Weinfelden

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Weinfelden (distrikto) kaj Weinfelden (stacidomo).

Weinfelden estas komunumo en kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis kun 9852 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro de Weinfelden kreskis al super 10000, nome al 10159, tiel ke la komunumo atingis la statistikan grandecon de urbo.

Weinfelden
Blazono de Weinfelden
Weinfelden
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.10000 °O / 47.56667; 9.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.10000 °O / 47.56667; 9.10000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 9977
Areo 15,5 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 9852
Komunumkodo 4946
Mapo de Weinfelden
vdr

Geografio

redakti

Weinfelden situas en la centro de la Kantono Turgovio ĉe la norda bordo de la rivero Turo.

Trafiko

redakti

Weinfleden estas trafiknodo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Bielo, Zuriko kaj Vinterturo al Romanshorn unuflanke kaj de diversaj regionaj trajnlinioj de la entrepreno THURBO.

Historio

redakti

Jam en la jaro 124 antaŭ Kristo ekzistis en Weinfelden ponto trans la rivero Turo. La unua dokumenta mencio de Weinfelden tamen aperis kiel Quivelda nur en la jaro 838 post Kristo.

En la jaro 1798 sub la gvido de Paul Reinhart eksplodis en Weinfelden la Helveta Revolucio, kiu donis al Turgovio la liberecon de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo. Post la sukceso de la revolucio Weinfelden fariĝis la ĉefloko de la samnoma distrikto en la nova Kantono Turgovio. Ĉefurbo de la kantono tamen fariĝis Frauenfeld, sed pluraj kantonaj instancoj inter kiuj la kantona administra tribunalo ricevis sian sidejon en Weinfleden. 32 jarojn poste denove en Weinfelden miloj da manifestantoj postulis la 22-an de oktobro 1830 la enkondukon de la liberala konstitucio de Turgovio.

Esperanto-Movado

redakti

La enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando de Andy Künzli (paĝo 680) en 1906 la revuo Svisa Espero anoncis en Weinfelden la fondiĝon de Junulara Esperanto-Klubo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti