Wels
Wels estas urbo en Supra Aŭstrio, la dua plej granda urbo de tiu provinco post la ĉefurbo Linz. Ĝi samtempe estas administra sidejo de la distrikto Wels-Land, al kiu ĝi mem ne apartenas.
Wels | ||
---|---|---|
| ||
Blazono | ||
Administrado | ||
Lando | Aŭstrio | |
Provinco | Supra Aŭstrio | |
Ĝemelurboj | Straubing, Chichigalpa, Tábor | |
Poŝtkodo | 4600, 4601, 4603, 4604, 4605, 4606 | |
Telefona antaŭkodo | 0 72 42 | |
Kodo laŭ | 4 03 01 | |
Retpaĝaro | www.wels.at | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 58,713 | |
Loĝdenso | 1 279 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Koordinatoj | Koordinatoj: 48°9′N 14°2′O / 48.15°N, 14.033°O (mapo) | |
Alto | 317 m | |
Areo | 45,92 km² | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
![]() | ||
Alia projekto | ||
![]() | ||
GeografioRedakti
Administre Wels konsistas el ses katastraj komunumoj:
- Lichtenegg
- Obereisenfeld
- Pernau
- Puchberg
- Untereisenfeld
- Wels
Wels estas fervoja nodo, kie la internacia linio al Passau (Germanio) debranĉiĝas de la "okcidenta fervojo" (Westbahn) inter Vieno kaj Salzburg. Aŭte ĝi situas en triangulo de tri aŭtovojoj:
- A1 (Vieno–Salzburg), sude
- A8 (Voralpenkreuz–Germanio), okcidente
- A25 (ligilo inter A1 kaj A8), norde
FamulojRedakti
- En Wels naskiĝis:
- Bonifaz Negele, abato de la Abatejo Kremsmünster
- Martin Korenjak, klasika filologo
- Götz Spielmann, kinisto
- En Wels mortis:
- hungara verkisto Andor Endre Gelléri en 1945
- hungara aktoro Tibor Rubinyi en 1945