Werburgh (aŭ Werburga (m. la 3-a de februaro 699) estis anglosaksa sanktulino kaj patronsanktulino de Chester.

Sankta
Werburgh
Persona informo
Wærburg
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
en Stone
Morto 3-an de februaro 699 (0699-02-03) (49-jaraĝa)
en Stoke-on-Trent
Ŝtataneco Mercia vd
Familio
Patro Wulfhere vd
Patrino Ermenilda of Ely vd
Gefratoj Coenred vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Werbugh estis filino de Wulfhere, reĝo de Mercia de 658 al 675, kaj Ermenilda, filino de Eorcenberht (Kent). Post la morto de Wulfhere Ermenilda iĝis monaĥino kaj fine estis abatino de Ely.

Monaĥino kaj abatino redakti

Werburgh eniris monahinejon dum sia infanaĝo kaj edukiĝis sub sia praonklino Aethelfryth, la unua abatino de Ely kaj antaŭa reĝino de Northumbria. Ŝi subtenis reformojn de la monaĥina vivmaniero tratute Anglion.

Ŝi sekvis siajn praonklinon Aethelfryh, avinon Seaxburh kaj patrinon Ermenilda kiel abatino de Ely.

Morto kaj kanoniziĝo redakti

Werburgh mortis en 699 kaj entombiĝis ĉe Hanbury, Staffordshire.

En 708 ŝia frato Coenred, reĝo de Mercia, decidis reentombigi ŝiajn restaĵojn en pli elstara loko ĉe Hanbury. La korpo estis neputriĝinta, kaj oni konsideris tion mirakla. Tial la tombo iĝis pilgrimcelo kaj ŝi estis venerata kiel sanktulino.

En 875, pro timo ke la vikingoj disrabos la preĝejon de Hanbury, ŝiaj restaĵoj estis reentombigataj ĉe la katedralo de Chester.