Werdau
Werdau (prononcu [VERdaŭ]) estas urba komunumo en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝis la 31-a de julio 2008 ĝi estis la administra centro de la distrikto Zwickauer Land; ekde la 1-a de aŭgusto 2008 tiu distrikto kun najbaraj distrikto kaj eksterdistrikta urbo kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau, kaj la urbo estas parto de tiu nova distrikto. Fine de decembro 2018 la urbo havis 22440 loĝantojn.
Werdau | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Saksio | |||
Distrikto | Distrikto Zwickau | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 03761 | |||
Poŝtkodo | 08412 | |||
Aŭtomobila kodo | Z, WDA | |||
Oficiala Municipokodo | 14524300 | |||
Subdivido | Urbocentro (Kernstadt), 4 setlejoj (Ortschaften) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Stefan Czarnecki | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Markt 10-18 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 20793 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°44′0″N 12°23′0″O / 50.73333°N, 12.38333°O (mapo)Koordinatoj: 50°44′0″N 12°23′0″O / 50.73333°N, 12.38333°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 334 m | |||
Areo | 65,59 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.werdau.de | |||
Esperanto en WerdauRedakti
Hermann Albrecht Naumann enkondukis Esperanto-kursojn en la mezlernejoj de Werdau en 1920 kaj 1922.