Werder (Havel)

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Werder [VERda] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Potsdam-Mittelmark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 27 039 loĝantojn. Werder situas borde de la riveroj Havel.

Werder
Blazono
Werder (Havel) (Germanio)
Werder (Havel) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • feriurbo
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Potsdam-Mittelmark
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03327
Poŝtkodo 14542
Aŭtomobila kodo PM
Oficiala Municipokodo 12069656
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Werner Große
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Eisenbahnstraße 13-14
Demografio
Loĝantaro 27039 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 23′ N, 12° 56′ O (mapo)52.37805555555612.935Koordinatoj: 52° 23′ N, 12° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 31 m
Areo 115,99 km²
Oficiala retejo http://www.werder-havel.de
vdr

La plej malnova parto de la urbo troviĝas sur insulo en la lago Zernsee kaj la regiono estas fama pro la produktado de legomoj, fruktoj kaj specialaj fruktovinoj. La plej granda evento estas ĉiujare la "Baumblütenfest" kun centmiloj da vizitantoj. Oni festas la ekfloron de la fruktarboj, kiuj dominas la tutan regionon. Fine de la 20-a jarcento aldoniĝis la produktado de keĉapo kaj konservitaj kukumoj.

La berlina aŭtoro Theodor Fontane verkis ĉapitron pri la situacio en Werder fine de la 19-a jarcento en sia "migradoj tra la Mark Brandburg". Tie li priskribis kiel la kamparanoj de Werder per primitivaj velboatoj transportadis sian rikolton sur la rivero Havel en la centron de Berlino, kie ili kutimis vendi rekte el la boatoj.

En tiu urbo ekde la jaro 1910 loĝis kaj posedis imponan vilaon "Villa Schönheit" (vilao beleco) la germana poeto Karl Vanselow, kiu verkis en la germana kaj en Esperanto, kaj ĉirkaŭ la domo estis grandega ĝardeno ĝis la bordo de la lago "Zernsee". Tio estis la fama "ĝardeno de la beleco" kun arboj kaj arbustoj, kie Vanselow kaj liaj amikoj kutimis foti la belecon de la nuda homa korpo. Kelkaj fotoj en lia plej konata produkto, la monata revuo "Die Schönheit" havas indikon, ke ili tie ekestis.

Ĝemelurboj redakti

Esperanto redakti

En tiu pitoreska urbo vivis Esperanto-poeto Karl Vanselow kaj posedis tie la imponan vilaon "Villa Schönheit" (vilao beleco). Lige kun tiu fakto la loka asocio "Heimatverain Werder" invitis esperantiston Roland Schnell por prelegi la 18-an de junio 2013 pri Karl Vanselow.

Eksteraj ligiloj redakti