Weitersdorf (Uhlstädt-Kirchhasel)

Weitersdorf estas parto de Teichweiden, kvartalo de Uhlstädt-Kirchhasel, Germanio. En decembro 2010 ĝi havis 11 loĝantojn. Temis pri iama agrikulturaĵa provizadvilaĝo por la princoj de Rudolstadt. Ĝi troviĝas ĉ. 2 kilometrojn for de Großkochberg. Eble ĝia unua mencio estis en la 10.2.1351 sub la nomo Wybirstal. Ĝi estas 330 metroj auper la mara nivelo: de iama grandbienejo restis ankoraŭ spuroj.

La ununura interesa konstruaĵo tie estas la Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Dorfkirche Weitersdorf) estas belega romanika kapelo.

Bonifaco-kirko Weitersdorf en la Distrikto Saalfeld-Rudolstadt

Historio redakti

Post la establiĝo de la landa regantaro en Turingio komenciĝis en la frua 12-a jarcento intensa fazo de vilaĝkirkkonstruado. Simplaj kaj ofte lignaj konstruaĵoj kun ununura halo devis cediĝi al masivaj ŝtonoj preĝejoj kiuj eĉ pligrandiĝis poste en la kuro de la jarcentoj. Tial hodiaŭ nur malmultaj ankoraŭ atestas neŝanĝitan aspekton originalan. Inter ili nombriĝas la kirketo situanta surmontete ĉe Weitersdorf. Fondite antaŭ 1150 ĉi tiu vilaĝo forlasitis jam dum la 14-a jarcento por esti resetliĝinta unu jarcenton pli poste. Pro tio nia kirketo savitis kvazaŭ neŝanĝita. La maksimuma nombro de la loĝantoj neniam estis pli granda ol kvindek.

La stariĝo faritis laŭ plano farita ankoraŭ en la 12-a jarcento kiu jam montras influon de pli grandaj tiutempaj sakralaj konstruaĵoj. Eĉ ĉe la ekstero videblas la diverseco de la unuopaj partoj. Oni havas rektangulan halan ejon (7,5 m longe x 5,5 m larĝe) reservitan por la fideluloj. Al ĝi aldonitis ne tuta kvadrata altarejo (2,8 m longe x 3,5 m larĝe) kun apsido (2,5 m larĝe). La enirejo rondarka ĉe la suda flanko restis senornama. Tri grandaj rondarkaj fenestroj aldonitis nur poste; ili bone lumigas la internon kapelan. Ĉeapside estas ankoraŭ kvarparta fenestro farita el unusola ŝtono kiel ankaŭ rondarka fenestro enlasanta lumon al la altarejo.

La interno tre modestas. Inter altarejo kaj fidelulejero ekzistas triumfa arko. Atentiĝo farotas je la altartablo datumanta ankoraŭ el la tempo de la unua konstrufazo kaj al la ronda supera parto de la baptopelvŝtono. Oni ankaŭ sukcesis trovi kelkparte la orginalan farbon mezepokan. Trabar-truoj perfidas ke halo kaj altaro posedis iam lignan plafonon ebenan. Diservcelebroj reenkondukitis en la 17-a jarcento kaj en la 1980-aj jaroj komenciĝis restaŭradlaboroj. Altareja turo verŝajne malkonstruitis ĉ. la jaro 1650.

Nordoriente de la preĝejo troviĝas historia ĉevoja religia kesto kaj iama tombejeto kun kelkaj restintaj tomboj. Kampano unu donacitis en 1805 omaĝe al Friedrich Schiller fare de princo Ludoviko Frederiko la 2-a; la saman jaron estis mortinta la de la princo venerata poeto kaj amiko. Ekde 1996 okazas diservoj denove surloke. En 2008 celebritis la unuan fojon post Reformacio katolika diservo fare de la erfura helpepiskopo Reinhard Hauke.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 168-169
  • Georg Dehio, bearbeitet von Stephanie Eißling, Franz Jäger und anderen Fachkollegen: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1370

Eksteraj ligiloj redakti