Wendelin Schmidt-Dengler

Wendelin SCHMIDT-DENGLER (naskiĝinta en 1942 en Zagrebo, mortinta en la 8-a de septembro 2008 en Vieno) estis aŭstra literaturhistoriisto kaj germanisto.

Wendelin Schmidt-Dengler
Wendelin Schmidt-Dengler en 2007
Wendelin Schmidt-Dengler en 2007
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1942 (1942-05-20)
en Zagrebo
Morto 7-an de septembro 2008 (2008-09-07) (66-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Infanoj Philipp Schmidt-Dengler vd
Profesio
Okupo arkivisto • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo germanistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Schmidt-Dengler studis klasikan filologion kaj germanistikon en Vieno. Estis lia intenco iĝi gimnaziinstruisto pri la lingvoj latina kaj germana. Sed li doktoriĝis en 1965 kaj habilitiĝis en Vieno en 1974. Ekde 1980 li estis ordinara profesoro pri Moderna germanlingva literaturo ĉe la Universitato de Vieno kaj estris ekde 1996 la Aŭstrian Literaturarkivon.

Li eldonis ankaŭ verkistajn postlasitaĵojn, ekz. de Heimito von Doderer kaj Fritz von Herzmanovsky-Orlando. Li verkis multajn artikolojn pri la aŭstria literaturo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj kaj gvidis la serion Eine österreichische Bibliothek de la salcburga eldonejo Residenz kaj estis tre ŝatata kaj - pro ofta apero radie - ankaŭ ĉe nefakuloj konata profesoro.

Verkoj (elekto) redakti

Liaj faklibroj kaj -eseoj estas nenombreblaj, jenas kelkaj:

  • »Genius. Zur Wirkungsgeschichte antiker Mythologeme in der Goethezeit« (1978)
  • »Eine Avantgarde aus Graz« (1979)
  • »Der Übertreibungs- künstler. Zu Thomas Bernhard« (1986)
  • »Bruchlinien. Vorlesungen zur Österreichischen Literatur« (1995)
  • »Nestroy. Die Launen des Glücks« (2001)
  • »Ohne Nostalgie. Zur österreichischen Literatur der Zwischenkriegszeit« (2002)
  • »Phantastik auf Abwegen. Fritz von Herzmanovsky-Orlando im Kontext« (kuneldoninto, 2004)
  • »... und das fortgeschrittenste Land ohne es zu wissen? Unbewusster Avantgardismus aus Österreich« (2006)
  • »›Als ich einmal Harreither in der Dusche interviewte‹ 11 Texte zum österreichischen Fußball« (kuneldoninto, 2008).

Eksteraj ligiloj redakti