, kiu reprezentis en sia koncertdomo malantaŭ Neue Wache en la centro de Berlino. Tio samtempe estis la unua prezentado en ne-liturgia kadro.[8]

Camille Saint-Saëns verkis en 1858 Oratorio de Noël kaj Franz Liszt muzikigis la kristnaskhistorion en la unua parto de sia oratorio Christus. En la 20-a jarcento ekz. la tradicio de la kristnaskoratorio estas reekprenata en Weihnachtsgeschichte de Hugo Distler (1933), en Weihnachtsoratorium de Kurt Thomas (1930/31) kaj je Karl Michael Komma. Neniu alia kristnaskoratorio tamen akiris tian popularecon kiel la verko de Bach, kiu atingis ekde la mezo de la 20-a jarcento kadre de la eklezimuzikaj novigomovadoj grandan amasefikon.[2]

Muzika ĝenro kaj strukturo redakti

 
Architektur Weihnachts-Oratorium

Male al la kristnaskhistorioj de la 17-a jarcento, en kiuj la muzikigo de la teksto de la biblia kristnaskhistorio staras en la centro, la kristnaskoratorio kun siaj enigitaj liberaj madrigalaj poeziaĵoj (cefe en la arioj) kaj ĥoraloj estas parenca al oratoria pasiono kaj eklezia kantato. Kio faras krom tio la kristnaskoratorion en si fermita oratorio kaj ne nur kolekto de ses memstaraj kantatoj,[9] estas la sinsekva biblia agado kun diversaj roluloj surbaze de iom longa biblia teksto. Same kiel en oratoria pasiono Bach enmetas la evangeliiston, solistojn por bibliaj figuroj kaj turba-ĥorojn (do ĥorojn, kiuj reprezentas la popolamason) por homgrupoj (paŝtistoj, saĝuloj, anĝeloj). Partoj 1-4 ligiĝas al la rakonto el Lk 2 , partoj 5 kaj 6 al la tekstbazo el Mt 2. Laŭ enhavo en ĉiuj partoj regas la ĝojo pri la naskiĝo de Kristo.

La evangelia teksto estas subdividita en 17 detranĉojn, kio laŭ malnov-eklezia tradicio prezentas la nombron de abundeco (deko reprezentas la malnov-testamentan leĝon, la Dek leĝoj, sepo por la novtestamenta savomesaĝo, la evangelio). La unuaj kvar partoj de la oratorio kun siaj dek detranĉoj el la evangelio pritraktas nur personojn el la malnova Dia popolo, la du lastaj partoj kun sep evangelitekstoj ĉefe la saĝulojn kiel reprezentantoj de la nova Dia popolo.[10] Apud la secco-recitativon por simpla, ĝeneralbasa akompanado de la biblia teksto paŝas en la oratorio la orkestre akompanata recitativo kiel preparo al ario. Krome la oratorio ricevis enirĥoraĵon („Exordium“) kaj finalĥoraĵon („Conclusio“). Bach tre ligis la ses partojn unu kun la aliaj uzante la bazan tonalon D-maĵoro en la partoj 1, 3 kaj ses, kiuj tri ĉiuj havas la saman solenan okupadon de trumpetoj, timbaloj, lignaj blovinstrumentoj kaj arĉinstrumentoj. Je la fino de la tria parto ripetiĝas ties enirĥoraĵo „Herrscher des Himmels, erhöre das Lallen“, kio donas al la unua, simetrie strukturita bloko grandan fermitecon.

La kvara parto konservas per la tonalo F-maĵoro kaj la okupado de la orkestro per kornoj certan memstarecon. Se oni pretervidas parton 4, el la bazaj tonaloj rezultas la kadenco D–G–D–A–D.[11] En parto 2 la subdominanto G-maĵoro simbolas la egan malaltigon de la homiĝo de Dio.[12] Arkitekture en centro je tio staras la ĥoralo n-ro 17: „Schaut hin, dort liegt im finstern Stall“.[11] Tamen Bach uzas la dominanton A-maĵoro en parto 5, por esprimi tie, ke Kristo samtempe estas altigita kiel "reĝo de la judoj" (Nr. 45) kaj ke li estas la brila lumo por la paganoj (reprezentataj per la orientumaj saĝuloj) kaj por la tuta mondo.[13] Ankaŭ per la instrumentado parto 2 komformecon en parto 5, ĉar ambaŭ partoj rezignas je latunblovinstrumentoj. Plia krampo de la tuta oratiorio estas la fakto, ke la unua kaj lasta ĥoraloj (n-ro 5 „Wie soll ich dich empfangen“ kaj n-ro 64 „Nun seid ihr wohlgerochen“) uzas la saman melodion. Ĉiu ĉi indikoj montras sur la unueco de la tuta verko. La presita tekstkajero de la unua prezentado de la Weihnachts-Oratorium do havas la surskribon: „ORATORIO, kiu estis muzikata trans la tuta kristnasko en ambaŭ ĉefpreĝejoj je Lepsiko. ANNO 1734“.[14]

Parodiprocedo redakti

 
Enirĥoraĵo el parto 1, en kiu Bach transprenis la tekston de la parodimodelo „Tönet, ihr Pauken! Erschallet Trompeten!“ en la partituron, trastrekas kaj korektas en „Jauchzet, frohlocket, auf, preiset die Tage“ korrigiert.

La muzikon Bach nur parte novkomponis. Multajn ĥoraĵojn kaj ariojn li elprenis el profanaj verkoj antaŭe ekestintaj (inter ili du Drammi per musica por la saksia reĝodinastio, BWV 213 kaj 214). Ekzemple la enkonduka ĥoraĵo „Jauchzet, frohlocket“ devenas rekte de la enkonduka ĥoro de la drama bondezirkantato BWV 214 „Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!“ (pro tio la analoga komenca sinsekvo de timbaloj kaj poste trumpetoj). Verŝajne Bach celis je la komponado de la modeloj la ontan uzadon, ĉar la elspezaj, sed unikaj laŭokazaj verkoj ne plu povis esti denove prezentotaj.[15][16]

Uzi ekzistantajn pecojn per parodiado je la tempo de Bach ne estis maloftaĵo. Malantaŭe staris la konvinkiĝo pri la unueco de sakrala kaj profana muziko[17] kaj la rilatado sur antaŭdonita kanono de afekcioj, krom tio ankaŭ metieca-lernejeca kompreno pri muziko.[18] Valoriga distingo inter originalo kaj aranĝaĵo al komponistoj de la baroko estis fremda.[15] En la epoko de Sturm und Drang kaj de la postsekvanta romantismo fariĝis domina la imago de artista originalgeniulo, kiu per tuja inspirado kreas la ununure grandan. Ankoraŭ post la mezo de la 20-a jarcento pintaj muzikistoj sentis la ne-originan ekestomanieron de Weihnachts-Oratorium embarasa.[19] Tamen ĉi tiu kompreno ne povis malhelpi, ke el ĉiuj pli grandaj verkoj de Bach la kristnask-oratorio nun estas la plej populara kaj plej ofte prezentata. Ankaŭ en aliaj malfruaj kantmuzikoj de Bach ekz. en H-moll-Messe troviĝas kelkaj parodioj. Cetere Bach transskribis neniam sakralajn muzikojn en profanajn, sed nur inverse.

Je la parodiado ne temas pri fidela transprenado de la pli frua komponaĵo kun nove subigita teksto. Bach transponis la pecojn en aliajn tonalojn, postulis tiam ankaŭ aliajn kant- kaj instrumentensemblojn kaj novinterpretis la novan tekston je diversaj loko ankaŭ muzike. Ĝuste en Weihnachts-Oratorium la orkestra parto estas treege kolorriĉa kaj povas validi kiel bildeca: trumpetoj kaj timbaloj simbolas la dian, arĉinstrumentoj kaj flutoj la ĉielan-anĝelan sferon kaj la hobojoj la paŝtistojn (kaj per tio ja ĉiujn homojn).[20]

Ĉapitro Superrigardo indikas tabele la pokazajn modelojn kaj fontojn por la parodiitaj pecoj.

Muzikaj formoj redakti

 
Anonima pentraĵo, Naskiĝo de Kristo, Italio, 18-a jc.

Bach uzis en Weihnachts-Oratorium la samajn muzikdramajn formojn kiel en siaj oratoriaj pasionoj (Mateo- kaj Johano-pasiono) kaj oratorioj (Ĉielira oratorio kaj Paska oratorio), metas la pezocentron tamen sur la lirikan kaj kontemplan.[21] Al la tri bazantaj tekstĝenroj laŭas pokaze malsamaj komponformoj:[22]

  • biblia teksto: secco-recitativo (en n-ro 13 „Und der Engel“ kiel akompanata recitativo), ariozo, turba-ĥoraĵo
  • ĥoralo: ĥoralkomponaĵo por ĥoro (en n-ro 7 „Er ist auf Erden“ kaj 38/40 „Jesu, du mein liebstes Leben“ soloista kaj ligita kun recitativo)
  • libera poeziaĵo: akompanata recitativo, ario, enkonduka ĥoraĵo

La sinsekvan biblian tekston interrompas liberaj poeziaĵoj kaj ĥoraloj, kiuj klarigas kaj proprigas al la aŭskultantaro la okazintaĵon.[23] Podetale en Weihnachts-Oratorium troviĝas jenaj muzikaj formoj:

  1. Secco-recitativo: La apogilon de la kristnask-oratorio formas la recitativoj, en kiuj la evangeliisto – laŭ malnova eklezia tradicio kantata far tenoro – rakontas la biblian tekston. Bach muzikigis la raportajn bibliajn tekstojn helpe de secco-recitativoj, subtenataj do nur per la bas-grupo sen plua instrumenta akompanado. Laŭvortaj paroladoj en la biblia teksto estas alordigataj al certaj soloistoj, la solilokventoj, kiuj rolas kiel dramatis personae. Herodon figuras baso (n-ro 55 „Ziehet hin“), la anĝelon soprano (n-ro 13 „Fürchtet euch nicht“). Je parolantaj homgrupoj Bach utiligas turba-ĥoraĵon. Ĉiuj bibliaj recitativoj estas novkomponaĵoj de Bach. krome troviĝas du pluaj, mallongaj secco-recitativoj, kies enhavo ne estas biblia teksto, sed enkondukas sekvontan ĥoralon. En n-ro 22 („So recht, ihr Engel“) la baso invitas la anĝelojn al laŭdo, kaj en n-ro 63 („Was will der Höllen Schrecken nun“) ĉiuj kvar soloistoj unuiĝas kiel en finalo de opero antaŭ la fina ĥoraĵo.
  2. Akompanata recitativo: Ĉar la secco-recitativo jam estas uzata por la muzikigo de la evangelio, male al la Bach-kantatoj la instrumente akompanata recitativo anstataŭas ĝin en Weihnachts-Oratorium.[24] Ĝi servas por alkonduko al sekvonta ario kaj preparas ĉi tiun laŭ enhavo kaj afekcio. La 14 akompanataj recitativoj ne baziĝas sur bibliaj tekstoj, sed sur liberaj poeziaĵoj. Voĉregistro kaj muzika formo ne estas klare fiksitaj. Ekz. Bach ligas la recitativon en n-ro 7 („Er ist auf Erden“) kun ĥoralo en dueto de soprano kaj baso, en n-ro 38 („Immanuel, o süßes Wort“ ) kaj 40 ( „Wohlan, dein Name“) la bas-recitativon kun sopran-ariozo kaj en n-ro 45 („Wo ist der neugeborne König“) la ald-recitativon kun du turba-ĥoraĵoj. Escepte parton 6 ĉiuj akompanataj recitativoj estas novkomponaĵoj de Bach.
  3. Turba („popolamaso“, „bruo“): Homgrupoj estas figuritaj per turba-ĥoro. En la pasionoj kaj oratorioj de Bach la turbae interrompas la recitativon, kiam en la biblia rakonto aperas pluraj personoj parolantaj. Ekzemple eksonas laŭ moteta stilo la ĥoro de la biblia vorto je la kantado de la anĝeloj (n-ro 21 „Ehre sei Gott“), je la voko de la paŝtistoj (n-ro 26 „Lasset uns nun gehen“) kaj je la demando de la saĝuloj (n-ro 45 „Wo ist der neugeborne König“).[25] Je la altaj sacerdotoj (n-ro 50 „Und ließ versammeln“) tamen Bach kantigas la evangeliiston la biblian verson cititan de ili.
  4. Ario: Muzike kaj teologie la arioj konsistigas en la ses partoj de Weihnachts-Oratorium la centrojn. Ili ankaŭ muzikigas liberajn poeziaĵojn. Ili interrompas la sinsekvan agadon favore al la statika momento de kontemplado. En ĉiu el la ses partoj troviĝas du arioj, kiuj plejofte estas strukturitaj el tri partoj. entute kvin arioj (n-roj 4, 8, 19, 29, 41) estas puraj tripartaj arioj, tri estas komponitaj laŭ la modelo A–B–A (n-roj 31, 51, 62). N-ro 39 („Flößt, mein Heiland“) estas triparta (A–B–B) kaj ankaŭ la instrumente dominata ario n-ro 57 („Nur ein Wink“) (A–BCA–ABC). Duparte strukturita estas n-ro 15 („Frohe Hirten“), dum kiam n-ro 57 („Erleucht auch“) disfalas pro la mallongigo de la triparta formo en du same longajn partojn.[26] N-ro 29 („Herr, dein Mitleid“) estas dueto, n-ro 51 („Ach, wenn wird“) trio. El la arioj nur n-ro 31 („Schließe, mein Herze“) kaj eble n-ro 51 estas novkomponitaj. Aparte la arioj kaj ĥoraloj servas por kontemplado kaj klarigas la gravecon de la kristnaska okazintaĵo por la unuopaj kredantoj.[27] Unuopaj solovoĉoj transprenas je tio certan rolon: dum kiam la soprano esprimas la humoron de la animo, la aldo reprezentas la voĉon de la kredo kaj de la eklezio, kiel personigite en partoj 2 kaj 3 far Maria.[28]
  5. Ariozo: Perantan pozicion inter recitativo kaj ario tenas ariozo. Simile al akompanata recitativo ĝi estas instrumente akompanata. En Weihnachts-Oratorium estas du ariozoj por la baso, kiuj estas ligitaj kun sopran-ĥoralo („Jesu, du mein liebstes Leben“) al dueto (n-roj 38 kaj 40). En la recitativo de la altaj sacerdotoj (n-ro 50 „Und ließ versammeln“) Bach preskribas Andante sen instrumenta akompano. Jen la profetocitaĵo Mi 5,1 akiras per la daŭra okonamovado kaj oktavsaltoj de la kontinua baso samkiel per la kantebla melodilinio ĉe la evangeliisto sian solenan efikon.[29]
  6. Enkonduka ĥoraĵo: La kristnask-oratorio ĉefe populariĝis pro siaj solenaj enkondukaj ĥoraĵoj, kiuj prezentas krom la arioj muzikajn kulminojn en la verko. Per abunda instrumenta okupado kaj kvarvoĉa ĥoro ili esprimas la ĝojon pri la naskiĝo de Kristo. Ili estas strukturitaj kiel pompaj festmuzikoj kaj staras ĉiuj en maĵortonaloj kaj en facilmova triotakto. Male al la kantatoj de Bach kiel tekstmodeloj por la enkondukaj ĥoraĵoj ne troviĝas bibliaj tekstoj aŭ ĥoraloj, sed liberaj poeziaĵoj. Parto 2 tamen estas enkondukata per paŝtista muziko laŭ formo de instrumenta pastoralo (n-ro 10). El la enkondukaj movimentoj Bach novkomponis nur ĉi tiun „simfonion“ kaj la enkondukan ĥoraĵon „Ehre sei dir, Gott, gesungen“ (n-ro 43).
  7. Ĥoralo: La ĥoraloj starigas ponton al la paroko, kavankam ĉi tiu ja ne kunkantis ilin.[30] Tiuj ĉi staras ekster la drama agado[31] kaj servas al la tuta paroko kiel prezentado de la objektivaj saveldiroj, dum kiam la arioj prefere celas la subjektivan flankon en ĉiu unuopa aŭskultanto.[27] Escepte n-ron 64 („Nun seid ihr wohlgerochen“) ĉiuj ĥoraloj de Weihnachts-Oratorium estas novkomponitaj. Ili distingiĝas per eleganta kaj polifonia kontrapunkto kaj esprimpova senpereco.[32] La nombro de ĥoraloj je parto povas varii inter du (partoj 1, 5, 6) kaj tri (partoj 2, 3, 4). Bach pritraktas la ĥoralojn diversmaniere.[21] Enmeze de la partoj la ĥoraloj estas komponitaj kiel simplaj parokaj ĥoraloj kaj instrumentitaj colla parte, tamen laŭ maniero tipa por Bach ekipitaj per trairaj kaj ŝanĝaj notoj. Tamen la plej multaj finaj ĥoraloj surmontras la saman solenan instrumentadon kiel la enkondukaj ĥoraĵoj kaj formas kune kun la enkondukaĵo la kadron de la partoj. La finalaj ĥoraĵoj estas male al la aliaj ĥoraloj muzike pli abunde formitaj kaj plejofte ekipitaj per instrumentaj antaŭ-, inter- kaj postludoj, n-ro 42 („Jesu, richte mein Beginnen“) kaj n-ro 64 per orkestraj ritorneloj.[21] Nur parto 5 finiĝas per simpla ĥoralkomponaĵo sen la alikaze devigaj instrumentoj (n-ro 53 „Zwar ist solche Herzensstube“), ĉar ĉi tiu parto eksonis anstataŭ la kutima dimanĉa kantato.[33]

Teksto redakti

 
Titolpaĝo kaj unua paĝo de la libreto, Lepsiko 1734

La bibliaj tekstoj devenas de la evangeliistoj Luko (Lk 2,1+Lk 2,3-21) kaj Mateo Mt 2,1-12. Ĝi ampleksas la naskiĝhistorion, la cirkumcidon kaj nomdonado kaj la historion de la saĝuloj el la orientolando. Nur la duono de la muzikigitaj bibliaj tekstoj laŭas la tiaman diservan legordo. Bach evidente ekprenas la tradicion de la pli malnovaj kristnaskhistoriojn de Heinrich Schütz kaj aliaj, kiuj ankaŭ bazigas tian tekstamplekson.[34]

El la 15 ĥoraltekstoj kvin devenas de Paul Gerhardt (n-roj 5, 17, 23, 33, 59), tri de Martin Luther (n-roj 7, 9, 28), tri de Johann Rist (n-roj 12, 38/40, 42) kaj kvar pluaj de diversaj tekstpoetoj (n-roj 35, 46, 53, 64).[35] La teksto de la liberaj pecoj kutime estas atribuata al Picander, la lepsika tekstpoeto de Bach, tamen ĉi tiu atribuo ne estas dokumentebla. La lepsika libreto, presita en 1734 por la paroko, indikas laŭ tiama kutimo nek komponiston nek libretiston. Picander ankaŭ verkis la tekston de la Dramma per musica Herkules BWV 213, kies muziko servis kiel modelo por la kristnask-oratorio, tamen ne la tekston de la Dramma per musica BWV 214, kiu ankaŭ servis kiel modelo. La supozo, ke Picander priverkis sian propran verkon, estas neverŝajna, ĉar ĉi tiuj poemoj poste ne aperis en liaj presitaj kolektovolumoj.[36] Kutime oni supozas, ke Bach kune kun aŭ sendepende de Picander transverkis la tekstojn, tiel ke ĉi-lasta ne volis publikigi ilin poste en ĉi tiu formo sub sia nomo.[37]

Kiel en la aliaj oratorioj kaj kantatoj de Bach ankaŭ en Weihnachts-Oratorium la tekso havas la funkcion de rakonto (narratio), interpretado (explicatio) kaj alproprigo (applicatio).[23] Ofte gvidvortoj ligas la rakontan biblian tekston kun la klariganta akompanata recitativo kaj la ario, kiu alcelas kontempladon.[23] Alvenas kiel kvara elemento la fina ĥoralo kiel resuma konfirmo.[38] Je tio Bach montriĝas kiel interpretanto de la biblio: lia komponaĵo respegulas teologian klarigadon kaj estas strukturita kiel „sonanta prediko“ (praedicatio sonora).[39] La foje iomete malfacile komprenebla, bildriĉa lingvaĵo de la novpoeziitaj arioj eble estas dankenda al influoj de la pietismo. La pozicio de Bach en la piohistorio tamen estas pridisputata.[40]

La maniero, per kiu Bach interrilatigas muzikon kaj tekston, okazas laŭsence de muzika retoriko.[41] Baziĝanta sur la baroka afekciinstruo, muzika formo, tempo, dinamiko, tonalkarakteristiko, ritma formado kaj instrumentado pregas la fundamentan karakteron de peco, dum kiam certaj retorikaj stilfiguroj transigas muzike la signifon de certaj vortoj.[42] Ekzemple Bach figuras la manĝotrogon, malkonvena por la naskiĝo de la Difilo, per passus duriusculus laŭ formo de diminuita septimo (n-ro 16 „Und das habt zum Zeichen“), la pripensadon de Maria li ilustras per aposiopesis (duontakta paŭzo kaj fermato je la fino de recitativo n-ro 30) kaj tuj forrompas la katabasis je la hipokritaj vortoj de Herodo „dass ich auch komme und es anbete“ (n-ro 55 „Da berief Herodes“).[43]

Prezentmaniero redakti

 
Nikolaikirche
 
Thomaskirche

Laŭ la ekkonoj de la muziksciencistoj Joshua Rifkin kaj Andrew Parrott la kristnask-oratorion dum la tempo de Bach ne prezentis ĥoro laŭ nuntempa senco, sed nur solokvarteto.[44] Aliaj reprezentantoj de la historiema koncertado kiel Ton Koopman tamen kontestis ĉi tiun teorion kaj ĉiam denove uzas malgrandan ĥoron.[45] Dum prezentadoj en la nuntempo kutime kantas pli grandaj ĥoroj kun amatorkantantoj. Soloajn prezentadojn faras plejparte nur profesiaj ensembloj.

Bach instrumentis la ses partojn malsamaj, precipe je la enmeto de trumpetoj kaj lignaj blovinstrumentoj. En ĉiuj partoj muzikas krom la kvar soloistoj SATB (nur parto 4 sen aldo) kaj kvarvoĉa (knabo-)ĥoro la arĉinstrumentoj (violonoj 1, 2, vjolo) kaj kontinua baso (violoncelo, basviolono, orgeno kaj fagoto). Povas alveni je tio tri trumpetoj, timbaloj, du transversaj flutoj kaj du hobojoj (ankaŭ kiel amorhobojo). En la tri partoj en D-maĵoro (1, 3 kaj 6) dominas la solenaj trumpetoj kaj timbaloj, en parto 4 la kornoj, en parto 2 la paŝtistecaj flutoj kaj hobojoj kaj en parto 5 la konĉertaj arĉinstrumentoj. La orgenoj en Lepsiko ĉiuj estis agorditaj laŭ la alta ĥortono.[46]

Kanta partoprenado de la aŭskultantantaro ĉe la ĥoraloj nek estis kutima je la tempo de Bach[30] nek estas hodiaŭ. Aparta maniero de la prezentado estas la publika kunkantado, je kiuj la tuta publiko kunkantas ĥoraĵojn kaj soloariojn de la oratorio.[47]

Albert Schweitzer avertis pri tio, prezenti la tutan verkon dum unu vespero, ĉar alikaze „la laciĝinta aŭskultanto ne plu povas kapti la belaĵojn de la dua parto“. Je prezentadoj dum unu vespero anstataŭe estas „pli avantaĝe, abunde forstreki“, precipe la ariojn, ĉar ili malmulte kontribuas al la kristnaska agado.[48]

Ofte oni prezentas en unu koncerto la partojn 1 ĝis 3, la partojn 4 ĝis 6 aŭ 1 ĝis 3 kaj 6 (ŝatata pro la unueca instrumentado), plejofte dum la adventotempo, do fremde al la destinado en la semajnoj antaŭ kristnasko. Pri tio kulpas la ŝanĝitaj kondiĉoj por la eklezia muziko, kiuj transmetis ĉi tiun muzikon el la liturgia en la koncertan kadron; nur malofte oni ankoraŭ realigas la planon de Bach, muziki la unuopajn partojn dum malsamaj dimanĉoj kaj festotagoj je kaj post kristnasko. La 275-a jubileo de la unua prezentado en la jaro 2009 estis okazo, prezenti en Lepsiko la partojn kiel dum la tempo de Bach je la unuopaj festotagoj en la du preĝejoj dum la diservo.[49][50]

Superrigardo redakti

Parto 1: „Jauchzet, frohlocket“ redakti

 
Piero della Francesca, naskiĝo de Kristo, 1460–1475

Ensemblo: soloistoj, ĥoro, trumpetoj 1 -3, timbaloj, transversaj flutoj 1/2, hobojoj 1/2 (ankaŭ kiel amorhobojo), arĉistrumentoj kaj kontinua baso

Antaŭvidata prezentotago: 1-a Kristnasko-tago (25-a de decembro)

Enhavo: La unua parto prezentas la naskiĝon de Jesuo. Bach komencas ĉi tiun parton kaj per tio la oratorion kiel la plej multajn el siaj kantatoj per grandioza enkonduka ĥoraĵo, jen per timbaloj kaj trumpetoj. „Jauchzet, frohlocket“ (Jubilu, ĝojegu) tuj rekte alparolas la parokon kaj enigas ĝin en la aktualan agadon:[51] „rühmet, was heute der Höchste getan“. La kristnask-historio komencas per tio, ke Maria kaj Jozefo estis devigata per leĝo de imperiestro Aŭgusto, forlasi sian hejmregionon Galileo kaj lasi sin nombri en Bet-Leĥem, naskiĝloko de Jozefo (n-ro 2). Impulsite per ĉi tiu ekstera motivo la aldo-ario „Bereite dich, Zion“ respegulas la internan adventan sopiron[52] kaj prezentas unuan ideon pri la grandiozeco de la alproksimiĝa. „Ciono“ fariĝas laŭ malnov-kristanisma tradicio kaj fianĉino-mistiko imago por la kristana komunumo, kiu kiel fianĉino atendas sian fianĉon (= Kriston).[52] Ke dum la ĥoralo „Wie soll ich dich empfangen“ (Kiel mi akceptu vin) de Paul Gerhardt ne eksonas la nun kutima ĥoralmelodio, sed tiu de „O Haupt voll Blut und Wunden“ (Ho kapo plena je sango kaj vundoj), oni antaŭe teologie interpretis jene, ke per la homiĝo jam komencus la suferado kaj ĉe la manĝotrogo jam memorigus la krucumilon.[53] La pli nova esploro pri Bach tamen pruvis, ke ĉi tio estis la kutima melodio en la lepsikaj kaj dresdenaj kantaroj.[54]

La recitativo „Und sie gebar ihren ersten Sohn“ (Kaj ŝi naskis sian unuan filon; n-ro 6) raportas pri la naskiĝo de Jesuo. Jen Bach esprimas la profundan humiliĝon de la homiĝo de Kristo, deflankiĝante al d-minoro kaj ne uzante la atenditan D-maĵoron.[55] Kontraŭe al tio la ario „Großer Herr, o starker König“ (Granda sinjor', ho forta reĝo; n-ro 8) gloras himne la majestecon de Dio. Sur tion montras la tonalo D-maĵoro, la rompitaj trisonoj en la trumpeto kaj la multaj oktavsaltoj en la ĝeneralbaso, kiuj ilustras la totalecon de Dio.[56] Ĉe la vortoj „muss in harten Krippen schlafen“ (devas dormi en malmola manĝotrogo) eksilentas la trumpeto, kaj la sinkopoj simboligas, kiel malkonvena ĉi tiu humiliĝo estas por la eterna Difilo.[57] Parto 1 finiĝas per la peto igi la propran koron manĝotrogo kiel ĉiama memoro.[58] Je la fino de ĉiuj partoj staras ĥoralo, kiel estas kutime en la kantatoj de Bach. En la oratorio ĝi estas pliriĉigata je la plej multaj festotagoj (1, 2, 4 kaj 6) per la pokaze koncertaj instrumentoj, ĉikaze de la trumpetoj. en parto 3 la ĥoralo ja estas simpla, tamen poste estas ripetata la enkonduka ĥoraĵo.

N-ro Formo Tonalo Takto Tekstokapo Instrumentado Fonto
1 ĥoraĵo D-maĵoro 3/8 Jauchzet, frohlocket, auf, preiset die Tage 3 trumpetoj, timbaloj, 2 flutoj, 2 hobojoj, arĉinstrumentoj (violono 1, 2, vjolo) kaj kontinua baso (violonĉelo, basviolono, orgeno kaj fagoto) BWV 214/1: ĥoraĵo, Tönet, ihr Pauken! Erschallet, Trompeten!
2 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Es begab sich aber zu der Zeit kontinua baso teksto: Lk 2,1+3−6
3 akompanata recitativo (aldo) Nun wird mein liebster Bräutigam 2 amorhobojo, kontinua baso  
4 ario (aldo) a-minoro/ C-maĵoro 3/8 Bereite dich, Zion, mit zärtlichen Trieben amorhobojo, violono 1, kontinua baso BWV 213/9: ario, Ich will dich nicht hören, ich will/mag dich nicht wissen
5 ĥoralo a-minoro C (4/4) Wie soll ich dich empfangen 2 flutoj, 2 hobojoj, arĉinstrumentoj, kontinua baso teksto: Paul Gerhardt, 1653
6 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und sie gebar ihren ersten Sohn kontinua baso teksto: Lk 2,7
7 ĥoralo (soprano)
akompanata recitativo (baso)
D-maĵoro 3/4
C
Er ist auf Erden kommen arm
Wer will die Liebe recht erhöhn
2 amorhobojoj, kontinua baso teksto (ĥoralo): Martin Luther, 1524
8 ario (baso) D-dur 2/4 Großer Herr, o starker König trumpeto 1, fluto 1, arĉinstrumentoj, kontinua baso BWV 214/7: ario, Kron und Preis gekrönter Damen
9 ĥoralo D-maĵoro C (4/4) Ach mein herzliebes Jesulein! 3 trumpetoj, timbaloj, 2 flutoj, 2 hobojoj, arĉintrumentoj kaj kontinua baso (violonĉelo, basviolono, orgeno kaj fagoto) teksto: Martin Luther, 1535

Parto 2: „Und es waren Hirten in derselben Gegend“ redakti

 
Govaert Flinck, Anoncado al la paŝtistoj, 1639

Ensemblo: soloistoj, ĥoro, transversaj flutoj 1/2, amorhobojoj 1/2, ĉashobojoj 1/2, arĉinstrumentoj, kontinua baso

Antaŭvidata prezentotago: 2-a kristnaskotago (26-an de decembro)

Enhavo: La dua parto temas pri la mesaĝo al la paŝtistoj pri la naskiĝo de Jesuo. Malsimile ol en ĉiuj aliaj partoj, en kiuj je la komenco staras ĥoraĵo, en ĉi tiu nokta sceno eksonas pura instrumentmuziko, titolita simfonio, laŭ speco de pastoralo en punktita siĉiliano-ritmo.[59] Flutoj kaj arĉinstrumentoj simbolas anĝelan ĉielmuzikon, ĉashobojo (ŝalmo kaj bordunobaso) popularajn kaj simplajn terciomelodiojn de la paŝtistoj;[60] la sferoj aperas kontraŭstarigitaj.[61] Dum la nokto je la teruro de la paŝtistoj aperas anĝelo (n-ro 11). Lian brilon, kiu ne volas terurigi, sed lumigi, prezentas la ĥoralo „Brich an, o schönes Morgenlicht“ (Ekbrilu, ho bela matenlumo).[62]

En recitativo n-ro 13 la anĝelo sciigas kiel sopran-solilokvento en la plej altaj tonoj (ĝis a′′) la naskiĝon de Kristo.[63] La fina bas-recitativo memorigas pri la malnov-testamenta profetaĵo al Abraham el Gen 12,2, kiu nun plenumiĝis kaj estas diskonigata al la paŝtistoj. La duparta tenor-ario n-ro 15 estas komprenebla kiel adekvata respondo per tio, ke la paŝtistoj admonas sin reciproke, hasti por vidi la infanon.[64] La kurantaj deksesonaj-figuroj, kiuj plirapidiĝas al tridekduonaj kuraĵoj, ilustras ilian rapidan movon. La alte virtuozaj melismoj havas la ĝojon kiel bazan afekcion.[65] Strange la evangeliisto transprenas en la secco-recitativo la daŭrigon de la anĝela citaĵo, la trovadon de la infano en la manĝotrogo (n-ro 16).[66] Bach metas la ĥoralon „Schaut hin, dort liegt im finstren Stall“ (Rigardu, jen kuŝas en la malluma stalo) harmonie malsupren en la subdominanton, kio esprimas la humiliĝon de la Difilo.[67] La ĥoralo lokas en la centro de parto 2 kaj per tio en la centro de la kristnaska duono de la partoj 1 ĝis 3.[68]

La basvoĉo admonas al tio, iri al la stalo kaj kanti al la infano ĉe la lulilo kanton (n-ro 18).[69] Post kiam Maria kantis la lulkanton „Schlafe, mein Liebster“ (Dormu, mia kara), la anĝelaro jubilas per grandioza moteta tuto-fugo kun longaj melismoj „Ehre sei Gott in der Höhe“ (Gloro estu al Dio en la alto; n-ro 21). Tion kontrastas en la piano-mezparto la paco sur la tero („Friede auf Erden“), kiun alportas la infano.[70] Bach pentras la pacon per desupraj figuroj de katabazo, dum kiam la kontinua baso pedaltone per longe daŭrantaj tonoj trovas trankvilon.[71] La fina ĥoralo „Wir singen dir in deinem Heer“ (Ni kantas al vi en via aro) ekprenas la dancecan ritmon de la simfonio, sed klarigas per la instrumentado de la flutoj kaj hobojoj, ludantaj en oktavdistanco, ke ĉiela kaj tera muziko nun ne plu kontraŭstaras, sed unuiĝas al komuna Gloria.[72]

Parto 3: „Herrscher des Himmels, erhöre das Lallen“ redakti

 
Matthias Stom, Adorado de la paŝtistoj, 2-a duono de 17-a jc..

Ensemblo: soloistoj, ĥoro, trumpetoj 1-3, timbaloj, transversaj flutoj 1/2, hobojoj 1/2 (ankaŭ kiel amorhobojo), arĉinstrumentoj, kontinua baso

Antaŭvidita prezentotago: 3-a kristnaskotago (27-an de decembro)

Enhavo: La tria parto finas la esencan historion de la kristnaska nokto per la adorado far la paŝtistoj en la stalo je Bet-Leĥem. La solena enkonduka ĥoraĵo kun plena instrumenta okupaĵo gloras la „Reganton de la ĉielo“, je kio ĝi nur malrekte rilatas al la kristnaska okazintaĵo.[73] Post la malapero de la anĝeloj (n-ro 25) la paŝtistoj survojiĝas al Bet-Leĥem, admonante unu la alian: „Ni nun ekiru“. La preskaŭ neinterrompitaj okonaj pasaĵoj en la kontinua baso kaj la deksesono-ĉenoj de la akompanaj instrumentvoĉoj klare ilustras la movadon de la paŝtistoj, kiu komence estas kontraŭenira, sed poste trovas komunan direkton.[74] La akompanata recitativo (n-ro 27 „Li konsolis sian popolon'“) indikas la savon de la di-poplo kiel celo de la naskiĝo de Kristo, kion substrekas la komencado de la flutoj, kiuj simbolas la ĉielan sferon.[75] La sekva ĥoralo enbuŝigas al la aŭskultantaro la respondon pri la donaco de la dia amo: „Ĉion ĉi li faris por ni“.[76]

En la dueto „Herr, dein Mitleid“ (Sinjoro, via kompato; n-ro 29), kiun Bach aliverkis grave kompare kun la modelo,[77] la paŝtistoj laŭdas je hobojakompanado la kompatan direktiĝon de Dio al la homoj. La meza parto (taktoj 120–126) ilustras la bonvolemon de Dio je kristnasko per tio, ke la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj.[78] Post kiam la profetaĵo de la anĝelo konfirmiĝas, la paŝtistoj disvastigas la ĝojan novaĵon (n-ro 30). En dua lulkanto (komparu n-ron 19) Maria provas medite enigi al si la aŭditan (n-ro 31 „Schließe, mein Herze, dies selige Wunder fest in deinen Glauben ein“ [fiskenfermu, mia koro, ĉi tiun beatan miraklon en vian kredon]), por konfesi post tio: „Ja, ja, mein Herz soll es bewahren“ (Jes ja, mia koro gardu ĝin; n-ro 32). La energia ĥoralo „Ich will dich mit Fleiß bewahren“ (mi volas gardi vin diligente) ekprenas ĉi tiun ideon kaj celas ekzistencialan alproprigon de la aŭdita.[79] La evangeliisto raportas pri la gaja reveno de la paŝtistoj (n-ro 34). Post tio sekvas la intensiĝanta, suprenstrebanta ĥoralo „Seid froh dieweil“ (Estu gaja dume) kiel alvoko al ĉiuj kristanoj. La „unua duono“ de Weihnachtsoratorium finiĝas per la ripetado de la enkonduka ĥoraĵo „Herrscher des Himmels“. Ankaŭ per la tonala kadro D-maĵoro en la unua kaj tria partoj la partoj 1-3 ricevas apartan fermitecon.[80]

N-ro Formo Tonaalo Takto Tekstkomenco Instrumentado Fonto
24 ĥoraĵo D-maĵoro 3/8 Herrscher des Himmels, erhöre das Lallen trumpetoj 1, 2, 3, timbaloj, flutoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso BWV 214/9: ĥoraĵo, Blühet, ihr Linden in Sachsen, wie Zedern
25 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und da die Engel von ihnen gen Himmel fuhren kontinua baso teksto: Lk 2,15
26 ĥoraĵo A-maĵoro 3/4 Lasset uns nun gehen gen Bethlehem flutoj 1, 2, amorhobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj, kontinua baso BWV 247/2b+25b?, Ja nicht auf das Fest kaj Wir haben gehöret, daß er saget: Ich will den Tempel eblaj parodimodeloj, sed neklaraj
27 akompanata recitativo (baso) A-maĵoro   Er hat sein Volk getröst' flutoj 1, 2, kontinua baso  
28 ĥoralo D-maĵoro C (4/4) Dies hat er alles uns getan flutoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Martin Luther, 1524
29 dueto (soprano, baso) A-maĵoro 3/8 Herr, dein Mitleid, dein Erbarmen amorhobojoj 1, 2, kontinua baso BWV 213/11: ario, Ich bin deine, du bist meine; eble la modelo jam estas parodio
30 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und sie kamen eilend kontinua baso teksto: Lk 2,16−19
31 ario (aldo) D-maĵoro/b-minoro 2/4 Schließe, mein Herze, dies selige Wunder soloviolono, kontinua baso novkomponita (komence estis planita parodio pri BWV 215/7, Durch die von Eifer entflammeten Waffen, kiun Bach tamen tiam uzis por n-ro 47)
32 akompanata recitativo (aldo) Ja, ja, mein Herz soll es bewahren flutoj 1, 2, kontinua baso  
33 ĥoralo G-maĵoro C (4/4) Ich will dich mit Fleiß bewahren flutoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Paul Gerhardt, 1653
34 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und die Hirten kehrten wieder um kontinua baso teksto: Lk 2,20
35 ĥoralo f♯-minoro C (4/4) Seid froh dieweil flutoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Christoph Runge, 1653
24 ĥoraĵo da capo D-maĵoro 3/8 Herrscher des Himmels, erhöre das Lallen trumpetoj 1, 2, 3, timbaloj, flutoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso BWV 214: ĥoraĵo, Blühet, ihr Linden in Sachsen, wie Zedern

Parto 4: „Fallt mit Danken, fallt mit Loben“ redakti

 
Rembrandt van Rijn, Cirkumcido de kristo, 1661

Ensemblo: Solooj, ĥoro, korno (Corno da caccia) 1/2, hobojoj 1/2, arĉinstrumentoj, kontinua baso

Antaŭvidita prezentotago: Novjaro (1-an de januaro; festo de la cirkumcido de Kristo)

Enhavo: Pro la alia instrumentado per kornosono kaj la el tio rezulta tonalo F-maĵoro la kvara parto de la kristnask-oratorio ricevas propran karakteron sen elfali el la oratorio.[81] La bazo estas nur ununura biblia verso, tiel ke la drama elemento staras malpli forte en la malfono ol en la aliaj partoj. Ligita kun la cirkumcido estas la nomdono, kiun parto 4 prikantas solene same kiel medite.[81] La enkonduka ĥoraĵo instigas, danki al Dio, ĉar lia filo volas fariĝi „Mesio kaj Savanto“. La evangeliisto raportas pri la cirkumcido, je kiu la novnaskito ricevas la nomon Jesuo. En n-roj 38 kaj 40 pokaze unu basrecitativo estas kombinata kun ariozo-ĥoralo (soprano) kaj esprimata la ligo de la kredantoj kun Jesuo per sensema maniero, kiu eĉ en la morto trovas finon.[82] Tiamaniere parto 4 starigas la ponton al la pasionhistorio.[83] Verŝajne prezentiĝas aludo al la kristnaska rakonto pri la mortonta maljunulo Simeon, kiu vidas en la filo de Maria la plenumon de la malnovtestamenta kaj de sia persona espero.[84]

La eĥo-sopranario staras centra en la simetria strukturo.[85] Ĝi konfirmas, ke la nomo de la Savanto ne povas inspiri eĉ la plej malgrandan teruron per tio, ke la diversaj demandoj de la kredanto estas respondataj per la kuraĝigo de la Krist-infano per eĥo.[86] Post la kontempla mezparto (n-roj 38–40) tempo kaj afekcio ŝanĝiĝas: la rapidaj sesdekonaj ĉenoj de la tenorario ilustras la novgajnitan firman esperon kaj la konfeson, voli vivi por la Savanto.[87] Paŝas la deziro, povi fari tion per konvena kaj digna maniero. Konĉerta ĥoralo finas parton 4 per la peto pri la helpo de Jesuo; ankaŭ jen la nomo Jesuo denove staras en la centro.[88]

N-ro Formo Tonalo Takto Tekstkomenco Instrumentado Fonto
36 ĥoraĵo F-maĵoro 3/8 Fallt mit Danken, fallt mit Loben kornoj 1, 2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso BWV 213/1: ĥoraĵo, Lasst uns sorgen, lasst uns wachen
37 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und da acht Tage um waren kontinua baso teksto: Lk 2,21
38 akompanata recitativo (baso)
ariozo-ĥoralo (soprano)
Immanuel, o süßes Wort
Jesu, du mein liebstes Leben
arĉinstrumentoj, kontinua baso teksto: Johann Rist, 1642
39 ario (soprano & eĥo-soprano) C-maĵoro 6/8 Flößt, mein Heiland, flößt dein Namen hobojo 1 sola, kontinua baso BWV 213: ario, Treues Echo dieser Orten; eble devenas el perdiĝinta bondezirkantato BWV Anh. 11, Es lebe der König, der Vater im Lande
40 akompanata recitativo (baso)
ariozo-ĥoralo (soprano)
Wohlan, dein Name soll allein
Jesu, meine Freud' und Wonne
arĉinstrumentoj, kontinua baso teksto: Johann Rist, 1642
41 ario (tenoro) d-minora C (4/4) Ich will nur dir zu Ehren leben violonoj 1, 2, kontinua baso BWV 213/7: ario, Auf meinen Flügeln sollst du schweben
42 ĥoralo F-maĵoro 3/4 Jesus richte mein Beginnen kronoj 1,2, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Johann Rist, 1642

Parto 5: „Ehre sei dir, Gott, gesungen“ redakti

 
La tri magoj antaŭ Herodo, Francujo, frua 15-a jc.

Ensemblo: solistoj, ĥoro, amorhobojoj 1/2, arĉinstrumentoj, kontinua baso

Antaŭvidita prezentotago: unua dimanĉo post Novjaro[89]

Enhavo: En partoj 5 kaj 6 la vizito de la saĝuloj el orientujo staras en la centro. Parto 5 kiel ununura estas antaŭvidata por kutima dimanĉo-diservo kaj verŝajne pro tio finiĝas per simpla ĥoralo.[90] La instrumentado estas kompare kun la aliaj partoj modesta (hobojoj kaj arĉinstrumentoj). Dum kiam parto 2 esprimis en la subdominanto G-maĵoro la profundan humiliĝon de la homiĝo de Kristo, la dominanto A-maĵoro en la kvina parto simbolas la radian lumon de la novnaskiĝinta reĝo.[91] Tio fariĝas impresa jam en la vigla enkonduka ĥoraĵo, kies objekto estas la universala laŭdo de Dio.[92] La evangeliisto raportas pri la alveno de la saĝuloj (n-ro 44), kiuj demandas per turba-ĥoraĵo la reĝon Herodo pri la „novnaskiĝinta reĝo de la judoj“, sur kiun montris la stelo (n-ro 45). Post kiam ĥoralo raportas pri la brilo de Jesuo, kiu „forigas ĉian mallumon“, basario (n-ro 47) interpretas la aperon de la stelo kiel alegorio,[93] petante lumigon de la „mallumaj sensoj“ en la propra vivo. La teruro, kiu atakas Herodon, aŭdeblas en la recitativo ĉe la vortoj „li teruriĝis“ en la pinta tono a′ (n-ro 48).[94]

En la sekva akompanata recitativo (n-ro 49) la drameco atingas sian kulminon, kiam la arĉinstrumentoj simbolas per tremsono la tremadon de Herodo,[95] kiu fakte devus ĝoji pri la naskiĝo de Jesuo. Kiam Herodo igas la altajn sacerdotojn kaj rabenojn klarigi al si la profetaĵon el Mi 5,1, ke el aus Bet-Leĥem venos la estro super la Izraelidoj (n-ro 50), Bach ne uzas la ĥoron, sed disponigas al la evangeliisto (kiel jam en n-ro 16) la rektan paroladon.[95] La ariozo je la profetocitaĵo distingiĝas per digna soleneco.[96]

Kortuŝa trio esprimas la homan sopiron je la aperado de Dio en formo de dialogo:[97] Dum kiam soprano kaj tenoro persiste kaj melankolie petas pri la venado de Jesuo – pli ol 50-foje eksonas la ĝemo „aĥ!“ –, la aldo kiel voĉo de la kredo respondas,[28] ke li jam delonge estantas. La fina ĥoralo denove ekprenas alegorie la ideon de la lumo:[98] Ja estas la "korĉambro" de homo "malluma kavo“, tamen ĝin povas hele lumigi la „favorradio“ de Jesuo.

N-ro Formo Tonalo Takto Tekstkomenco Instrumentado fonto
43 ĥoraĵo A-maĵoro/ f♯-minoro 3/4 Ehre sei dir, Gott, gesungen amorhobojoj 1,2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso novkomponita (komence estis antaŭvidata parodio pri BWV 213/13, Lust der Völker, Lust der Deinen, kiun Bach tamen anstataŭis per novkomponaĵo)
44 secco-Rrecitativo (evangeliisto, tenoro) Da Jesus geboren war zu Bethlehem kontinua baso teksto: Mt 2,1
45 ĥoraĵo
akompanata recitativo (aldo)
ĥoro
D-maĵoro C (4/4) Wo ist der neugeborne König der Juden
Sucht ihn in meiner Brust
Wir haben seinen Stern gesehen
amorhobojoj 1,2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Mt 2,2; eble BWV 247/39b, ĥoraĵo,
Pfui dich, wie fein zerbrechst du den Tempel[99]
46 ĥoralo A-maĵoro C (4/4) Dein Glanz all Finsternis verzehrt amorhobojoj 1,2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Georg Weissel, 1642
47 ario (baso) f♯-minoro 2/4 Erleucht auch meine finstre Sinnen amorhobojo 1 sola, orgeno sen kontinua baso BWV 215/7: ario, Durch die von Eifer entflammeten Waffen (komp. al n-ro 31)
48 secco-Rrecitativo (evangeliisto, tenoro) Da das der König Herodes hörte kontinua baso Text: Mt 2,3
49 akompanata recitativo (aldo) Warum wollt ihr erschrecken arĉinstrumentoj, kontinua baso  
50 secco-Rrecitativo (evangeliisto, tenoro) Und ließ versammlen alle Hohenpriester kontinua baso Text: Mt 2,4−6
51 trio (soprano, aldo, tenoro) D-maĵoro 2/4 Ach, wenn wird die Zeit erscheinen? violono 1 sola, kontinua baso eble parodio, nekonata ŝablono
52 akompanata recitativo (aldo) Mein Liebster herrschet schon kontinua baso  
53 ĥoralo A-maĵoro C (4/4) Zwar ist solche Herzensstube amorhobojoj 1,2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Johann Franck, 1655

Parto 6: „Herr, wenn die stolzen Feinde schnauben“ redakti

 
Rogier van der Weyden, Adorado de la sankta tri reĝoj, meze de 15 jc.

Ensemblo: solooj, trumpetoj 1-3, timbaloj, hobojoj 1/2 (ankaŭkiel amorhobojoj), arĉinstrumentoj, kontinua baso

Antaŭvidita prezentotado: Epifanio (6-an de januaro)

Enhavo: Parto 6 kun sia granda instrumenta okupaĵo kaj tonalo D-maĵoro sin ligas al la partoj 1 kaj 3, formas per tio krampon ĉirkaŭ la kristnask-oratorio kaj finas la tutan verkon solene.[100] En la kadraj ĥoraĵoj okulfrapas la virtuoza parto de la trumpetoj, kiuj per fanfarosonoj eksonigas la batalon kontraŭ la malamikoj de la kredo.[101] Enhave la lasta parto daŭrigas la historion de la vizito de la saĝuloj el parto 5, nun tamen karakterizas Herodon kiel malamiko de la kristanaro.[100] La enkonduka ĥoraĵo estas portata de la certeco, ke oni povas eskapi "sendifekta el la akraj ungegoj de la malamiko“. En la unua recitativo Herodo, sinprezentante kiel solilokvento, petas la saĝulojn el Oriento serĉi la infanon, por ke ankaŭ li povu adori ĝin (n-ro 55), la vorto „adori“ je tio elbuŝiĝas deforma.[102] Sopranrecitativo (n-ro 56) denuncas la ruzecon kaj malsincerecon de Herodo.

La sekva sopranario (n-ro 57) priskribas la superfortan suverenecon de Dio, per kies mangesto „potenco de senpotencaj homoj“ estas tuj renversebla. La ario distingiĝas per alta instrumenta kvoto, en kiu la stakato-figuroj ilustras la geston de forĵetego. [103] La saĝuloj el Oriento trovas la infanon en sia manĝotrogo kaj donacas al ĝi oron, olibanon kaj mirhon (n-ro 58), kio sin esprimas per riĉa harmoniaro.[104] La ĥoralo „Ich steh an deiner Krippen hier“ aplikas tion sur la kredantoj, kiuj sin mem donaco al Dio. Tradicie oni kantis ĉi tiun ĥoralon je la tempo de Bach laŭ la melodio de „Es ist gewisslich an der Zeit“.[105] Dio ordonas al la saĝuloj dumsonĝe ne iri al Herodo, sed reiri en sian landon (n-ro 60). La basario kontraŭstarigas al la malamika minaco la ĉeeston de la Savanto. La solena finalĥoraĵo memorigas pri tio, ke Jesuo venkis „morton, diablon, pekon kaj inferon“, kaj finas la sesan parton kaj la tutan oratorion. Je tio Bach uzis la saman melodion kiel en la unua ĥoralo (n-ro 5), kio donas al la tuta verko unuecon.[106]

N-ro Formo Tonalo Takto Tekstkomenco Instrumentado Fonto
54 ĥoraĵo D-maĵoro 3/8 Herr, wenn die stolzen Feinde schnauben trumpetoj 1, 2, 3, timbaloj, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso BWV Anh. 10/1 / BWV 248a, So kämpfet nur ihr muntern Töne, supozeble parodio kiel ankaŭ aliaj pecoj el parto 6
55 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro; Herodo, baso) Da berief Herodes die Weisen heimlich
Ziehet hin und forschet fleißig
kontinua baso teksto: Mt 2,7−8
56 akompanata recitativo (soprano) Du Falscher, suche nur den Herrn zu fällen arĉinstrumentoj, kontinua baso BWV 248a, supozeble parodio
57 ario (soprano) A-maĵoro/f♯-minoro/A-maĵoro 3/4 Nur ein Wink von seinen Händen amorhobojo 1, arĉinstrumentoj, kontinua baso BWV 248a, supozeble parodio
58 akompanata recitativo (evangeliisto, tenoro) Als sie nun den König gehöret hatten Continuo teksto: Mt 2,9−11
59 ĥoralo G-maĵoro C (4/4) Ich steh an deiner Krippen hier hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj, kontinua baso teksto: Paul Gerhardt, 1656
60 secco-recitativo (evangeliisto, tenoro) Und Gott befahl ihnen im Traum kontinua baso teksto: Mt 2,12
61 akompanata recitativo (tenoro) So geht! Genug, mein Schatz geht nicht von hier amorhobojoj 1, 2, Continuo BWV 248a, supozeble parodio
62 ario (tenoro) b-minoro 2/4 Nun mögt ihr stolzen Feinde schrecken amorhobojoj 1, 2, kontinua baso BWV 248a, supozeble parodio
63 secco-recitativo (soprano, aldo, tenoro, baso) Was will der Höllen Schrecken nun kontinua baso BWV 248a, supozeble parodio
64 ĥoralo D-maĵoro C (4/4) Nun seid ihr wohl gerochen trumpetoj 1, 2, 3, timbaloj, hobojoj 1, 2, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso teksto: Georg Werner, 1648; BWV 248a, supozeble parodio

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Konrad Küster (Hrsg.): Bach Handbuch. Bärenreiter/Metzler, Kassel/Stuttgart 1999, ISBN 3-7618-2000-3, S. 475; Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 29; Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, S. 4.
  2. 2,0 2,1 Michael Heinemann: Das Bach-Lexikon. 2. Auflage. Laaber-Verlag, Laaber 2000, ISBN 3-89007-456-1 (Bach-Handbuch, Bd. 6), S. 558.
  3. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 28.
  4. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 35–36.
  5. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 36.
  6. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 247, 342, 346–349.
  7. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 254.
  8. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 10–11.
  9. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 33.
  10. Friedrich Smend: Johann Sebastian Bach. Kirchenkantaten. Heft 5. 3. Auflage. Christlicher Zeitschriftenverlag, Berlin 1966, S. 36.
  11. 11,0 11,1 Bouman: Musik zur Ehre Gottes. 2000, S. 64f.
  12. Jen la esplorokonsento, vd. ekz. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 61; Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 38, 53, 64.
  13. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 53, 55, 109.
  14. Katalogo de la Bach-domo je Eisenach (ekstraktite la 17-an de februaro 2009).
  15. 15,0 15,1 Arnold Werner-Jensen: Reclams Musikführer Johann Sebastian Bach. Bd. 2: Vokalmusik. Reclam, Stuttgart 1993, ISBN 3-15-010386-X, S. 220.
  16. Superrigardo super la modeloj (nombrado de la numeroj laŭ NBA):
    BWV 213 Lasst uns sorgen, lasst uns wachen (Herkules auf dem Scheidewege), Dramma per musica (1733)
    BWV 214 Tönet, ihr Pauken, erschallet, Trompeten, Dramma per musica (1733)
    BWV 215 Preise dein Glücke, gesegnetes Sachsen, Glückwunschkantate (1734)
    BWV 247 Markuspassion (1731), muziko perdiĝinta
    BWV 248a Hochzeitskantate, perdiĝinta
    BWV Anh. 10 So kämpfet nur, ihr muntern Töne, preĝeja kantato (1731), perdiĝinta, nur malmultaj instrumentaj voĉoj konserviĝis
  17. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 24, 27f.
  18. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 384.
  19. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 26.
  20. Pri la multaj transverkadoj de Bach vd. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 12–25; Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 383–387.
  21. 21,0 21,1 21,2 Werner Breig: Bach, Johann Sebastian. En: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. Personenteil. Bd. 1. Bärenreiter/Metzler, Kassel/Stuttgart 1999, Sp. 1490.
  22. Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, S. 16.
  23. 23,0 23,1 23,2 Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, p. 37, kiu donas ekzemplon el parto 3: „und bewegte sie in ihrem Herzen“ (n-ro 30 recitativo de la evangeliisto) – „Schließe, mein Herze“ (n-ro 31 aldario) – „Ja, ja, mein Herz soll es bewahren“ (n-ro 32 alda akompanata recitativo) – „Ich will dich mit Fleiß bewahren“ (n-ro 33 ĥoralo).
  24. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 29.
  25. Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, S. 18–22.
  26. Jena: „Brich an, o schönes Morgenlicht“. 2009, S. 187f.
  27. 27,0 27,1 Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 14–18.
  28. 28,0 28,1 Bouman: Musik zur Ehre Gottes. 2000, S. 52.
  29. Jena: „Brich an, o schönes Morgenlicht“. 2009, S. 190f.
  30. 30,0 30,1 Daniel R. Melamed: Chor- und Choralsätze. In: Christoph Wolff (Hrsg.): Die Welt der Bach-Kantaten. Band 1. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart und Weimar 2006, ISBN 978-3-476-02127-4, S. 178.
  31. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 59.
  32. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 387.
  33. Konrad Küster (Hrsg.): Bach Handbuch. Bärenreiter/Metzler, Kassel/Stuttgart 1999, ISBN 3-7618-2000-3, S. 483.
  34. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 34–35.
  35. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 15f.
  36. Michael Heinemann: Das Bach-Lexikon. 2. Auflage. Laaber-Verlag, Laaber 2000, ISBN 3-89007-456-1 (Bach-Handbuch, Bd. 6), S. 556.
  37. Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, S. 4–7; Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 21, 24.
  38. Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, S. 43, rigardas ĉi tiun kvaropigon kiel analogeco al la eroj de la diservoj legadokontempladopreĝorespondo de la paroko kaj mencias kelkajn ekzemplojn: n-roj 2 – 3 – 4 – 5; n-roj 6 – 7 – 8 – 9; n-roj 37 – 38/40 – 41 – 42.
  39. Bouman: Musik zur Ehre Gottes. 2000, S. 29; Dürr: Johann Sebastian Bach. 1967, 43.
  40. La bibblioteko de Bach ampleksis 81 volumojn, kiuj enhavas krom biblioj kaj la verkoj de Luther ampleksajn kantarojn kaj teologian edifan literaturon de la lutera ortodoksismo kaj de la pietismo; komp. Robin A. Leaver: Bachs theologische Bibliothek. Hänssler, Neuhausen-Stuttgart 1983; Martin Petzold: Zwischen Orthodoxie, Pietismus und Aufklärung – Überlegungen zum theologiegeschichtlichen Kontext Johann Sebastian Bachs. En: Reinhard Szeskus (Hrsg.): Bach und die Aufklärung. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1982, S. 66–107.
  41. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 13; Johan Bouman: Musik zur Ehre Gottes. 2000, S. 44ff.
  42. Arnold Schmitz: Die oratorische Kunst J. S. Bachs. En: Walter Blankenburg (eld.): Johann Sebastian Bach. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1970 (Wege der Forschung, vol. 170), S. 61–84.
  43. Johan Bouman: Musik zur Ehre Gottes. 2000, S. 46.
  44. Andrew Parrott: Bachs Chor: zum neuen Verständnis. Metzler/Bärenreiter, Stuttgart/Kassel, 2003, ISBN 3-7618-2023-2.
  45. Ton Koopman: Aspekte der Aufführungspraxis. En: Christoph Wolff (Hrsg.): Die Welt der Bach-Kantaten. Band II. Johann Sebastian Bachs weltliche Kantaten. Metzler/Bärenreiter, Stuttgart [et al.], Kassel 1997, ISBN 3-7618-1276-0, S. 220–222.
  46. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, S. 497, 369.
  47. www.motettenchor-frankfurt.de Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, vidite la 25-an de decembro 2009.
  48. Albert Schweitzer: Johann Sebastian Bach. 11-a eldono. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1990, ISBN 3-7651-0034-X, S. 638.
  49. Ev.-luth. Landeskirche Sachsen Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine: novaĵoj de la 20-a de decembro 2009, viditaj la 15-an de februaro 2010.
  50. „Jauchzet, frohlocket! Auf, preiset die Tage“ 275 Jahre Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach de Michael Oehme, mdr, vidite la 11-an de decembro 2009.
  51. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 22.
  52. 52,0 52,1 Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 55.
  53. Ekz. Bach-Biografiisto Philipp Spitta: Johann Sebastian Bach. 8. Auflage. Band 2. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1979 (represaĵo de la 4-a eld. Lepsiko 1930), S. 410, 413, 415.
  54. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 46f; Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 58f.
  55. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 61.
  56. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 56.
  57. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 57.
  58. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 50.
  59. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 54, 56.
  60. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 54; Schweitzer: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 1990, S. 637f.
  61. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 93.
  62. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 81.
  63. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 89.
  64. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 61.
  65. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 92f; Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 84.
  66. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 94, rigardas ĉi tion indiko pri la humiliĝo de Dio „sen la brilo de la akompanaj arĉinstrumentoj, sen la brila alteco de la sopranvoĉo“. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 85, supozas la intencon „ke la muziko nun ludas en la sfero de la evangelio“. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 64, supozas nure tradiciajn kialojn.
  67. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 85; Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 64.
  68. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 38f., 55, 64.
  69. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 87.
  70. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 106.
  71. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 69.
  72. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 92; Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 75.
  73. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 76.
  74. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 78.
  75. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 118.
  76. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 109.
  77. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 109f.
  78. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 84.
  79. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 88f.
  80. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 137.
  81. 81,0 81,1 Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 93.
  82. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 166f.
  83. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 127.
  84. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 98f.
  85. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 94f.
  86. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 160f.
  87. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 137.
  88. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 138f.
  89. Parto 5 estas antaŭvidata por la unua dimanĉo en la nova jaro antaŭ Epifanio la 6-an de januaro. Tamen en kelkaj jaroj ne ekzistas tia tago, ekzemple en 2007/2008. Je la vivotempo de Bach festotaga vico kun dimanĉo post novjaro sen dimanĉo post Kristnasko ekzistis ankoraŭ 1739/40, 1744/45 kaj 1745/46; komp. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 34.
  90. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 109, 125.
  91. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 174.
  92. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 151.
  93. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 109, 116.
  94. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 109, 117.
  95. 95,0 95,1 Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 158.
  96. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 190f.
  97. Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 109, 119, 122, 124.
  98. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 162.
  99. Konrad Küster (Hrsg.): Bach Handbuch. Bärenreiter/Metzler, Kassel/Stuttgart 1999, ISBN 3-7618-2000-3, S. 482, opinias ĉi tiun ĥoraĵon originala novkomponaĵo: „tamen prefere estas konstatenda, ke hazarde du same neŝanĝeblaj evangeliaj tekstoj estas subigeblaj al ĉi tiu muziko“.
  100. 100,0 100,1 Blankenburg: Das Weihnachtsoratorium von Johann Sebastian Bach. 2003, S. 126.
  101. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 201–207; Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 172f.
  102. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 208.
  103. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 212.
  104. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 175.
  105. Jena: Brich an, o schönes Morgenlicht. 2009, S. 219.
  106. Walter: Johann Sebastian Bach. 2006, S. 33, 180.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Weihnachts-Oratorium (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3100248 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)